Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Tertremo en Tangshan antaǔ 30 jaroj

42 minutojn kaj 53.8 sekundojn post la 3-a horo matene de la 28-a de julio, 1976, en Tangshan, Hebei-provinco de Ĉinio, okazis tertremo de 7.8 gradoj en Richter-skalo. La sekvantaj 23 sekundoj por ĉinoj estas neforgeseblaj, kaj por Tangshan-anoj, kiuj spertis la 23 sekundojn kaj postvivis la tertremon, estas neforigebla doloro kaj neesprimebla teroro.

En la 23 sekundoj, mortis 242 mil homoj kaj vundiĝis 164 mil homoj, pli ol 7200 familioj pereis, pli ol 10 mil familioj perdis siajn anojn, 4204 infanoj orfiĝis; detruiĝis 97% de la konstruaĵoj kaj 55% de la produktaj ekipaĵoj, kaj interrompiĝis trafiko, akvoprovizado, elektro-provizado, komunikado; en la 23 sekundoj rekta ekonomia perdo atingis 3 miliardojn da juanoj; la industria urbo kun miliono da loĝantoj fariĝis ruino.

30 jaroj pasis. Kompare kun 30 jaroj, 23 sekundoj estas nerimarkebla, tamen la 23 sekundoj en 1976 de Tangshan estas ĉiam korŝira por ĉinoj.

Tangshan post la tertremo
Tangshan-a Lokomotiva Fabriko post la tertremo
Vojo fendigita de la tertremo
Detruita ponto
Fabriko post la tertremo
Trajno ekster la reloj
Konstruaĵo de la Tangshan-a Karbominejo post la tertremo
Transformatorejo de la Tangshan-a Elektrejo post la tertremo
Helpantoj rapidis al Tangshan
Serĉi enterigitojn
Helikoptera transporto de vunditoj
Intenca savado
Aerarmeo paraŝutigas urĝe bezonatajn materialojn

L