En 1984 la Ĉina Eldonejo SCIOJ eldonis
Esperantan lernolibron por komencantoj "Elementa Esperanto-Kurso"
kompilita de Li Weilun. Por konformiĝi al la instruado en la nova
situacio, nun eldoniĝis la nova lernolibro "Moderna Esperanto
I" kompilita de Li Weilun surbaze de "Elementa Esperanto-Kurso".
La laboron organizis la Ĉina Esperanto-Ligo kaj la Pekina Federacio
de Socio-sciencaj Rondoj. Li Weilun, profesoro de la hispana lingvo
kaj Esperanto de la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato, jam
laboris kiel instruisto je pli ol 30 jaroj kaj havas riĉan sperton
de instruado de Esperanto. La lernolibro estas frukto de lia sperto.
La "Moderna Esperanto I" taŭgas
por komencantoj. Ĝi enhavas tekstojn, notojn, gramatikojn kaj ekzercojn.
En tiu libro estas 1000 vortoj. Samtempe
kun la eldono de la libro eldoniĝis 2 kompaktaj diskoj.
La "Moderna Esperanto II" taŭgas
por la komencantoj kiuj havas Esperanto-bazon.
La "Moderna Esperanto I" 240
p. estas eldonita de Eldonejo Nova Stelo, Pekino, 2006.
La dua volumo estos eldonita de la sama
eldonejo kaj ĉ. 250 p. en la fino de 2006.
|