La 16-a Togolanda Esperanto-Kongreso,
okazinta en la urbo Vogan de la 26-a ĝis la 28-a de decembro 2008
kun partopreno de 74 geesperantistoj, havis la temon "Edukado
al paco". La rezultoj de la debato pri la temo montras jenon:
La gekongresanoj rimarkinte, ke paco estas
la sola radiko por ĉiaspeca evoluo, ke paco sen justeco ne estas
vera paco, sed trankviliĝo,
Konsiderante, ke konfliktoj ĝenerale naskiĝas
en kapoj de homoj antaŭ ol esti videbla,
Konsiderante, ke paco ne estas nur vorto, sed konduto,
Rekomendas:
1. al membroj de UTE, okazigon de seminario
pri kulturo de neperforto, gvidita de spertulo,
2. ke UTE havu apartan rigardon al homaj rajtoj,
3. ke la konduto de ĉiu membro en la privata
vivo kaj en asocio reflektu justecon, komprenemon kaj amikecon,
4. ke ni eduku tra niaj konduto kaj vivo,
niajn infanojn kaj junulojn al toleremo kaj interkompreniĝo,
5. ke ni, togolandaj esperantistoj, kredu
kaj kunlaboru honeste kun niaj pioniroj.
6. ke ni estu solidaraj unu kun la aliaj
por porti pli alten la torĉon de nia Togolanda E-movado.
Farita en Vogan la 28-an de decembro
2008
|