 Interlinguistische
Beiträge. Zum Wesen und zur Funktion internationaler Plansprachen.
Detlev Blanke. Eld. Sabine Fiedler. Peter Lang. Frankfurt/ M., Berlin,
Bern, Bruxelles, New York, Oxford, Wien. 405p. 21 cm. ISBN 9783631550243.
Prezo: € 56,50
Interlingvistiko kaj esperantologio apartenas
al tiuj temoj, kiuj ne havas sciencan "konjunkturon" kun
alta prestiĝo. Eĉ pli malbone: krom iuj esceptoj, la fako apenaŭ
estas instruata en gravaj universitatoj kaj sekve ne konas brilajn
perspektivojn futurajn kaj profesiajn, almenaŭ nuntempe. Al tiuj
disciplinoj komplete mankas ne nur la publika premo (iom da intereso
flanke de la studentaro tamen ekzistas), sed des pli la politika
volo por pravigi ilian enkondukon en la instruplanojn de altlernejoj.
Neforigeblaj antaŭjuĝoj abundas kaj tenas sin obstine kontraŭ planlingvoj.
Ankaŭ profesiaj interlingvistoj aŭ esperantologoj estas malmultnombraj,
kaj multaj iom interesataj sciencistoj okupiĝas pri interlingvistiko
nur rande de sia origina fako. Solidaj, modernaj, aktualaj enkondukaj
lernolibroj pri interlingvistiko kaj esperantologio, kaj en Esperanto,
kaj en naciaj lingvoj, estas raraĵo. Do la temo tute ne estas populara.
Oni povas nur bedaŭri tiun neglekton, ĉar almenaŭ multaj esperantistoj
kaj esperantologoj konsideras tiujn fakojn esencaj por studi la
internacian lingvan problemon, kun kiu interlingvistiko ja estas
intime ligita. Sed dank' al la en 2006 aperinta volumo sub la iom
seka titolo Interlingvistikaj kontribuaĵoj - pri la trajtoj
kaj funkcioj de internaciaj planlingvoj ni disponas finfine,
en la germana lingvo, pri libro kun scienca nivelo, kiu bone taŭgas
por enkondukaj, informaj kaj superrigardaj celoj. Temas pri kolekto
de fakaj kontribuaĵoj verkitaj aŭ prilaboritaj de Detlev Blanke,
unu el la plej brilaj kaj renomaj interlingvistoj, kiuj en la pasinteco
jam aperis en iuj fakaj aŭ sciencaj periodaĵoj. Kompreneble la artikoloj
respegulas la ĉefajn interesokampojn de la aŭtoro mem, kiu jam en
la tempo de GDR estis tre verva esperantisto kaj esperantologo-interlingvisto
kaj kiu hodiaŭ prezidas la Societon por Interlingvistiko (GIL),
rezidantan en Berlino. La libro unuigas en si 14 plej diversajn
kontribuaĵojn, kiuj estas dividitaj en kvar ĉefĉapitroj: en la unua
ĉapitro (Interlingvistiko kaj planlingvoj) estas traktitaj ĝeneralaj
demandoj kaj la vojoj al la fakliteraturo; en la dua ĉapitro (Scienchistoriaj
aspektoj) aperas artikoloj pri Wilhelm Ostwald, Eugen Wüster kaj
Ernst Beermann; la tria ĉapitro traktas la leksikologion kaj leksikografion
de planlingvoj, kaj la kvara parto estas dediĉita al la traduksciencaj
aspektoj de planlingvoj i.a. kun studo pri Zamenhof kiel tradukisto.
Anekse oni trovas la bibliografion de la publikaĵoj de Blanke aperintaj
inter 2001 kaj 2005. Tre signifa estas ankaŭ la fakto, ke tiu libro
ne aperis en iu ajn amatora eldonejo, sed en la internacie konata
eldonejo Peter Lang, kiu eldonas precipe la verkaĵojn de sciencistoj,
ĉu junaj ĉu malnovaj, ankaŭ disertaciojn kaj habilitaciojn*. Fakte
jam pluraj interlingvistikaj verkaĵoj povis aperi libroforme en
tiu eldonejo (vd. ekzemple la studojn de Alicja Sakaguchi en la
jaro 1998 kaj de Sabine Fiedler pri la frazeologio en Esperanto
de 1999). Libroj, kiuj estas produktitaj ĉe Peter Lang, estas eble
iom simple presitaj kaj malfeliĉe havas vendoprezon tro altan (pro
la limigita eldonkvanto).
* Disertacioj doktorigaj kaj docentigaj
(grado super doktoreco)
Andreas Künzli
(el "Esperanto")
|