La nomo de Mao Zifu, nia poeto en Esperanto,
estas konata de ĉinoj, sed tiuj, kiuj legis liajn poemojn, estas
ne multaj, ĉar liaj poemoj pliparte aperis sporade sur paĝoj de
revuoj en Esp-o eldonitaj eksterlande, aliparte aperis en la revueto
Penseo de Ĉinio antaŭ pli ol dek jaroj.
Li iam kompilis siajn poemojn verkitajn
en Esperanto en volumon, kiun Jorge Camacho, Istvan Ertl, Miguel
Fernandez kaj Antonio Valen, liaj amikoj de Ibere-skolo ordigis
kaj poluris, kaj entuziasme rekomendadis al eldonejoj, finfine lia
poemaro estas eldonita de eldonejo Mondial en Novjorko, Usono, gratulinde!
La titolo de la poemaro estas Kantoj
de Anteo, en kiu troviĝas liaj poemoj, aperintaj kaj ne
aperintaj en Esperantaj revuoj ĝis nun, dividitaj en 4 partoj: 1)
Kantoj de Anteo; 2) Eterna distanco; 3) Ekspliko; 4) Ŝanĝado.speranta
poeto Miguel Fernandez verkis antaŭparolon por la poemaro, kaj en
la 4-a parto ankoraŭ troviĝas prefaco verkita de Shi Chengtai por
Ŝanĝado, kiam tiu parto aparte estis eldonita de La KancerKliniko
unuafoje en Francio, kiel n-ro 14 de La KromKancerKliniko, 1997.
Pri lia verkado/versado Fernandez trafe
traktis: "Antaŭ la poemoj de Mao Zifu sendube la leganto
sentas la samon, kion la granda Goethe sentis antaŭ la arto de Pagnini,
nome tian misteran povon emanantan el la verko, kiun ĉiuj ĝisoste
perceptas kaj neniu filozofo kapablas klarigi." (1)
Antaŭe en la Universala Kongreso de Esperanto
en Montpeliero, 1995, Fernandez prelegis, fervore rekomendante al
aŭskultantoj liajn poemojn: "...ĉi poeto, ĉi neniam venkebla
venkito, en sia ĉambro, kiun li rigardas ĉelo kaj kaĝo, kapablas
fajne ŝpini sonĝeskan lirikan unuverson, paroli al ni pri amo, espero
kaj despero, krii plengorĝe, ke li vivas kaj mortas ĉiutage, samkiel
ni ĉiuj. Tiel ĉi junulo, kiu nomas min frato – kia honoro! – ĉiuverse
kaj pretervole instruas min pri poeteco kaj homeco." Li
ankoraŭ parolis, ke la rekomendado de eldonado por la poemaro "ne
pro karitato aŭ kompato, sed pro ĝiaj poeziaj kvalitoj, pro la fakto,
ke la poemaron Kantoj de Anteo meritas kaj la nuntempa Esperanto-poezio
kaj la esperantaj poeziemuloj kaj la aŭtoro mem." (2)
La aperigo de ĉi poemaro ne nur estas
mejloŝtono por la verkado de Mao Zifu, sed ankaŭ estas eksponado,
ke la ĉinaj esperantistoj jam eniras en la novan etapon de la klopodado
por la esperanta kulturo. Iam ni kontribuis al la verda Parnaso
elstaran poeton Armand Su (1936-1990), tamen Armand Su agadis en
la postparnasisma stadio laŭ W. Auld, verkostile apartenis al la
nova romantismo, la kruela socia situacio de lia epoko limigis lian
verkadon, kaj li bedaŭre ne atingis en sia verkado la apogeon. Tamen
la verkado de Mao Zifu jam transpasis la historion kaj eniris en
avangardisman vicon.
La epoko antaŭenmarŝas, ankaŭ la Esperanta
kulturo senĉese riĉiĝas kaj maturiĝas, al tio ĉi ne mankas la kontribuado
de la literatura verkado, kaj Mao Zifu estas elstara el la ĉinaj
s-anoj. Oni bone scias, ke li estas vaganto sur rulseĝo, lia atingo
certe instigas nin, kiuj estas kun sanaj membroj, plie klopodadi,
ĉar li sur rulseĝo marŝas pli antaŭa ol ni. Por sia atingo en la
poezia verkado li estis dufoje premiita (La nova talento de BK kaj
Premio de Grabovski), kaj elektita kiel komitatano de EVA.
La unua poemo en la poemaro estas pri
Anteo, la giganto en la helena mito, tamen Anteo en la poemo ja
estas la poeto mem, "ho, Anteo / sur rulseĝo!",
kiu elĉerpis la grandan forton el sia panjo Tero kaj venkis ĉiun
suferon. Legante liajn poemojn, ni sentas "tian misteran
povon emenantan el la verko", kia ja estas la plej bona
repago, kiun la poeto donas al ni, kaj ni, promenante en lia poezia
ĝardeno, gajnas la belan artan ĝuadon.
Ni sincere dankas la eldonejon Mondial,
kiu eldonis ĉi poemaron Kantoj de Anteo, tio ja
estas la kristalo de la amika kunlaborado translandlima en Esperantujo.
_____________________________________
(1) El antaŭparolo de Kantoj de Anteo,
p.7
(2) El antaŭparolo de Kantoj de Anteo,
p.12
Mao
Zifu pri si mem (El la poemaro "Kantoj de Anteo" de Mao
Zifu)
Naskiĝo en la 14-a de jan. 1963, en fora
vilaĝo.
Ludiloj grunda kaj ŝtona. Nutraĵoj hordea,
napa kaj batata. Sorto.
Studento en la normala universitato de
prov. Hunan, Ĉinio, intertempe, flugpilka teamano de fakultato de
matemetiko, dum sept. 1980-jul. 1984.
Sen groŝo en la poŝo, ofta promenado kun
samĉambranoj de la monto al la strando ĉirkaŭ la universitato. Fortuno.
Instruistiĝo en sept. 1984, en mezgrada
faka lernejo.
Permesita perspektivo antaŭ la mano. Destino.
Paraliziĝo je la 23-a de mar. 1985 danke
al traktoro-stiristo samaĝa kiel mi.
Juneco kaj revo krevis en momento. Fatalo.
Pensiulo ekde okt. 1985.
Mortanto vivanta. Rezignacio.
Esperantisto en la ĉelo de post 1986.
Providenco.
Celibulo por ĉiam ne pro religio; liberkredanto
pri la religioj orientaj kaj okcidentaj. Scivolemo.
Verkisto/versisto. Tempopasigo.
Membreco en Esperantlingva Verkista Asocio
ekde okt. 1997. Taŭga?
Sola jam ne izolita. Komputilo – kunulino
neniam perfida. Saŭdado.
|