42
minutojn kaj 53 sekundojn post la 3-a horo en la 28-a de julio,
1976, okazis tertremo de 7.8 gradoj laŭ la skalo de Richter en Tangshan,
malnova urbo honorata kiel "lulilo de moderna industrio de
Ĉinio". En palpebruma daŭro la urbo fariĝis ruino.
Iuj timis, ke Tangshan malaperos en la terglobo pro
la tertremo. Sed la fakto estas, ke post tridek jaroj Tangshan ne
malaperis, sed renaskiĝis el la ruino kaj fariĝis nova urbo plena
de vigleco kaj vivipovo de disvolviĝo.
Renaskiĝo
de Tangshan
Tangshan, ĉ. 160 km. fore de Pekino, estas nomata "ĉefurbo
de karbo", kaj havis la unuan modernan karboŝakton de Ĉinio.
En la plej prospera periodo de loka karba industrio, karboministoj
konsistigis preskaǔ duonon de la loĝantaro. Oni diris, ke Tangshan
naskiĝis kaj disvolviĝas pro karbo.
Sed,
la grandega tertremo antaŭ 30 jaroj komplete detruis la malnovan
industrian urbon kun centjara historio. Laŭ oficiala statistiko,
97 procentoj de la domoj de fabrikoj kaj minejoj kaj 56 procentoj
de la instalaĵoj estis detruitaj, kaj la ekonomio komplete paraliziĝis.
Kiam oni rememoris la tertremon okazintan antaŭ 30 jaroj,
la plej profunda memoro ne estis tiu pri la teruraj scenoj post
la tertremo, sed tiu pri la spirito "Unuiĝu, interhelpu kaj
turnu malĝojon en forton" de Tangshan-anoj. Ĝuste tiu spirito
rapide restarigis Tangshan el la ruino.
En la 7-a tago post la tertremo, oni muntis la unuan
grupon da bicikloj; en la 20-a tago, oni faris la unuan lokomotivon;
en la 28-a tago, oni elfandis la unuan fornon da ŝtalo; post duonjaro,
666 el 692 entreprenoj rekomencis produktadon...
Tangshan
nun estas moderna kaj nova urbo kun ĉ. 3 milionoj da loĝantoj. Se
oni ne vizitis la rezervitajn ruinojn, oni ne povas identigi tiun
urbon kun la tertremo okazinta antaŭ 30 jaroj.
En la lastaj pli ol 20 jaroj post la tertremo, la ekonomio
de Tangshan ankoraǔ dependis de karbo sub la tero. Sed la gvidantoj
de Tangshan jam konsciis la problemon de la maniero de disvolvo.
Hu Shining, respondeculo de la Komisiono por Disvolvo kaj Reformado
de Tangshan, diris: "La maniero dependa de sola industrio,
kiu terure konsumas fuelojn kaj serioze poluas la medion, ne havas
estontecon."
Tangshan situas sur nordokcidenta bordo de Bohai-maro
kaj estas unu el la unuaj ĉemaraj urboj malfermitaj al ekstera mondo.
Tangshan havas marbordan linion de pli ol 190 km. Laǔ tio, la gvidantoj
de Tangshan elmetis disvolvan ideon "Kontakti la mondon pere
de la maro" por ŝanĝi la manieron de disvolvo.
En
la jaro 2003, ĉe la suda bordo de Tangshan, oni komencis konstrui
Caofeidian-an industrian bazon, kiu havas naturan profundan havenon.
Tio signifas, ke la ŝanĝo de maniero de ekonomia disvolvo de Tangshan
havis la unuan paŝon. Ĝis la fino de 2005, du kajoj por ercoŝipo
de 250 mil toneloj jam interligiĝis kun internacia navigado. La
registaro de Tangshan havas celon por prosperigo de la Caofeidian-a
industria bazo: konstrui havenon similan al tiu de Roterdamo.
La Caofeidian-a industria bazo jam enlistiĝis en la
gravan disvolvan planon de la venontaj 5 jaroj de Ĉinio. Pri la
disvolva perspektivo de Tangshan, la registaro kaj la popolo de
Tangshan havas belan esperon. "Konsoli mortintojn en tertremo
per ekonomia disvolviĝo" estas devizo de Tangshan por memori
la 30-an datrevenon de tertremo.
Konstrui
novan sekurecan Tangshan
Tertremo
de Tangshan alportis profundan influon al Ĉinio. Nelonge post la
tertremo, la Sismologia Buroo de Ĉinio ellaboris kaj publikigis
Regionan Mapon pri Moviĝa Parametro de Sisma Tero de Ĉinio laǔ geologia
strukturo, tera kondiĉo kaj historia statistiko de diversaj lokoj,
kiu unuafoje difinis la kontraǔ-sismajn normon kaj postulojn en
diversaj lokoj, kaj tio altigis kontraǔ-sisman kapablon de la tuta
lando. En tiu mapo, la kontraǔ-sisma normo de diversaj lokoj de
Ĉinio estas difinita inter 6 kaj 9 gradoj laǔ tertrema intenseco.
Inter ili, lokoj kiuj devas atingi 9 gradojn laǔ tertrema intenseco
(malpli ol 7 gradoj laŭ la skalo de Richter) estas malmultaj, plejparto
da lokoj postulas atingi 8 gradojn laǔ tertrema intenseco. Ekzemple,
antaǔ la tertremo, projekto de domoj en Tangshan nur atingis 6 gradojn
laǔ tertrema intenseco (malpli ol 5 gradoj laŭ la skalo de Richter).
Post la tertremo, la normo altiĝis al 8 gradoj kaj tiu estas sama
kiel tiu de Pekino. Samtempe, serio da leĝoj koncernantaj kontraǔ-sismajn
rimedojn estis ellaboritaj.
Profesoro Su Youpo, estro de la Esplora Centro de Sismologia
Programo de Hebei-provinco, estas Tangshan-ano. Li spertis la tertremon,
kiam li estis 20-jara. Su eskapis el la tertremo, sed lia pliaĝa
fratino kaj ŝiaj familianoj ĉiuj mortis en la katastrofo. Su opinias,
ke konstruaĵoj estas ĉefaj indikiloj de tertremo, tial li elektis
inĝenierion de konstruado kiel sian studfakon en universitato kaj
studis kontraǔ-sisman inĝenierion. Kiam li diplomiĝis kiel doktoro,
li povus labori en aliaj grandaj urboj ekster Hebei-provinco, sed
li elektis labori en Tangshan. Su diris: "Mia hejmo estas en
Tangshan kaj mia esploro bezonas Tangshan."
Dum
rekonstruado de Tangshan, koncernaj departementoj de Tangshan-a
registaro plej multe konsideris kiel altigi la kontraǔ-sisman kapablon.
Post la tertremo, la Urboplanisma Buroo de Tangshan faris taksadon
pri geologia sekureco de la urbo kaj dividis la urbon en partojn
de kvar kategorioj: taǔga, fundamente taǔga, fundamente netaǔga
kaj netaǔga por konstruado. Por altigi kontraǔ-sisman kapablon,
Tangshan laǔeble pli multe konstruis domojn kun 5-6 etaĝoj anstataǔ
altegajn domojn. Oni jam ĉesis konstrui domon el briko kaj tegolo,
sed el betona armaturo. En lokoj plenaj de homoj oni multe aldonis
verdejojn aǔ placojn, ke ili estu provizoraj rifuĝejoj, kiam eventuale
okazos tertremo.
Oni povas diri, ke kompare kun aliaj lokoj kun sama
geologia kondiĉo, Tangshan nun estas la plej sekura urbo en Ĉinio.
|