Aktualajhoj   Unua paĝo >> Esperantujo >> Forumo


Pilgrimo al la Esperantujo

Laŭlum (Li Shijun) estas membro de la Akademio de Esperanto, honora membro de UEA, premiito de la Fondaĵo de Grabowski, rektoro de la Internacia Kongresa Universitato de la 89-a UK, eksa vicĉefredaktoro de “El Popola Ĉinio”, esperantologo, tradukisto, verkisto kaj edukisto de Esperanto.

Tiel multajn honorajn titolojn Esperantajn li meritas!

Ĉiuj liaj honoroj kaj gloroj estas nedisigeblaj de liaj pasio al Esperanto kaj tutviva strebado por Esperanto. Ĉu lia E-kariero ne estas alia versio de la menciita romano, t.e. Pilgrimo al la Esperantujo?! Li povas rivali kun bonzo Xuanzhan per siaj fideleco, obstineco kaj firmeco en strebado por Esperanto.

En 1923 Laŭlum naskiĝis en malriĉa kamparana familio de Hebei-provinco. Juna Laŭlum estis inteligenta kaj diligenta. Pro granda intereso pri naturaj sciencoj, li foje ŝanĝis biciklon kontraŭ magneto kaj libroj pri naturaj sciencoj. Li volis fariĝi inventisto, kiaj James Watt, Thomas Alva Edison kaj Marie Curie.

En la jaro 1937, li perdis la gepatrojn kaj samtempe la hejmlandon. Japanaj agresantoj sin trudis suden de la Granda Muro kaj Kuomintang-aj trupoj retiriĝadis foj-refoje. Por ne fariĝi sklavoj de japanaj agresantoj, li devis fuĝi suden kune kun sia lernejo, la Unua Mezlernejo de Jinan kun la historio de pli ol 100 jaroj. Ili migris de Shandong al Henan, Hubei, Shaanxi kaj Sichuan. Ĉiutage li kaj liaj kunlernantoj piediris dekojn da kilometroj, portante pakaĵon, tamen ili estis viglaj kaj energiaj. Ili organizis teatran trupon Uragano kaj prezentadis dramojn por malkaŝi krimagojn de la japanaj imperiistoj en Ĉinio.

En 1939 lia migrado ĉesis en la malgranda guberniurbo Luojiang norde de Chengdu. Iutage li rimarkis sur librostando libreton Esperanto en Unu Monato. Li aĉetis ĝin, finstudis ĝiajn tri lecionojn en 2 semajnoj, kaj estis forte interesita. Nelonge poste, li kune kun 3 lernoknaboj sin anoncis al E-kurso de la Chongqing-a Koresponda Instituto de Esperanto, kie post elementa kurso li lernis en mezgrada kurso, kaj komencis sin ekzerci per verkado en Esperanto kaj esperantigo de mallongaj artikoloj. De tiam li neniam disiĝis de Esperanto dum la tuta vivo.

En la 40-aj jaroj de la 20-a jarcento juna Laŭlum estis entuziasma en E-lernado kaj forte deziris partopreni en diversaj sociaj aktivadoj. Sed pro longtempa subnutrado kaj laceco li estis atakita de ftizo, kaj kuracisto diris, ke li povus vivi plu maksimume 2 jarojn. Liaj optimismo kaj nefleksebleco lin helpis venki la malsanon. En la hospitalo li persistis en lernado de Esperanto kaj ankaŭ lernigis aliajn pacientojn.

Amante literaturon, Laŭlum ofte verkis poemojn. Profunde studinte la tradician ĉinan literaturon kaj tradukan arton, li posedis solidan bazon tiukampe. En sia juneco, li ege adoris polan esperantiston Kabe, kiu konis pli ol 30 lingvojn kaj multe kontribuis al la lingva stilo de Esperanto, Esperantan originalan verkiston J. Baghy, kaj poemo-tradukiston K. Kalocsay. En la 40-aj jaroj de la 20-a jarcento li mane kopiis Printempo en la Aŭtuno de J. Baghy kaj Johano la brava de Petofi esperantigitan de Kalocsay, kaj ilin mimeografis kiel lernomaterialojn por la de li gvidata E-kurso. Tiuj E-majstroj multe influis lin, kaj sur iliaj majstraj verkoj li bazis sian E-literaturan fortikaĵon por la sekvantaj gloroj.

En 1950, nelonge post la fondiĝo de la nova Ĉinio, li venis de Chengdu al Pekino por preparaj laboroj por fondi la Ĉinan E-Ligon. Post tio li eklaboris por la revuo “El Popola Ĉinio”. En 1954 la revuo ĉesis aperi pro politikaj kaŭzoj kaj li estis transpostenigita al Nordorienta Ĉinio kaj tie laboris kiel instruisto pri la ĉina lingvo kaj literaturo, sed li neniam forgesis Esperanton. En 1957 denove aperis "El Popola Ĉinio". Li revenis al Pekino kaj sin okupis pri Esperanto ĝis emeritiĝo.

En la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento ĉiutage li biciklis ĉ. 2 horojn inter la hejmo kaj la redakcio. Profitante la tempon survoje li cerbumadis pri la traduko de la epopeo Aŝma, kiun li amas. Kaj fine li plenumis la esperantigon de Aŝma, kies parto estis elektita de W. Auld en la Nova Esperanta Krestomatio.

Dekojn da jaroj li ne nur tradukis kaj poluris grandan kvanton da artikoloj por “El Popola Ĉinio”, sed ankaŭ multajn literaturaĵojn, el kiuj la plej reprezentaj estas 3 el la 4 ĉinaj klasikaj verkoj Ĉe Akvorando, Romano pri Tri Regnoj kaj Pilgrimo al la Okcidento, kaj la E-versio de Ruĝdoma Sonĝo estis polurita de li. Krome, estas ankaŭ la epopeoj Aŝma kaj Ŭang Guj kaj Li Ŝjangŝjang, la poemaro Ĉinaj Klasikaj Poemoj Ilustritaj, la romanoj Aŭtuno en la Printempo, Frosta Nokto, Noktomezo, la historia dramo Qu Yuan k.a.

Dank’ al Esperanto li ne nur sukcesis en sia kariero, sed ankaŭ konatiĝis kun junulino en la 40-aj jaroj. Malgraŭ opono de la familianoj, ŝi edziniĝis al li. En 1954 ŝi grave malsaniĝis kaj plurfoje enhospitaliĝis. La kosto por kuracado estis tiel alta, ke lia salajro ne sufiĉis por kovri ĝin. Por vivteni la familion el 5 membroj, li povis nur pli multe labori per tradukado kaj kurso-gvidado. Eĉ nun li ankoraŭ konservas kusenon en malhele blua koloro. Origine, ĝi estis lia palto. Kiam ĝi estis eluzita, li propramane faris el ĝi mantelon por sia plej aĝa filo, poste jaketon por sia dua filo kaj fine tiun ĉi kusenon.

Liaj familianoj pli aŭ malpli parolas Esperante. En la Nordamerika Kongreso de Esperanto li kune kun siaj filino, bofilo kaj nepinoj kantis la kanton “Jasmeno” en Esperanto, kaj liaj 2 nepinoj prezentis humuran dialogon en Esperanto. En lia familio lia dua filo parolas Esperante plej bone, ĉar li eklernis paroli Esperante, kiam li estis en la brakoj de la patro.

Laŭlum persiste skribas taglibron en Esperanto, opiniante, ke dum skribado en Esperanto, oni pensas en tiu lingvo, tio helpas kulturi Esperantan pensmanieron. Lingvo estas interkomunikilo, nur dum praktikado oni pli kaj pli lertas en uzado. Ĝuste en praktikado Esperanto havigas al si viglan vivecon kiel facila interkomunikilo. Laŭlum ĉiam faras sian plejeblon por disvastigi Esperanton, per Esperanto li tradukas, instruas, verkas kaj faras kulturan interŝanĝon internacie...

Li estas fekunda tradukisto, samtempe li dediĉas grandan energion al E-instruado. Li gvidis E-kurson en la ĵurnalisma fakultato de la Ĉina Popola Universitato kaj tiun en la Pekina Fremdlingva Instituto; li servis kiel invitita profesoro en Qingdao-Universitato kaj en la Komunika Universitato de Ĉinio. Li elbakis arojn da esperantistoj, multaj el kiuj funkcias kiel ĉefa forto en fakaj E-institucioj.

Li estas legenda tradukisto, krome, en mia koro li estas ankaŭ prestiĝa kaj respektinda grandaĝulo, erudiciulo, literaturisto, poeto kaj muzikisto, li ne nur tradukas kaj instruas, sed ankaŭ ludas pianon, verkas poemojn, komponas kantojn kaj pentras...

Menciinte sian kontribuon al la E-versioj de la 4 klasikaj verkoj de Ĉinio, li nur simple diris, ke li multe lernis dum polurado de diversaj Esperantaj tradukoj kaj tio multe helpis al li en esperantigo de Ĉe Akvorando, Romano pri la Tri Regnoj kaj Pilgrimo al la Okcidento. Li diris, ke pro aĝo li ne plu estas tiel energioplena kiel antaŭe kaj trovas, ke la forto ofte perfidas la volon dum tradukado. Li esperas, ke venonte oni reesperantigos ilin.

Pri tradukado, li opinias, ke bone fari tradukadon estas malfacila afero, ne simpla problemo nur pri vortoj, ĉar tio rilatas al la kulturo. Ju pli bone oni konas la kulturon, des pli facilas la tradukado, kiu estas kaj arto kaj metio, kiu postulas foj-refojan ĉizadon kun pacienco. “Mi uzis 3 jarojn por esperantigi la mongolan kanton Mia Hejmoland’ Step’ en favor’.” Sed kelkfoje tio pruvas, ke lerteco venas el praktikado. Li uzis 10 jarojn por esperantigi Ĉe Akvorando, 5 jarojn por Romano pri la Tri Regnoj kaj 3 jarojn por Pilgrimo al la Okcidento. Nun li estas esperantiganta Kvar generacioj sub sama tegmento de Lao She, moderna ĉina verkisto tre fama.

Li ŝuldis siajn fruktojn en Esperantujo al pioniraj esperantistoj, kiujn li respektas kaj adoras. “Estas iliaj E-verkoj vaste ŝatataj inspiris min kaj elbakis min.” “Mi hontas, ke mi ne povas esperantigi poemojn tiel fidele en senco kaj spirito kiel K. Kalocsay, kiun mi respektas.” Li ripetis, ke li estas lernanto en studado. Lia majstreco brilas en lia modesteco.