En Ĉinio, studentoj diplomiĝas julie. Tiam en altlernejoj
aǔdiĝas ĉie tirado de kofroj, kaj surkajoj de stacidomoj diplomitoj
adiaǔas unuj aliajn kun larmoj, ĉirkaǔbrakumante kaj kriante...
Pekino, Ŝanhajo kaj Xi'an estas tri urboj kun plej multaj
altlernejoj en Ĉinio. Pro politika pozicio kaj kultura influo, Pekino,
kiel ĉefurbo de Ĉinio, estas la plej altira por gejunuloj. Ĉi tie
ofte okazas sportokunvenoj, internaciaj kunvenoj kaj artaj prezentadoj
el diversaj landoj, laboras sennombraj eminentaj sciencistoj kaj
teknikistoj kaj diversfakaj talentuloj. Tio faras Pekinon moderna
kaj internacia. Cetere, tie koncentriĝas multaj famaj universitatoj
kiel la Pekina Universitato, Tsinghua-Universitato, la Pekina Aeronaǔtika
kaj Astronaǔtika Universitato, la Ĉina Universitato de Geosciencoj,
la Ĉina Agrikultura Universitato, la Pekina Filma Instituto, la
Ĉina Centra Belarta Instituto ktp. Viziti tiujn lernejojn estas
revo de multaj ĉinaj gejunuloj, tial ĉiujare kiam ili sin anoncas
al ekzamenoj por eniri en altlernejojn, Pekino estas ilia unua elekto.
Fininte la studadon en tiuj altlernejoj, plejparto
de la diplomitoj deziras resti en Pekino por vivi kaj labori. Krome,
ĉiujare multaj diplomitoj de altlernejoj de aliaj lokoj venas al
Pekino por laboro. Pekino estas ankaǔ ideala loko por ĉinaj studentoj,
kiuj revenis al la patrolando, post studado en eksterlando, kaj
ankaǔ por fremdlandaj studentoj, kiuj volas resti en Ĉinion por
labori.
Kie kuŝas la altira forto de Pekino? Por trovi la respondon,
mi analizis spertojn de mi kaj miaj amikoj, kiuj ĉiuj eklaboris
en Pekino pasintjare, mi ankaǔ intervjuis diplomitojn, kiuj eklaboris
en Pekino ĉi-jare, kaj aliajn, kiuj laboras en la urbo jam de kelkaj
jaroj.
Densa
kultura etoso de la urbo
"Mi ŝatas enhavo-riĉan lokon. Pekino estis antikva
ĉefurbo de 6 dinastioj, kun densa atmosfero kultura. Por mi ĝi estas
ankaǔ fierinda loko," diris, Liu Hongshi, 30-jara fraǔlino.
Liu venis el nordorienta Ĉinio. Post diplomiĝo el altlernejo ŝi
venis al Pekino kaj per duon-laboro finis sian magistriĝan lernadon
en la Pekina Universitato post tri jaroj. Nun ŝi estas inĝeniero
de iu fama fremdlanda entrepreno en Pekino. Ŝi vivas en Pekino jam
4 jarojn. Post laboro ŝi vojaĝis aliloke, sportadis, kaj vizitis
ĉiovendejojn. Nun ŝi deziras gajni pli da mono por povi viziti Grekion
en ferioj. "Mi ne estas karierema nek monoavida, mi nur prenas
Pekinon kiel lokon por vivi kaj labori."
Kiel antikva ĉefurbo, Pekino kunfandas modernecon kaj
antikvecon. Tie arbare staras sennombraj ĉielskrapantoj, tamen oni
ankaǔ povas trovi malgrandajn stratetojn kun historiaj restaĵoj.
La Imperiestra Palaco, imperiestraj ĝardenoj kaj la Granda Muro
atestas la ĉinan historion, la kvadrataj kortoj kaj afableco de
pekinanoj sentigas al alilokanoj intimecon; vagantaj kantistoj ĉe
haltejoj de metroo kaj fremdlandanoj ĉie videblaj prezentas bildon
de senĝena kaj libera urbo; densa kultura kaj sporta etoso donas
al antikva urbo novan vivecon. Same kiel Liu Hongshi, multaj alilokanoj
estas allogitaj de la historio kaj kulturo de Pekino. Liu Min, magistriĝinta
ĉi-jare, estas unu el ili. Ŝi sukcesis en ekzamenoj por ŝtata oficisto
kaj akiris ŝatatan laboron. "Pekino per sia kultura atmosfero
allogas min. Ĝi kun grandanima toleremo akceptas diversajn vivmanierojn.
Mi studis 7 jarojn en la urbo, kaj neniam pensis pri iro al aliaj
urboj. Ĉiufoje, kiam mi forlasis Pekinon portempe, mi tuj eksopiris
al ĝi. Mi sentas, ke Pekino estas mia hejmlando kaj spirite apogebla
loko."
Paradizo
de entreprenado
Pekino estas bona elekto por komenci sian karieron.
Ĉi tie troviĝas la Ĉina Akademio de Sciencoj, Tsinghua-Universitato
kaj aliaj altsciencaj kaj teknologiaj organizoj. La tiea scienc-esplora
nivelo iasence reprezentas tiun de Ĉinio. Tie la ŝtataj politikoj
estas ellaboritaj, kaj multaj normoj kaj reguloj de diversaj kampoj
elbakitaj kaj publikigitaj. Pli ol 100 el 500 plej potencaj entreprenoj
de la mondo havas sian oficejon en Pekino.
Chen Aoshuang bakalaǔriĝis el la Komunika Universitato
de Ĉinio ĉi-jare. Jam en aprilo li ekserĉis laboron en Pekino. En
unu semajno li retesendis 700 labor-petajn leterojn, sed ricevis
neniun respondon. Dum labor-serĉado, li foje refoje mallevis la
dezirantan salajron, kiam li estis en universitato, li deziris havi
laboron salajratan per 10 mil juanoj (ĉirkaǔ 1000 eǔroj) monate,
poste li reduktis la sumon al 4 mil juanoj (ĉirkaǔ 400 eǔroj), kaj
fine li postulis nur salajron sufiĉan por vivtenado. Sed kelkajn
monatojn poste li ankoraǔ ne trovis taǔgan laboron. Nun li kaj liaj
amikoj establis filman kaj televidan kulturan kompanion, kaj nun
ĝi bone funkcias.
Nun la ĉina registaro donas favoran politikon al altlernejaj
diplomitoj en ilia entreprenado, ke en la unuaj tri jaroj ilia entrepreno
aǔ kompanio ne bezonas pagi imposton, kaj krome la ŝtato liveras
al ili malgrandan krediton. Chen Aoshuang kaj multaj aliaj diplomitoj
spertis premforton en laborserĉado, sed ankaǔ estis inspiritaj de
sukcesintoj. En Pekino estas plej freŝaj informoj, avangardaj teknologioj
kaj altnivelaj talentuloj. Se oni diligentas kaj havas ideon pri
sia entreprenado, sukceso estas proksima.
Li Wenguang estas unu el la sukcesintoj. En la unuaj
jaroj post sia diplomiĝo, li laboris kiel teknikisto en la Ĉina
Aeronaǔtika Ministerio. Poste li eksiĝis kaj sin okupis pri komerco.
Li kune kun sia amiko aĉetis monopolon pri ter-bonigo. De tiam en
Ĉinio alkala tero fariĝas ilia merkato, kaj la vasta sterila tero
en nordokcidenta Ĉinio estas ĉefa celo de ilia klopodo. Hodiaǔ,
lia 3-jara kompanio jam fariĝis unu el la plej bonaj entreprenoj
tiukampe kaj li — fakulo de ter-bonigo. Liaj konsumantoj estas tra
la tuta lando, sed lia kompanio ĉiam restas en Pekino. "Pekino
estas loko, kie mi komencis mian entreprenadon, renovigas teknikon
kaj interŝanĝas informojn kun fakuloj. Kie ajn mi malfermas la merkaton,
mi revenos Pekinon."
Amo
aǔ nur korinklino
|
Tian'anmen-Placo
en festa nokto |
Post diplomiĝo el leĝa fakultato pasintjare, Xiaojing
ne trovas taǔgan laboron eĉ nun, sed ŝi decideme restas en Pekino.
Ĉi-jare ŝi refoje partoprenis ekzamenojn por ŝtata oficisto kaj
licenco de advokato, sed ŝi denove malsukcesis. Nun ŝi estas korektistino
en iu leĝa eldonejo. Ŝi persiste restas en Pekino pro tio, ke ŝi
deziras kunvivi kun sia amanto, kiu estas je unu jaro pli juna ol
ŝi. Ili ne havas monon por aĉeti domon, sed ili amas unu la alian
kaj vivas ĝoje. Ĉiujare multaj altlernejaj diplomitoj pro amo elektas
Pekinon, kaj ankaǔ pro amo iuj el ili iras al aliaj lokoj. Amo estas
grava faktoro dum elektado de viva kaj labora loko.
Kaj aliaj, same kiel la supre menciita Liu Hongshi
kaj mi, elektas Pekinon nur pro korinklino. Ĝisnun mi vivis en 4
urboj, kaj pri ili ĉiuj mi havis bonan memoron. Pekino estas la
lasta urbo, kie mi nun vivas kaj laboras. Mi jam kutimiĝis al la
tiea vivmaniero. Ne plu volante vagantan vivon, mi elektis Pekinon
lastjare post diplomiĝo kaj komencis mian trankvilan vivon.
Kvankam en Pekino foje kaj foje furiozas sabl-ŝtormo
kaj malfacilas trafiko, tamen ĝi allogas multajn homojn el diversaj
lokoj, ili venas tien, restas tie kaj esperas vivi tie dum la tuta
vivo. La ĉarmon de Pekino oni povas percepti nur kiam oni enprofundiĝas
en ĝia vivo...
|