Unua paĝo >> Esperantujo >> Historio de Esperanto


Kroniko de ĉina E-movado V (2002-2004)

2002

En la 8-a de februaro, s-ro Ivo Osibov, ĝenerala sekretario de UEA, per la elektronika poŝto, sciigis al ĈEL, ke la plena kunveno de la estraranoj de UEA decidis, ke la 89-a UK en 2004 okazu en Pekino.

De la 3-a ĝis la 10-a de aŭgusto, la 9-membra Ĉina E-delegacio kun Tan Xiuzhu kiel estro partoprenis la 87-an UK en Fortalezo, Brazilo.

De la 23-a ĝis la 26-a de aŭgusto, la 4-membra Ĉina E-delegacio estrata de Yu Tao ĉeestis la 3-an Azian Kongreson de Esperanto en Seulo, Koreio.

De la 2-a ĝis la 5-a de oktobro, okazis la 1-a Nordokcidenta Kongreso de Esperanto en Lanzhou, ĉefurbo de Gansu-provinco en nordokcidenta Ĉinio.

2003

Aprile, la ret-paĝo de la 89-a UK ekfunkciis.

De la 26-a julio ĝis la 2-a de aŭgusto, la Ĉina E-delegacio el pli ol 20 membroj, estrata de Guo Xiaoyong, konstanta vicestro de la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Administracio, ĉeestis la 88-an UK en Goteborg, Svedio. La kongreso honoris Li Shijun, membron de la Akademio de Esperanto kaj eks-vicĉefredaktoron de EPĈ, per Grabowski-premio.

De la 29-a ĝis la 31-a de aŭgusto okazis en Pekino la Unua Nordoĉinia Kongreso de Esperanto.

De la 23-a ĝis la 25-a de aŭgusto okazis la 22-a Seminario de Ĉinaj, Japanaj kaj Koreaj Junaj Esperantistoj en la urbo Yanji, Jilin-provinco en nordorienta Ĉinio.

De la 2-a ĝis la 5-a de oktobro okazis la 5-a Ĉina Kongreso de Esperanto en Yanji, Jilin-provinco.

La 4-an kaj 5-an de oktobro, la Ĉina E-delegacio el kvar membroj vizitis la 35-an Korean Kongreson de Esperanto en la urbo Chun An.

De la 11-a ĝis la 13-a de oktobro, la 4-membra Ĉina E-delegacio ĉeestis la 90-an Japanan Kongreson de Esperanto en la urbo Kameoka, Kioto.

2004

La 12-an de januaro, LKK de la 89-a UK okazigis la 1-an gazetaran konferencon en la Informa Halo de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, kaj 46 amaskomunikiloj aperigis la novaĵojn pri la 89-a UK en Pekino.

De la 24-a ĝis la 31-a de julio, okazis la 89-a UK en Pekino.