 Delonge
malfacila monprunto estas grava problemo, kiu baras la disvolviĝon
de la ĉinaj kamparanoj. Ĉar la ekonomia forto de la kamparanoj estas
malforta kaj mankas al ili kredita garantio, tial oficialaj financaj
institucioj ne volas pruntedoni monon al la kamparanoj. Por multaj
ĉinaj kamparanoj, aĉeti semojn kaj kemisterkon per kelkcent juanojn
estas granda elspezo. Male komercistoj de domoj en multaj urboj
facile povas pruntepreni miliardon da juanoj.
Por solvi la problemojn en la kamparo,
ke malmultaj estas bankoj, nesufiĉa la financa provizo, nekompleta
konkurenco, en la fino de 2006 la Ĉina Banka Superrega Komisiono
ekpraktikis gravajn politikojn pri specoj de financaj institucioj
kaj limigo de kapitalo por malstreĉi la enmerkatiĝon de la kamparaj
financaj institucioj. Ekzemple permesi establiĝon de vilaĝ- kaj
guberni-nivelaj bankoj, plansetlejaj kooperaj financaj institucioj
kaj kreditigaj filioj de granda banko, larĝigi amplekson de enmerkatiĝo
de kapitalo, kuraĝigi investon de diversaj kapitaloj por establo
de vilaĝ- kaj guberni-nivelaj bankoj en la kamparo, malaltigi la
normon de registra kapitalo. La minimuma kapitalo por establo de
koopera institucio estas nur 100 mil juanoj.
La novaj politikoj signifas, ke rompiĝis
la strukturo kun urbo kiel centro de tradicia ĉina banko, ŝanĝiĝos
la fenomeno atenti industrion kaj neglekti agrikulturon, kaj la
kampara financa merkato malfermiĝos al en- kaj eksterlandaj financaj
institucioj. Kuraĝigi bankon eniri en la kamparon implicas, ke malgranda
kredito bonstatigos la kamparanojn kaj bona stato de la kamparanoj
antaŭenpuŝos la perfektiĝon de la kampara financo. Tial la novaj
politikoj havas profundan kaj longan influon por estonteco.
 La
reformado de la financa sistemo de la kamparo ekrapidiĝis en la
jaro 2001. Ĝis la fino de novembro 2006, la kredito de kamparaj
financaj kooperaj institucioj, agrikulturaj bankoj kaj agrikulturaj
disvolvaj bankoj atingis 4.5 bilionojn da juanoj, okupante 20% de
la kredita sumo de bankoj kaj financaj institucioj. 70.72 milionoj
da kamparaj familioj akiris krediton de malgranda sumo.
 Kvankam
evidenta estas la rezulto de kampara financa reformado, tamen la
estonta tasko ankoraŭ estos peza. Ĝi signifas, ke la kampara financa
merkato havas potencan latentan forton. Laŭ statistiko, ĝis 2020,
la konstruado de nova kamparo bezonos 15 bilionojn da juanoj, kaj
300 milionoj da kamparanoj estos helpataj.
Malfermo kaj facila eniro ludas gravan
rolon por la kampara financa merkato, kiu longe restis en malfacila
situacio. Izolita kampara financa merkato ne povas formi necesan
konkurencon, kaj sen konkurenco financaj postuloj diversaj de la
kamparanoj kaj iliaj entreprenoj ne povas esti kontentigataj.
 La
ĉina kamparo estas tre eksterordinara komunumo memfermita kaj nepotisma.
Influate de tiaj kondutoj kaj koncepto, kamparanoj volontas porti
devojn kaj kontribui por sia familio, kaj malfacile kredas fremdulojn.
Laŭ la rezulto de la kampara financa reformado en la pasintaj pli
ol dek jaroj, iuj rimedoj aplikitaj sen konsidero pri interesoj
kaj postuloj de la kamparanoj nek direktitaj surbaze de merkato
fine malsukcesis. Konscio pri tiu ĉi fenomeno estas tre grava por
tiuj, kiuj intencas entrepreni pri la kampara financa merkato.
Laŭ reala cirkonstanco de la ĉina kamparo,
starigi financajn kooperajn instituciojn, instituciojn de malgranda
kredito kaj asekurajn kompaniojn de malgranda kredito estas ĉefa
elirejo por disvolvo de la kampara financo.
Por tiu celo ne sufiĉas la malstreĉo de
enmerkatiĝo. Praktikante novajn politikojn, la registaro devas atenti
disvolvan spacon de financaj entreprenoj en la kampara merkato,
kaj pretigi respondajn rimedojn por protekti ilin, ekzemple liveri
registaran garantion al la kamparanoj kaj permesi al la kamparanoj
fari garantion unu por alia, por ke la kamparaj bankoj travivu la
malfacilan komencon.
|