Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Vivo de la ĉinoj en la venontaj 5 jaroj promesita de la registaro

 

En la 11-a Kvinjara Plano estas nombro da ciferoj rilataj al la vivo de la ĉinoj, kiuj formas serion da promesoj de la ĉina registaro kaj bildigas la vivon de la ĉinoj en la venontaj kvin jaroj.

Cent milionoj da kamparanoj akiros puran trinkakvon

Promeso de la registaro: En la venontaj kvin jaroj Ĉinio solvos la problemon de subnorma trinkakvo por cent milionoj da kamparanoj kaj tiun de serioza nesufiĉo de akvo en iuj regionoj.

En iuj regionoj, precipe en la kamparo, ekzistas problemo de nesekureco de trinkakvo. En iuj lokoj la akvo entenas troan fluoron, malutilajn materiojn kaj skistosomojn.

Opinio de komitatano: Kamparanoj en foraj regionoj, kie mankas akvo, ne plu suferos mankon de akvo, nek bezonos iri dekon da kilometroj por akiri akvon, kaj ne malpaciĝos pro akvo.

Vojaĝo de la ĉinoj estos faciligita

Promeso de la registaro: Konstrui 7000-kilometran pasaĝeran fervojon kaj la totala longeco de ŝoseoj atingos 2.3 milionojn da kilometroj, inkluzive de 65 mil kilometroj da aŭtovojoj.

Opinio de komitatano: Nun trafiko en foraj montaroj kaj vilaĝoj estas subevoluinta, kaj estas malfacila la vojaĝo de la lokanoj. Eĉ en iuj grandaj urboj estas malfacile akiri trafikan bileton dum feriado de la Printempa Festo. Konstrui pli da ŝoseoj kaj fervojoj estas grava tasko en la 11-a Kvinjara Plano.

Ankaŭ infanoj de malriĉaj familioj povos viziti lernejon

Promeso de la registaro: La averaĝa daŭro de edukado de civitanoj longiĝos de 8.5 jaroj al 9 jaroj. Estos nuligita la lernopago de la deviga edukado en la kamparo de la okcidentaj regionoj.

Opinio de komitatano: Tio estas ĝojiga informo por la infanoj kaj iliaj gepatroj en la kamparo. En la urboj, la dispono de edukaj riĉfontoj estos pli raciaj, kaj oni ne bezonos pagi tiel multe kiel antaŭe.

Labordono al 90 milionoj da homoj

Promeso de la registaro: Doni laboron al 45 milionoj da senlaboruloj en la urboj kaj transpostenigi 45 milionojn da kamparaj laboruloj.

Opinio de komitatano: Nun la labordono ĉefe dependas de entreprenoj privataj, mezgrandaj kaj malgrandaj. Oni kredas, ke kiam la tuta ekonomio de la ŝtato rapide kreskos kaj privataj entreprenoj estos pli kaj pli viglaj, realiĝos la celo de helpo al la supre menciitaj 90 milionoj da homoj.

Superrego de poluado kaj bonigo de la medio

Promeso de la registaro: La ellasa kvanto de ĉefaj poluaĵoj malkreskos je 10% kaj la forsta kovranteco atingos 20% de la tuta teritorio.

Opinio de komitatano: La ellasa kvanto de poluaĵoj estis limigita en la 11-a Kvinjara Plano de la registaro, nome submetita al la leĝo. La registaroj de ĉiuj niveloj respondecos pri solida praktikado de mediprotektado. Dank' al tio la popolo vidos pli bluan ĉielon, pli puran akvon kaj pli belan medion.

Akiri kuracon proksime

Promeso de la registaro: La kovranteco de nova koopera kuracasistemo en la kamparo altiĝos de 23.5% al 80%.

Opinio de komitatano: Antaŭe multaj kamparanoj ĉagreniĝis pro multekosta kuracado. Nun oni establis kooperan kuracadon en iuj regionoj de la kamparo. La kamparanoj ĝuas kuracan asekuron. Post kvin jaroj kamparanoj en negravaj malsanoj akiros kuracon tuj en la vilaĝo kaj tiuj en seriozaj malsanoj tuj en la gubernio.