Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Ili kortuŝis ĉinojn en 2005

de WANG XINLING

En februaro de 2006, publikiĝis la rezulto de la aktivado “Kortuŝi Ĉinion – elektado de elstaraj ĉinoj en 2005” aranĝita de la Ĉina Centra Televizia Stacio (ĈCTV). 10 personoj kaj grupoj estas elektitaj. Inter ili estas Wang Shunyou, poŝtisto sur ĉevalo; Huang Boyun, specialisto de aviada materialo; Tai Lihua, kripla artistino; Fei Junlong kaj Nie Haisheng, kosmonaŭtoj; kaj konstruistoj de Qinghai-Tibeta Fervojo. Ili diferencas unu de la aliaj en profesio, fono kaj travivaĵo, sed en la jaro 2005 ili havis similecon: ilia personeco kortuŝis multajn ĉinojn, kaj tio estas la kriterio de la elektado.

Tai Lihua: Mi nur estas unu el la 21

Danco “Avalokiteŝvaro kun mil brakoj” prezentata de 21 surda-mutuloj

En Vespero de Printempa Festo de 2005 de ĈCTV, 21 surdaj kaj mutaj dancistinoj prezentis dancon “Avalokiteŝvaro kun mil brakoj”, kaj aplaŭdo de la spektatoroj daŭris 5 minutojn kaj 54 sekundojn. Iuj opiniis, ke la danco estis la plej sukcesa kaj emocia programero en la historio de la Vespero de Printempa Festo de ĈCTV. Tai Lihua estis ĉefdancistino de la programero. Ŝiaj graciaj movoj kaj ĉarma mieno profunde impresis la spektatorojn, kaj oni nomis ŝin “Fratino Avalokiteŝvaro”.

Post la prezentado en ĈCTV ŝi revenis hejmen. Ŝia patro diris: “oni ne povas rimarki, ke vi estas surdaj aŭ mutaj. Vi ĉiuj estas egalaj kun normalaj personoj sanaj. Estas vi mem, kiuj trovis vian sceneion kaj montris vian valoron.”

Tai Lihua “interparolas” kun ĵurnalisto per mangestoj

Tai Lihua devenis de Hubei-provinco. Kiam ŝi estis 2-jara, pro serioza febro ŝi akceptis injektadon de streptomicino kaj de tiam ŝi perdis aŭd-kapablon. Kiam ŝi estis 15-jara, ŝi komencis akcepti trejnadon de danco. Tai Lihua estas animo de la danco “Avalokiteŝvaro kun mil brakoj”. Ŝi estas la unua en la vico el 21 dancistinoj, tio signifas, ke la spektatoroj vidis nur ŝin solan. Estas malfacilege por tiuj surdaj aŭ mutaj dancistinoj danci laŭ takto. “Ni ne timas lacon nek malfacilon, sed tion, ke ni ne povas vidi direktadon kaj erari en movoj.”

Ekde majo de 2002 la Shenzhen-a Arta Grupo de Kripluloj, en kiu ŝi dancas, eniris komercan merkaton. Ĝis nun ili jam prezentis 274 fojojn kaj vizitis 16 landojn. Multaj spektatoroj de fremdlandoj nomas ŝin “feino de pavo”. Ŝi vizitis multajn lokojn por prezentado, kaj “fotis” multajn belajn scenojn per siaj okuloj por riĉigi sian imagon. “Mi estas ĝoja kaj dankema malgraŭ la neperfekteco de la vivo.”

Mi nomiĝas Cong Fei el Speciala Ekonomia Regiono Shenzhen

Cong Fei estas tre bona tenorulo, la lasta disĉiplo de iu fama kantisto de Ĉinio. De 1997, kiam 8-jara Cong Fei fariĝis senpaga helpanto, ĝis 2005, kiam li enhospitaliĝis pro stomaka kancero, Cong Fei 20 fojojn eniris en malriĉajn montarojn de Guizhou- kaj Hunan-provincoj por senpaga filantropia prezentado por 300 fojoj. Li volontule servis 3600 horojn.

Cong Fei kaj geknaboj

Ĉiu-jare Cong Fei sendas al malriĉa knabino Wang Weishan 1500 juanojn (ĉ.150 eŭrojn) por ŝia lernopago kaj 600 juanojn por ŝia vivtenado. Wang Weishan estas malforta denaske, tamen ŝi bone lernas. Cong Fei monhelpas entute 178 lernantojn kia Wang Weishan. Ĉiu-monate li kelkfoje vizitas librejojn kaj poŝtoficejon por aĉeti kaj sendi librojn, anglalingvajn sonkasedojn kaj aliajn necesaĵojn por lernado. Cong Fei foruzis preskaŭ sian tutan enspezon por helpi aliajn kaj ŝuldis 170 mil juanojn por monhelpi lernantojn.

En aprilo de 2005, Cong Fei estis diagnozita je stomaka kancero en malfrua periodo. En junio li diris sian lastan deziron al la familianoj: post lia forpaso liaj korpoorganoj inkluzive korneoj estu uzataj de medicina studado.

“Cong Fei per sia amo emociis Shenzhen, kaj la tieaj loĝantoj ankaŭ per amo varmigos lin,” diris junulo, kiu donacis 10 mil juanojn al Cong Fei.

Bona tenorulo

Nun en Shenzhen troviĝas pli ol 200 filantropiaj institucioj kun 530 mil volontuloj en diversaj manieroj kaj 10 mil senpagaj helpantoj. En la urbo pli ol 2 milionoj da homfojoj partoprenis en senpaga helpado. “En malfacilo petu helpon de volontuloj, en libera tempo estu volontuloj” jen slogano de Shenzhen-anoj.

“Mi estas ponto por via transiro de rivero, arbo por via refreŝiĝo en varmo kaj domo por vi post laciga vojaĝo. Se vi estos ĝoja, se vi estos feliĉa, se vi realigos vian revon, mi ne estos laca. Se vi estos gaja, se vi estos kontenta, se vi ridetas al mi, mi estas kontenta”, tio estas teksto de “Feliĉon al vi”, kanto farita de Cong Fei.

Ĉiela vojo tiele farita

En konstruado de la fervojo en Kekexili, la plej granda senhoma zono de Ĉinio

Qinghai-Tibeta Fervojo, konstruita de 100 mil laborantoj en 6 jaroj, estas la plej alta kaj plej longa sur tundra zono de la mondo. Ĝi longas 1963 km, kaj en ĝia parto inter Xining kaj Golmud estis lanĉita en 1979. Konstruado de la parto inter Golmud kaj Lhasa 1118 km. Longa, investita je 33.09 miliardoj da juanoj, daŭris de 2001 ĝis oktobro de 2005. En julino de 2006 la tuta linio estos donita al prova funkciado. Pro tio, ke 960 km de la fervojo situas en loko de pli ol 4000 metroj super marnivelo, kaj ĝia plej alta punkto ĉe Tanggula- montpaŝejo altas 5072 metrojn, oni nomas la fervojon “ĉiela vojo”.

La konstruado de la fervojo finos la historion, ke la Tibeta Aŭtonoma Regiono okupanta okonon de la areo de Ĉinio ne havas fervojon. Dank'al la fervojo, pli kaj pli da tibetanoj sin liberigos de nomadismo, malmultekosta, grandpova kaj soninterrompa fervoja trafiko alportos al Tibeto mondernan civilizacion kaj disvolviĝon de ekonomio.

Loko trairata de la Qinghai-Tibeta Fervojo

Dum la 6-jara konstruado de la fervojo, frosto, manko de oksigeno, fortaj transviolaj radioj kaj malbonega klimato serioze minacis la sanon de la konstruistoj. En l950, kiam oni konstruis Qinghai-Tibetan Ŝoseon kaj Sichuan-Tibetan Ŝoseon, 3 mil konstruistoj perdis sian vivon pro altebenaĵa malsano. Sed hodiaŭ preskaŭ 100 mil konstruistoj de la fervojo plenumis siajn laborojn, kaj neniu perdis la vivon pro altebenaĵa malsano kaj dum la konstruado ne okazis epidemio. Kvankam la klimato ĉe la ferva linio estas malbonega: forta ventego, fulmotondro, sabloŝtormo, kaj hajlo altenis, tamen per la firmeco kaj scienco la konstruistoj plenumis sian laboron.

Dum la konstruado la konstruistoj domaĝis sovaĝajn bestojn. “Animo de altebenaĵo” estas alinomo de tibeta antilopo, kiu vivas ĉefe en senhoma Kekexili en nordokcidenta parto de Qinghai-Tibeta Altebenaĵo. Junio, julio kaj aŭgusto estas nask-sezono de tibeta antilopo, kaj tiam estas ankaŭ tre bona tempo por konstruado de la fervojo. Por ne ĝeni la normalan migradon de la antilopoj, la konstruistoj ĉesigis konstruadon malgraŭ granda financa perdo.

Tai Lihua, Cong Fei, konstruistoj de Qinghai-Tibeta Fervojo kaj aliaj elstaraj ĉinoj emociintaj Ĉinion en 2005, estas malgranda parto de la tuta loĝantaro de Ĉinio. Per siaj idealo kaj ago ili emociis la ĉinojn, disvastigante amon inter pli multe da homoj kaj eksplikante la forton de vero, bonkoreco kaj beleco.