Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Paca disvolviĝo, elekto de Ĉinio

de XIN BAN

Paca disvolviĝo de Ĉinio estas tute nova vojo por la homaro al civilizacio kaj progreso kaj nepre sekvota vojo por Ĉinio en ĝia moderniga konstruado. Ĝi estas solena elekto kaj promeso de la ĉinaj registaro kaj popolo.
                                                                       -- El la Blanka Libro “Vojo de la Paca Disvolviĝo de Ĉinio”

La 22-an de decembro 2005 la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la Blankan Libron “Vojo de la Paca Disvolviĝo de Ĉinio”. Tio estis la unua fojo, ke la ĉina registaro amplekse eksplikas sian decidon iri la vojon de la paca disvolviĝo kaj la strategion kaj politikon por atingi tiun ĉi celon. La disvolviĝo de Ĉinio minacos neniun, sed portos pli da ŝancon kaj pli grandan merkaton al la mondo.

La historio atestu pacon

Ĉinio estas nacio amanta pacon. Sopirado al paco kaj strebado al harmonio estas karaktero de la ĉina popolo. Antaŭ 600 jaroj, Zheng He, fama navigisto de Ming-dinastio (1368-1644), kun sia floto sep-foje navigis okcidenten al pli ol 30 landoj kaj regionoj de Azio kaj Afriko, alportante al ili ne nur teon, porcelanon, silkaĵon kaj metiaĵon, sed ankaŭ civilizacion, sen invadi iun ajn el ili. En la ĝenerala asembleo de UN en 1974, Deng Xiaoping deklaris al la tuta mondo, ke Ĉinio neniam ĉasos hegemonion. Post praktikado de la politiko de reformado kaj pordmalfermado kaj konforme al la ŝanĝiĝo de la internacia situacio, Ĉinio ĉiam persistas en sia starpunkto: paco kaj disvolvo estas la epoka temo, kaj plurfoje anoncis, ke Ĉinio ne ĉasis, nek ĉasas, nek ĉasos hegemonion.

La historio kaj fakto montras, ke la ekonomia disvolviĝo de Ĉinio ne nur favoras al 1.3 miliardoj da ĉinoj, sed ankaŭ antaŭenpuŝos la disvolviĝon de la Azi-Pacifika Regiono kaj la mondo, kaj liveras al ili grandan merkaton kaj disvolvajn ŝancojn. Protekti la mondan pacon kaj akceli la kunan disvolviĝon fariĝis deziro de la ĉina ŝtato.

Per agado por paco

La homaro havas nur unu terglobon. Establi longdaŭran pacan kaj kune prosperan mondon harmonian estas komuna volo de ĉiuj popoloj de la mondo kaj ankaŭ celo de Ĉinio iri la vojon de paca disvolviĝo. Ĉinio opinias, ke la harmonia mondo devas esti demokratia, amika, justa kaj tolerema.

Ĉinio faris kontribuon por realigi daŭrigeblan disvolviĝon de la homaro. Dum multaj jaroj Ĉinio persistas en esplorado de novstila industriiga vojo de alta teknologio, bonefika ekonomio, malgranda konsumado de riĉfontoj, malmulta poluo kaj plena disvolvo de homaj riĉfontoj, kaj klopodas por antaŭenpuŝi la tutan socion al la daŭrigebla civilizacia disvolviĝa vojo de produktado prospera, vivo riĉa kaj ekologio bona. Ĉar Ĉinio intensigis mediprotektadon, ĝia totala fumellasa kvanto restis la sama kiel tiu en la jaro 1980, kvankam multe pliiĝis elektraj generatoroj en la pasintaj 20 jaroj.

Ĉinio faris kontribuon al la homaro per reduktado de malriĉeco kaj altigo de vivkvalito. Ĉinio kun malpli ol 10% de la kulturebla tero de la mondo nutras proksimume 22% de la loĝantaro de la mondo. Senĉese pliboniĝis la vivo de 1.3 miliardoj da ĉinoj. La ĉina registaro liberigis 220 milionojn da homoj el malriĉeco kaj liveris bazan vivgarantion al 22.05 milionoj da urbanoj kaj helpon al 60 milionoj da handikapuloj.

Ĉinio faris pozitivan rolon en la komuna sekureco de la mondo. Rilate la nuklean problemon sur la Korea Duoninsulo, Ĉinio sukcese aranĝis tri- kaj sesflankajn intertraktadojn, ludante aktivan rolon por defendi la pacon kaj stabilecon de la Nord-orienta Azio; rilate la problemojn en la Centra Oriento, Ĉinio kuraĝigis koncernajn flankojn restarigi intertraktadon kadre de la koncernaj rezolucioj de la Unuiĝintaj Nacioj; pri la iraka problemo, Ĉinio proponis serĉi politikan solvon kadre de la Unuiĝintaj Nacioj kaj faris multe por konvene solvi la problemon; pri la irana nuklea problemo, Ĉinio prenis diversajn rimedojn por ĝia paca solvo kadre de la Internacia Atom-Energia Agentejo (IAEA).

Kontribuoj de Ĉinio por paco

En la pasintaj 10 jaroj, ĉinaj produktaĵoj ŝparis por usonanoj 600 miliardojn da usonaj dolaroj.

De 2000 ĝis 2004 la ekonomia kresko de Ĉinio konsistigis 13% de tiu de la mondo.

Ĝis la fino de 2004 Ĉinio efektive uzis fremdajn investojn de 745.3 miliardojn da usonaj dolaroj kaj sankciis pli ol 500 mil entreprenojn investitajn de alilandaj komercistoj.

De decembro 2001 ĝis septembro 2005, Ĉinio importis ĉiujare varojn kun averaĝa valoro de ĉ. 500 miliardoj da usonaj dolaroj kaj kreis 10 milionojn da laborpostenoj en rilataj landoj kaj regionoj.

Ĉinio senĉese partoprenis en la pacdefenda agado de la Unuiĝintaj Nacioj kaj sendis entute pli ol 3 mil militistojn, policanojn kaj civilajn oficistojn al 14 projektoj de UN-agado.

Ĉinio aliĝis al pli ol 130 interregistaraj organizoj, inkl. de IAEA kaj al 267 internaciaj plurflankaj traktatoj, kia Traktato por Ne-ekspansio de Nukleaj Armiloj, aktive partoprenante en internacia kunlaboro surkampe de kontraŭterorismo, bridado de milita elspezo, ne-ekspansio de nukleaj armiloj, pacdefendo, komercado kaj homrajto.

Ĉinio liveris helpon al pli ol 110 landoj kaj regionoj en pli ol 2000 projektoj.

Ĉinio nuligis al 44 evoluantaj landoj 198 ŝuldojn en valoro de 16.6 miliardoj da juanoj.

Kvankam Ĉinio akiris konatajn sukcesojn, tamen ĝi estas ankoraŭ la plej granda disvolviĝanta lando en la mondo. En 2004 la totala ekonomia kvanto de Ĉinio estis nur 16% de tiu de Usono kaj la pokapa nacia produktovaloro egalis 3.6% de tiu de Usono, 4.0% de tiu de Japanio kaj okupis la 129-an lokon inter 208 landoj kaj regionoj. Je la fino de 2004 en la ĉina kamparo 26.1 milionoj da homoj ankoraŭ vivis sub la malriĉeca linio. Ĉiujare 24 milionoj da urbanoj kaj pli ol 100 milionoj da kamparanoj atendas laboron.

Por la mondo, paca disvolviĝo estas ununura elekto de ĉiuj landoj, ĉar la mondo povas daŭre evolui nur en paco; por Ĉinio, paca disvolviĝo ne estas simpla slogano, sed strategia elekto de la registaro kaj sincera deziro de la popolo.