La
Edzino de Kuracisto Hanaoka Seisyu
de Ariyosi Sawako
Esperantigis Konisi Gaku
Serio “Oriento-Okcidento” n-ro 45
Eldonita de la Japana Esperanto-Instituto
2008
Formato: 13.5 cm×20 cm, 161 p.
Prezo: 1365 jenoj
Kuracisto Hanaoka Naomiti, nek riĉa nek
bela, de la vilaĝeto Hirayama edzinigis ĉarman kaj inteligentan
knabinon Otugi, 14 jarojn pli junan ol li, de riĉa familio de tinkturisto,
pro tio ke li sukcesis ŝin kuraci de grava haŭtmalsano, kiun "ĉiuj
kuracistoj rezignis". Otugi aspektis pli juna je 10 jaroj ol
ŝi efektive estis eĉ post nasko de 8 infanoj. Ŝia pli aĝa filo Unpei
studis ĥirurgion en Kioto por daŭrigi la kuracistan profesion de
la patro kaj avo.
En sia ok-jara aĝo Kae, filino de riĉa
kaj samuraja vilaĝestro unuafoje vidis Otugi kaj estis forte impresita
de ŝia beleco. Kiam Kae estis 21-jara, subite Otugi vizitis ŝian
patron kaj petis ŝian manon por sia filo Unpei (alinome Seisyu)
, opiniante, ke "ŝi estas sana kaj kuraĝa filino el samuraja
familio", "plej taŭga por esti edzino de kuracisto."
El ĉiaj vidpunktoj Hanaoka estas tro mizera por edzinigi filinon
Kae de tiel riĉa familio al sia filo. Tamen la patrino de Kae alte
taksis la brilan estontecon de Unpei, kaj Kae tre volontis fariĝi
bofilino de la bela Otugi. Fine Kae edziniĝis al Unpei antaŭ lia
plenumo de studo, sen ĉeesto de la edzo al la nupta ceremonio.
Kae transiris en la domon de la edzo kaj
komencis novan vivon. En la komenco Otugi traktis Kae-n kiel propran
filinon, kaj Kae diligente teksadis kun la samaĝa bofratino Okatu
por perlabori monon por la bezono de la ankoraŭ ne vidita edzo studanta
en la urbego. Sed kiam Unpei revenis, Otugi ŝanĝiĝis en am-konkuranton
de Kae al Unpei, kaj tio tre ĉagrenis kaj malgajigis ŝin, kvankam
tion ŝi ne povis montri malkaŝe.
Unpei tre deziris fariĝi "japana
Hua Tuo" (fama ĉina antikva kuracisto, kiu eltrovis narkotilon
mafeisan por operacii), sed Hua Tuo postlasis neniun verkon pri
sia sperto, kaj Unpei devis mem fari esplorojn por trovi bonan narkotilon.
Li volis fari eksperimentojn. Tion la amema patrino rimarkis kaj
brave proponis sin kiel eksperimentan objekton spite al vivdanĝero,
kaj ŝia propono kaŭzis al Kae suspekton pri ŝia vera celo.
Unpei provis rifuzi la patrinon sed ŝi
persistadis kaj finfine li ne povis ne konsenti ŝian peton, tamen
li uzis nur malfortan narkotaĵon, kio neniom atencis la patrinon.
Poste Kae insiste petis konsenton de la edzo preni ŝin kiel la duan
objekton de eksperimento. Ŝi akceptis eksperimenton per forta narkotaĵo,
kiu sukcese dormigis ŝin du kaj duonan tagojn, tamen malutilis al
ŝiaj okuloj, pri kio ŝi tamen silentis.
La bofratino Okatu trafis mamkanceron,
sed sciante ke ĝi estas nekuracebla laŭ kredo de la pli aĝa frato,
tion ŝi prisilentadis, kaj nur kiam la mamo ŝveliĝis kiel akvomelono,
ŝi devis tion diri al la karuloj. La patrino, Kae kaj la frato Unpei
tre ĉagreniĝis kaj multe suferis pro ŝi povante nur atendi senfare
ŝian morton.
La tragika morto de la filino dronigis
Otugi en tristo kaj rezignacio. Ŝi petis, ke la filo faru duan eksperimenton
per ŝi. Unpei devis ŝin kontentigi same per malforta narkotaĵo.
Poste subite mortis Koben, la aminda filineto
de Kae, kio dolorigis Kae-n kaj komprenigis ŝin pri la ĉagreno de
la bopatrino pri la perdo de Okatu. En la griza animstato, ŝi petis,
ke la edzo faru per ŝi eksperimenton pri la nova narkotilo Tusensan,
kiun eltrovis Unpei post esplorado. La eksperimento sukcesis kaj
Unpei ekzaltiĝis de ĝojo, tamen Kae blindiĝis. Sed ŝi gravediĝis
kaj post la forpaso de la bopatrino naskis filon kun belaj trajtoj
similaj al tiu de la avino.
En akcidento bovo atakis virinon kaj vundegis
ŝian mamon. Unpei sukcese ŝin kuracis per operacio kaj suturo de
la vundo. Tio montris al li, ke la aserto pri tio ke "la mamo
estas ligita kun la vivo de virino" estas "superstiĉo".
Unpei deziregis praktike uzi sian Tusensan por fari operacion al
mamkancera paciento.
Otuki, la dua bofratino de Kae, ricevis
sangan tuberon ĉe la kolo nekuraceblan per operacio. La familio
denove falis en mornan situacion. Tiam iu maljunulino suferanta
mamkanceron sin turnis al Seisyu por helpo. Ŝi mortospite petis
lin operacii ŝian mamkanceron. Unpei kuraĝe kaj sukcese ŝin operaciis
post sufiĉa preparado aplikante mafeisan (efektive Tusensan, sed
li uzis tiun nomon pro respekto al Hua Tuo). En 1805, li sukcese
faris la unuan operacion per tutkorpa anestezado en la historio
de la moderna kirurgio de la mondo, 37 jarojn pli frue ol la usona
kuracisto Long en 1842 kaj 42 jarojn pli frue ol la brita ginekologo
Sunpson en 1847. La granda sukceso alportis al li tian gloron kaj
famon, ke multaj petis lian medicinan helpon al kuraco de malfacilaj
malsanoj kaj multaj deziris fariĝi liaj disĉiploj kaj lerni de li;
eĉ la 80-jara nederlanda pioniro de kirurgio S. G. leteris al li
por lerni de li. Seisyu konstruigis novan domon 10-oble pli grandan
pro la novaj bezonoj, kaj en lia vilaĝeto eĉ aperis gastejoj por
servi al la pacientoj kaj vizitantoj.
Post la morto de Unpei, Otugi kaj Kae,
steleoj estis starigitaj ĉe iliaj tomboj por memorigi la medicinajn
heroojn.
La rakonto estas bela, la traduko flua,
kun tre malmultaj preseraroj aŭ lingvaj tuberoj. (Estas konsiderinde
esperantigi la drogherbojn senkyu, toki, byakusi.) Mi rekomendas
ĝin al ĉiuj seriozaj esperantistoj pro tio, ke ankaŭ nia afero bezonas
tiajn bravajn virojn kaj virinojn kiaj Seisyu kaj lia edzino.
|