Konciza Manlibro de Esperanta-Angla-Ĉina
Konversacio estis tradukita kaj kompilita de Li Yanhong kaj
Pan Chengbo. Ĝian redaktadon prezidis Liu Zhengkun, prezidanto de
la Liaoning-a Esperanto-Asocio. Ĝi estas E-lernolibro por lernantoj
kiuj jam lernis aŭ lernas la anglan lingvon. Dank' al la libro ili
facile lernos Esperanton en komparo kun la angla. Ĝi estis eldonita
de Heilongjiang-a Popola Eldonejo en septembro, 2006.
La 179-paĝa libro konsistas Esperante,
angle kaj ĉine el 38 ĉapitroj pri ofte uzataj vortoj aŭ frazoj,
la 16 fundamentaj gramatikaj reguloj de Esperanto kaj mallonga artikolo
verkita de Claude Piron.
|