Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Pri ĉinaj televidaj prezidantoj

de WANG XINLING

Pro forta influo de televido, televidaj prezidantoj estas plej multe konataj de la publiko. En decembro de 2005, unuafoje okazis kvalifika ekzameno por prezidantoj de radio kaj televido. Dekoj da miloj da homoj partoprenis en la ekzameno. La starigo de la ekzamena sistemo donis eblecon al ordinaraj civitanoj por fariĝi prezidanto kaj ankaŭ aldonis novan enhavon de varma diskuto pri prezidanto en Ĉinio.

En Ĉinio, multaj homoj, precipe gejunuloj, aspiras fariĝi televida prezidanto. La semajna rubriko “Defiu Prezidanton” de la Ĉina Centra Televizio liveras scenejon por ordinaraj civitanoj simuli prezidanton. La Televizio de Hunan-provinco organizis konkurson de elektado de prezidantoj, kaj jam elektis 20 plej bonajn konkurantojn por plua konkurso. Krome ankaŭ konkurso de prezidantoj “Kiu interpretos Olimpikojn de 2008” tre plaĉis al la homoj, kiuj aspiras fariĝi prezidanto.

La profesio de prezidanto havas nur 25-jaran historion en Ĉinio. Sed ĝia disvolviĝo superas multajn tradiciajn profesiojn. Ĉinio nombras preskaŭ 50 milojn da profesiaj televidaj prezidantoj, kaj pli ol 400 el ili laboras en la Ĉina Centra Televizio. Ĉinio estas unika lando, kiu havas fakon de prezidantoj en universitatoj. La plej aŭtoritata fako de prezidantoj estas en la Ĉina Komunika Universitato.

Elekti prezidantojn de diversaj tipoj

Estas multaj ekzemploj en la mondo, ke ordinaraj homoj subite fariĝis famaj televidaj prezidantoj. Sed en Ĉinio oni trejnis prezidantojn laŭ rutina regularo en longa tempo kaj observis rigorajn normojn por aĝo, voĉo kaj aspekto. Sed en la lasta jarcento, apero de la rubrikoj “Fokuso” kaj “Orienta Tempo” de la Ĉina Centra Televizio ŝanĝis la longe daŭrintan tradicion. Oni elektis prezidantojn akcentante inteligentecon, sed ne sole aspekton. La plej rimarkinda marko estis tio, ke multaj nebelaspektaj prezidantoj prezidis gravajn rubrikojn kaj altiris multe da televidantoj.

Nun krom diplomitoj el fako de prezidantoj, en ĉinaj televidaj rubrikoj prezidas ankaŭ jenaj kategorioj da homoj: Tiuj de la unua kategorio estas ĵurnalistoj, kiuj prezidas novaĵan rubrikon. Tia stato ekzistas ankaŭ eksterlande. En Usono, Walter Cronkite, unu el la plej respektataj prezidantoj, laboris preskaŭ 20jarojn kiel ĵurnalisto. Ankaŭ la plej bona prezidanto Dan Rather de la Kolombia Bradkasta Sistemo laboris kiel ĵurnalisto dum dekoj da jaroj. En Usono, se oni ne havas 5-jaran sperton de ĵurnalisto, li ne povas prezidi novaĵan rubrikon. En Ĉinio, la rubrikoj “Orienta Tempo” kaj “Fokuso” kaj la Novaĵa Kanalo de la Ĉina Centra Televizio elbakis multajn eminentajn prezidantojn el ĵurnalistoj. Prezidanto Shui Junyi laboris 19 jarojn kiel ĵurnalisto de internaciaj novaĵoj en Xinhua-a Novaĵ-agentejo. Prezidanto Bai Yansong de “Orientaj Tempo” kaj prezidanto Cui Yongyuan de dialoga rubriko “Diru la Fakton” laboris ĵurnaliste pli ol 10 jarojn. Ĵurnalista kariero donis al ili riĉan sperton kaj diversajn sciojn. Tio ankaŭ havigis al ili la originalan kaj profundan penson.

Tiuj de la dua kategorio estas scenaristoj, reĝisoroj kaj planistoj de programeroj. Usona fama prezidistino Barbara Walters laboris 10 jarojn kiel verkisto de programeroj. Ŝi parolas en forta akcento de Bostono kaj eĉ ne povas ĝuste prononci sian nomon. Sed ŝi sukcese laboras por tri televidaj retoj de Usono. Tia fenomento multiĝas ĉe la ĉinaj prezidantoj. Post longa laborado, ankaŭ planistoj, scenaristoj kaj reĝisoroj, eĉ videoregistristoj povas fariĝi prezidantoj, ekzemple la nuna prezidanto Lin Hai de la amuza rubriko “Zhengda-Zongyi” kaj prezidanto Bi Fujian de la rubriko “Vojo por stelulo”. Ili longtempe laboris en la rubriko ekster ekrane. Fine ili fariĝis prezidantoj de sia rubriko.

Tiuj de la tria kategorio estas fakuloj kaj profesoroj. Tiaj prezidantoj pli kaj pli multiĝas en Ĉinio. Kvankam mankas al ili necesa tekniko por prezidado, tamen la fakto pruvis, ke ili povas bone plenumi prezidadon kaj prezenti la profundecon de la programeroj. Nun estas kelkaj tiaj prezidantoj de ekonomiaj kaj juraj rubrikoj. Oni nomas ilin kaj ĵurnalistajn prezidantojn pensemaj prezidantoj.

Cetere ankaŭ aktoroj, modeloj, kantistoj kaj famaj sportistoj aktivas en amuzaj kaj sportaj rubrikoj. Ili estas ŝatataj de rigardantoj pro siaj spriteco kaj humureco.

Stilo kaj Marko

Dan Rather de la Kolumbia Brodkasta Sistemo, Tom Brokaw de la Ŝtata Brodkasta Kompanio de Usono kaj Peter Jennings de la Usona Brodkasta Kompanio estas la plej fortaj prezidantoj de usonaj televidaj novaĵoj kaj monopoligas la merkaton de vesperaj novaĵoj de Usono. Kaj en Ĉinio Bai Yansong, Shui Junyi kaj kelkaj aliaj prezidantoj mastras la novaĵajn rubrikojn de la Ĉina Centra Televizio. Iliaj opinioj ofte influas la publikon.

Li Yong estas fama prezidanto de amuza rubriko. La spektantoj memoras lin pro lia prezidado en la rubrikoj “Fortuna 52” kaj “Speciala 6+1”. Li fariĝis unu el la plej okupataj prezidantoj en la Ĉina Centra Televizio. Li, malpli-ol-40-jara, en frako simila jako, kun pufaj harbukloj kaj longa vizaĝo, aspektas kiel franca kavaliro de la 70-aj jaroj. Lia aspekto faris la rubrikon pli amuza kaj humura. Ne estas troiga diro, ke Li Yong kondukis la prezidadon de amuzaj programeroj de la Ĉina Centra Televizio, eĉ de la tuta televizio de Ĉinio en novan periodon.

“Diru la Fakton” estas la plej sukcesa dialoga rubriko de Ĉinio. Ĝia prezidanto Cui Yongyuan ne estas belaspekta. Sed dank' al la pli-ol-10-jara kariero de ĵurnalisto, li akiris valoran sperton. Li plaĉas al spektantoj per sia matureco, pensprofundeco kaj humureco. La rubriko “Diru la Fakton” altiris plej multajn rigardantojn. Cui Yongyuan kreis novan etapon de improviza prezidado de la ĉina televido.

Yang Lan, saĝa prezidantino ŝatata de televidantoj dum pli ol 10 jaroj, havis iam sian elsendan kompanion. Ŝiaj dialogaj programeroj altiras multe da rigardantoj. Prezidantino Zhang Yue estas tre dika kaj nebela, sed ankaŭ ŝia programero altiras multe da rigardantoj.

Iu komentisto diris, ke kiom junaj estas la prezidantoj, tiom juna estas la televizio de tiu lando. Post pli-ol-20-jara disvoviĝo, la vizaĝoj en la ĉina televizio estas pli kaj pli maturaj, kaj ankaŭ pli kaj pli maturiĝas la ĉina televizio.