La ĉi-jara Zamenhofa Festo okazis en
la bela kulturejo "Semaro-kafejo" en Pindong dimanĉe posttagmeze,
la 14-an de decembro, unu tagon antaŭ la naskiĝtago de nia Esperanto-kreinto
Ludoviko Zamenhof.
Pli ol 65 partoprenantoj ĉeestis la feston
kun gajeco kaj scivolemo. La kombinaĵo de la partoprenantoj estis
tre bunta, de dekjaraj geknaboj ĝis 75-jara emerita profesoro. Al
la festo venis ankaŭ komencantoj de Esperanto, meznivelaj kaj altnivelaj
esperantistoj, Esperanto-fremdaj junuloj kaj geamikoj de Esperanto.
Gastoj el Taibei (David Bell el Usono kaj Sean Weilian el Sudafriko),
instruistoj de Esperanto (Reza Kheirkhah el Irano, Simone Robert
el Novzelando kaj Glori el Filipinoj) ktp ĉeestis la feston .
En la unua kaj duono ptm ekis la registrado
kaj akceptado. Je la dua horo ptm la festo komenciĝis kun la kantado
aŭ aŭskultado de "La Espero", himno de Esperanto-lando.
Simone, jam dujara loĝantino kaj instruistino el Novzelando, zorgis
pri la programero-anonco en Esperanto kaj bela fraŭlino Wu Zhaozhen,
komencanto de Esperanto, faris la anoncon en la ĉina lingvo.
Unue Reza salutis la ĉeestantojn, prezentis
gastojn de la festo kaj legis salutmesaĝojn de geamikoj el nia Esperantujo,
kiaj Renato Corsetti el Italio, eksa prezidanto de UEA, Lee Jungkee
el Koreio, nuna prezidanto de la Komisiono de la Azia Esperanto-Movado,
Sabine Hauge, revizianto de la Formoza Folio, Grego Kay el Taibei,
redaktoro de la Formoza Folio, Osioka Moritaka el la Hiroshima Esperanto-Centro
de Japanio ktp.
La prelego "Mirindaĵoj de Esperanto-lando"
estis liverita de Prof. Cho Chaoming (konata kiel Abengo). Li donis
mallongan biografieton de Zamenhof kaj konigis interesan historion
de Esperanto-movado de la mondo. En la prelego estis menciitaj ankaŭ
multe da gravaj Esperantaj okazaĵoj en Taiwan kaj sur la ĉeftero
de Ĉinio.
Post la prelego, Kenny Chen, filo de Flora,
unu el la veteranaj esperantistoj de Taiwan, ludis kelkajn melodiojn
kun fluto.
Kevin Shih daŭrigis la duan prelegon de
la festo "Kio estas plandmasaĝo?" Li klare rakontis sian
fakan sperton pri plandmasaĝo. La projekciaĵoj pri la plandmasaĝo
estis en Esperanto kaj en la ĉina lingvo.
Kelkaj ludoj kaj muziko de junaj knabinoj
metis la finon de la unua parto de la festo.
En la ĉirkaŭ duonhora paŭzo la partoprenantoj
ĝuis trinkaĵojn kaj manĝaĵojn, vizitis ekspocizion kaj aĉetis librojn.
Kevin, kiel estro de la plandmasaĝa kliniko, liveris senpagan servadon
de plandmasaĝo al ĉeestantoj. Kaj li ankoraŭ venigis kvar fakulojn
de lia sanejo por la servado. Abengo, kiel amatora desegnanto, senpage
faris multe da desegnaĵoj, skizoj kaj karikaturoj de partoprenantoj.
Ene de unu minuto li tuj faris unu amuzan bildon. Kelkaj belaj fraŭlinoj
surhavantaj japanan kimonon estis kurantaj tien kaj reen laŭlonge
de koridoro. Kio okazis? Ili, kiel lernantoj de la supera mezlernejo
Pingrong, kiuj lernas aŭ Esperanton ĉe Reza aŭ la japanan lingvon
ĉe japana instruistino sinjorino Omura, preparis kantojn por la
festo.
Ankaŭ la libro-ekspozicio estis multe
vizitita. Komencantoj de Esperanto aĉetis lernolibrojn kaj vortarojn,
mez- kaj altnivelaj samideanoj -- gazetojn kaj literaturaĵojn.
La paŭzo, tamen, estis tro mallonga por
ĉiuj ĉeestantoj, sed la festo-zorganto jam postulis daŭrigon de
la festaj programeroj je la kvara horo. Fraŭlino Ingrid Chuang kaj
sinjorino Flora Chen daŭrigis la feston kun la prelego "Esperanta
Vojaĝo en Japanio". Ili laŭvice prezentis siajn travivaĵojn
en Japanio kun interesaj rakonto kaj fotoj. Laŭ ilia prelego, ili
ambaŭ partroprenis en la Japana Kongreso de Esperanto okazinta en
Ŭakajama kaj kune donis al la kongresanoj prelegon en Esperanto
pri la bela insulo Taiwan. Ili amikiĝis kun multaj japanaj esperantistoj.
Krom la prelego al la samideanoj ĉe la kongreso, ili ankaŭ vizitis
lernejon kaj rakontis mirindaĵojn de Taiwan al la junulaj lernantoj,
kiuj lernas Esperanton. Dum la vojaĝo ili vizitis vidindaĵojn de
Kioto, Hiroŝima, Osaka, ktp. Dank' al fervoraj helpoj kaj subtenoj
de gesinjoroj Osioka, gesinjoroj Kanto kaj aliaj japanaj esperantistoj,
ili vojaĝis en Japanio tre ĝoje kaj ŝpare.
Poste, fraŭlino Brila Lin, esperantistino
de Pindong kaj instruistino de arto, donis prelegon pri argilumado.
Pro manko de tempo ne eblis al ŝi sufiĉa informado de la menciita
arto, sed el ŝia prezentado oni sciis, kio estas argilumado, kaj
kiel bela estas la arto.
Post ŝia prelego estis ankaŭ riĉaj programeroj
prezentitaj de lernantoj de la supera mezlernejo Pingrong:
·Kruĉbastono, Gonfu-spektaklo ludita
de Chen Zhongren
·Ora Aglopugno, virina suda bokso
ludita de Lin Jiahui
· Sepstela glavo, Gonfu-spektaklo
ludita de Chen Zhongren
· Kunwu-glavo, virina Gonfuo ludita
de fraŭlino Lin Jiahui
· Benana Kanto prezentita de indiĝena
lernantino fraŭlino Shi Ruofan
· Manokunigita Edzino, populara
taiwan-a kanto prezentita de fraŭlino Zhen Huani
· Japanaj Kantoj, maneto en manego,
planetario, prezentita de fraŭlino Li Wanyun
La supre menciitaj spektakloj estis altnivelaj
kaj kvazaŭ profesiaj kvankam prezentitaj de junaj lernantoj.
Sekvanta programero estis la aerobia danco
gvidata de bela instruistino fraŭlino Ye He-jun. Tio estis sensacia
por ĉiuj. La ĉeestantoj staris kaj movigis siajn piedojn, manojn
kaj korpon, sekvante la instruistinon. Kvankam la halo estis tro
mallarĝa por ekzercado de ĉiuj, sed ĝi estis eĉ pli bona, ĉar la
kunvenantoj kuniĝis pli proksime unu kun aliaj. Oni diris, ke la
plej belaj dancantoj, krom la gvidantino, estis Davido Liu, Reza
kaj Prof. Wang.
Ĉar kelkaj ĉeestantoj devis forlasi la
agadon la unuaj antaŭ finiĝo de la programeroj, Reza petis ĉiujn
ĉeestantojn orde stari por preni fotojn.
Post fotado, sinjorino Omura, instruistino
el Japanio, gvidis la ĉeestantojn kanti amatan kanton de la filmo
"Epizodo de Angulo Numero Sep". La kanto venis el la germana
"Roseto de L'ebenaĵo" de Johano Goeto. Oni kantis unue
laŭ la japana teksto kaj poste laŭ la ĉina. La kantado donis vivecon
al la festo. "Rozeto, rozeto, ruĝa, rozeto de l’ ebenaĵo..."
Fine, Reza dankis al ĉiuj ĉeestantoj, la
kunlaborantoj, gastoj el Taibei kaj lernantoj de la supera mezlernejo
Pingrong. Li esprimis dankegon aparte al samideanoj de Pindong kaj
al Abengo, kaj donis al li donacon pro lia grava laboro por verkado
de la Ĉina-Esperanta Vortaro. Reza, kiel ĉefzorganto de la festo,
donis la adiaŭan parolon kaj anoncis la oficialan fermon de la festo
je la sesa horo vespere. Ĉe la fino restis ankoraŭ ĉirkaŭ 50 ĉeestantoj
en la festejo.
|