Unua paĝo >> Esperantujo >> E-libroj


Opinioj pri Vojaĝo en Esperanto-lando

...Ĉi tiu libro similas normalan libron por lerni fremdajn lingvojn. Alivorte grafike kaj ĝeneralaspekte ĝi ne multe diferencas de la lernolibroj pri la angla, kiujn oni trovas en la nuntempaj lernejoj. Kaj jam tio estus granda merito...

Renato Corsetti, prezidanto de UEA

Kiel ĉiujare ekde 2002, Vojaĝo en Esperanto-lando , perfektiga lernolibro de Esperanto kaj gvidlibro pri la Esperanta kulturo, estis la plej multe vendita titolo en la Libroservo de UEA en 2005. Kvankam tiu verko de Boris Kolker fariĝis denove aĉetebla nur en julio, kiam aperis ĝia tria eldono, en duona jaro ĝi estis vendita en 440 ekzempleroj. Plejparte la libroservo vendis ĝin al aliaj libroservoj, kursgvidantoj k.a. kvantaj aĉetantoj .

Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 228 (2006-03-11)

 

Mi estas leganta vian libron Vojaĝo en Esperanto-lando kaj mi ĝin admiras multe.

Joseph Skibell, konata usona anglalingva verkisto

  

En nia urbo, esperantistoj kunvenas ĉiumarde vespere (19:00-21:00) kaj legas vian libron...  La libro estas bona referencaĵo por prepari sin al la meznivela internacia ekzameno de ILEI/UEA.

LEE Chong-Yeong, eksa prezidanto de UEA

 

Mi deziras al ĉiuj legantoj kaj studantoj agrablan vojaĝon en nia mirinda Esperantujo kun la kompetenta ĉiĉerono, Boris Kolker.

Kep Enderby, eksa prezidanto de UEA

 

Mi vere gratulas vin por tia granda faro! Mi ĝojos en Fortalezo iri al la lanĉo de via libro kaj tuj aĉeti tri ekzemplerojn.

Geraldo Mattos, prezidanto de la Akademio de Esperanto

 

Gratulon pro la plenumita laboro. Vi apartenas al agantoj kaj kreantoj, kiuj certigas pluvivon de Esperanto... Mi planas uzigi la " Vojaĝon " por daŭriga E-kurso en la Somera Esperanto-Lernejo en Ĉaĉak, Serbio, 2003.06.23 - 2003.06.30 (SELĈ-2003)... Ĝi estas celita al pliamasigo kaj kvalit-altigo de E-instruado. Instruado pri E-kulturo havas esencan rolon por tiu celo. Pro tia enhavo kaj ceteraj kvalitoj, via libro estas tre taŭga por SELĈ-2003.

Radojica Petrović, prezidanto de ILEI

 

Volonte mi rekomendos vian libron Vojaĝo en Esperanto-lando al la kursfinintoj de nia reta kurso, kaj ankaŭ al miaj lernantoj en klasĉambroj. Mi konsideras ke  Vojaĝo en Esperanto-lando estas bonega libro por progresantoj.

Marcelo Casartelli, komitatano de UEA

 

Gratulojn pro noveldoni vian - kiel mi ĵus eksciis - ege sukcesan verkon. Kaj gratulojn pro la statistiko, kiun mi kontrolis - ne pro malfidemo, sed pro scivolemo. Postlasi “ Pasporta servo ”-n en la sumo de la vendoj estas kvazaŭ akrobataĵo.

Christian Cimpa, Internacia Esperanto-Muzeo