Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Espero etendiĝas laŭ la fervojo
— Ĉe prova funkciado de la Qinghai-Tibeta Fervojo

de WEN ZHIHONG

Stacioj de la Qinghai-Tibeta Fervojo

La 1-an de julio, 2006, la Qinghai-Tibeta Fervojo komencis provan funkciadon. Ĝi kun la longeco de 1142 km estas la plej alte situanta kaj plej longa altebenaĵa fervojo en la mondo. Ĝi finis la senfervojan historion de la Tibeta Aŭtonoma Regiono.

En Tibeto vaste cirkulas operacio: 100 juanoj = 54 juanoj (ĉ. 8 juanoj = 1 usona dolaro). Tio signifas, ke en Tibeto oni devas pagi 100 juanojn por aĉeti aĵon kies prezo estas 54 juanoj ekster Tibeto pro alta transporta pago. Pro la malforta ekonomia bazo kaj kompare postrestinta trafikado, multaj materialoj por tibeta konstruado estas transportataj de malproksimaj lokoj per aviadiloj kaj aŭtoj, tial la prezo en Tibeto estas pli alta ol tiu ekster Tibeto.

Dank' al la Qinghai-Tibeta Fervojo, tiu ĉi operacio baldaŭ ŝanĝiĝos, kaj la botelkolo de transportado kiu forte katenis disvolviĝon de Tibeto estos rompita. Tiu altebenaĵa transporta vojo grandigos transportan kvanton en kaj el Tibeto kaj malaltigos la transportan koston per sia ekonomia, rapida kaj ĉiavetera transporta kapablo. Dank' al stabila materiala bazo, la komunikado de Tibeto kun aliaj lokoj pliintensiĝos, kaj la memdisvolva kapablo de urboj radikale altiĝos, kaj la vivo de la lokanoj estos pli oportuna.

Granda espero de tibetanoj al la Qinghai-Tibeta Fervojo

Tibetanoj prizorgas la Qinghai-Tibetan Fervojon

Antaŭ iu paŝtista tendo en Damxung-gubernio de Tibeto, 16-jara tibet-nacia knabino Zhuoma estis kolektanta bovan fekaĵon. Nun trajno proksime preterpasas ŝian hejmon. Ŝi diris, ke vintro longas 8 monatojn sur la altebenaĵo, kaj la lokanoj uzas bovan fekaĵon sed ne karbon kiel brulaĵon por prepari manĝaĵojn kaj hejti tendon, ĉar la transporta kosto de karbo estas tre alta pro longa distanco. "Kiam la fervojo funkcios, oni transportos trajne karbon al Tibeto." Zhuoma diris tion kun rigardo plena de espero.

57-jara Danzeng Awang estas bonzo de la Templo Zhaxicholing en Lhasa. Li neniam aŭdis antaŭe fajfadon de trajno. Li diris: "La fajfado vibrigis mian koron, kaj mi estas interesa pri trajno. Kvankam mi neniam vidis trajnon, sed la viva budho trajnveturis al Pekino kaj Ŝanhajo en la lasta jaro. La viva budho diris, ke kiam trajno atingos Lhasa, certe multaj turistoj vizitos nian malproksiman sed belan templon. Ni devas protekti la budhajn halojn kaj budhostatuojn por prosperigi nian templon."

Nima estas estro de iu agrikultura vilaĝo kun pli ol 100 familioj en antaŭurbo de Lhasa. Pro tre longa vintro sur altebenaĵo kaj blokado de neĝego en marto kaj aprilo, estas malfacile transporti sterkon. Kiam la printempa plugado komenciĝas, Nima faras ĉion eblan por aĉeti kemisterkon por vilaĝanoj. "Nun ne estas necese ĉagreni pro sterko, oni alportos kemisterkon per trajno kaj la prezo malaltiĝos multe."

La Qinghai-Tibeta Fervojo alportos komercan ŝancon

Pejzaĝo ĉe la Qinghai-Tibeta Fervojo

La ekfunkciado de la Qinghai-Tibeta Fervojo ne nur plibonigos la vivkondiĉojn de la lokanoj, sed ankaŭ estas utila por turni superecon de la riĉaj resursoj al supereco de ekonomio de Tibeto, nome alporti pli multajn ŝancojn por lokaj entreprenoj kaj komercistoj.

Pingcuo Langjie estas paŝtisto de Damxung-gubernio de Tibeto. Ĉiuvintre li iras al paŝtejoj por aĉeti ŝaffelojn kaj bovfelojn, poste li portas ilin per kamiono laŭ Qinghai-Tibeta Ŝoseo al Qinghai- kaj Gansu-provincoj ĉ. 2000 km fore de lia hejmo por vendi ilin. La Qinghai-Tibeta Ŝoseo kun averaĝa alteco de pli ol 4 mil metroj super marnivelo transiras Tanggula-montaron kaj Kunlun-montaron kaj la veturado estas plena de malfaciloj.

"Kamiono estas malgranda, kaj la veturado estas nesekura. Foj-foje neĝoŝtormo obstrukcas la Qinghai-Tibetan Ŝoseon, kaj tiam ni suferas de malsato. Por transporti varojn de Lhasa al Xining, ĉefurbo de Qinghai-provinco, oni bezonas semajnon. Dekalkulinte la transportan pagon de pli ol 2000 juanoj, mi profitas nur 1 juanon de vendado de 1 ŝaffelo," diris Pingcuo Langjie, "mi aŭdis, ke trajno povas veturi pli ol 100 km po horo, kaj oni bezonas nur 1 tagon por veturi de Lhasa al Xining, kaj la transporta kosto estas malmultekosta. Do mi povas aĉeti pli multajn ŝaffelojn kaj ankaŭ povas fondi butikon de peltaĵoj en Yangbajain."

Qiangba Zunzhu estas komercisto de tibeta papero kaj tradicia tibeta vesto en Lhasa. Foje antaŭ 30 jaroj li trajnveturis de Chengdu, ĉefurbo de Sichuan-provinco al Ŝanhajo. "Tiam mi opiniis, ke trajno ne aperos en Tibeto en la venontaj 100 jaroj. Eĉ kiam la konstruado de la fervojo estis komencita antaŭ 5 jaroj, mi ne povis imagi, ke la trajno tiel baldaŭ atingis nin. Estas tre multaj altaj montoj en Tibeto kaj estas tre malfacile por aŭtoj 'grimpadi' en Tibeton do ne por paroli pri trajno."

Qiangba Zunzhu estis en intensa preparado por la unua esplora centro de tradicia metio de Tibeto kaj nova fabriko de tibeta papero. Li intencas fondi butikon en landinternaj urboj Pekino, Ŝanhajo kaj Shenzhen. "Alta transporta kosto estas la plej granda problemo de la kompanio por disvolviĝi, kaj la fervojo ĝojigas min. Nun mi planas vendi pli multajn tradiciajn tibetajn metiaĵojn al la landinterno kaj eksterlando."

Ekzistas kaj movforto kaj premforto

Pejzaĝo ĉe la Qinghai-Tibeta Fervojo

La Qinghai-Tibeta Fervojo ne estas ordinara fervojo, do oni ne povas ignori ĝian longtempan influon al altebenaĵa ekologia stato kaj socia medio. Deji Yangzong, 30-jara kamparanino de Damxung-gubernio de Lhasa, taglaboris en konstruejo de la fervojo en morta sezono de kamplaboro, kaj povis gajni 20-25 juanojn ĉiutage. Ŝia edzo aĉetis kamionon per kredito kaj intencis transporti varojn por komercistoj depende de la fervojo. La fervojo alportis al tiu ĉi ordinara kamparana familio esperon de riĉiĝo. Sed, Deji Yangzong maltrankviliĝis, ĉar ŝi aŭdis ke pro la trajno venas ŝtelistoj kiuj damaĝos la sekurecon de la regiono ĉe la fervojo. Krome, la trajno alportos poluon al la vilaĝoj ĉe la fervojo.

La Qinghai-Tibeta Fervojo altigos la modernecon de Tibeto, kaj ebligos al la popolo ĝui modernan civilizacion. Sed multaj tibetanoj same kiel Deji Yangzong havas maltrankvilon: Ĉu la disvolviĝo detruos la malfortan altebenaĵan ekologion? Ĉu laborantoj el aliaj lokoj malfaciligos lokanojn akiri laboron? Kvankam oni alprenis rimedojn por protekti medion en projektado kaj konstruado de la fervojo, ekzemple, oni malmultigis la nombron de stacioj por redukti ellasadon de malpuraĵoj kaj uzas senpoluajn fuelojn, tamen la fervojo alportos pli kaj pli multajn vizitantojn kaj materialojn. Tio alportos multajn fuelojn al Tibeto, sed ankaŭ alportos poluan problemon pro ekspluato de minaj resursoj. Respondeculo de la Ŝtata Mediprotekta Administracio de Ĉinio diris: "La konstruado de la Qinghai-Tibeta Fervojo kulturis ideojn de mediprotektado kaj daŭrigebla disvolviĝo, oni devas meti mediprotektadon sur la unuan lokon en la estonteco."

Stacio de Lhasa

La fajfado de trajno en la valo de Lhasa-Rivero similas al la voĉo de tibetanoj kiuj postulas komunikadi kun aliaj kaj plibonigi vivon, ju pli frue ĝi sonos, des pli frue la moderna civilizacio proksimiĝas al la neĝa altebenaĵo. Lhagpa Phuntshogs, komitatano de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, diris, ke oni ne devas esperi ke Tibeto ĉiam estos primitiva regiono vizitata pro sia origina ekologia stato, la tibetanoj rajtas ĝui modernan civilizacion kaj, per senĉesa studado, ili povas uzi modernan sciencon kaj teknologion por solvi la problemojn de kulturaprotektado kaj resursa utiligado. Kiam trakoj estas firme sternitaj sur altebenaĵa tundro, kiam la maljuna tibeta avino ĝoje ridetas ĉe la Qinghai-Tibeta Fervojo, multaj personoj eniros Tibeton per trajno, kaj la trajno disportos la altebenaĵan kulturon al pli malproksimaj lokoj.

Rimarkigoj pri la Qinghai-Tibeta Fervojo kaj atentigoj por vojaĝo en Tibeto

Mollita vagono

1. La luksa pasaĝera trajno de Golmud al Lhasa haltas ĉe 19 stacioj, kaj haltas kompare longe ĉe 5 plej famaj pitoreskejoj de la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo — Qinghai-lago, Kunlun-montaro, fonto de Yangzi-rivero, Qiangtang-herbejo kaj Naqu-Lhasa. Turistoj povas descendi la vagonon por rigardi lokajn pejzaĝojn. Veturado de Pekino al Lhasa bezonas 47 horojn kaj 28 minutojn, kaj la prezo de sidloko estas 389 juanoj (ĉ. 40 eŭroj).

2. En la tuta projekto de la trajno de la Qinghai-Tibeta Fervojo enkorpiĝis moderneco kaj komforteco, kaj solviĝis la teknologiaj problemoj por adaptiĝo al la natura medio de altebenaĵo kaj klimato. Unue, en la vagonoj estas ekipitaj per oksigendifuza aparato kaj ankaŭ oksigeninhaliloj por individuoj. Due, en severe fermitaj vagonoj estas instalaĵoj por kolekti eluzitajn aĵojn, akvon kaj rubojn. Trie, oni konsideris la specialajn postulojn de la medio de la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo al aplikataj elektraj aparatoj kaj nemetalaj materialoj.

3. Por vojaĝo en Tibeto, oni devas havi sunokulvitrojn, ŝminkaĵon kontraŭ ultraviolaj radioj kaj medikamentojn kontraŭ alpisma reakcio. La altitudo de Lhasa estas 3650 metroj super la marnivelo. En Lhasa estas facila trafiko kaj multaj hoteloj de diversaj normoj.