Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Ŝanĝiĝo de Hongkong fierigas elmigrintajn ĉinojn kaj fremdlandajn civitanojn ĉindevenajn
-- Intervjuo al Yu Jiaxiang, estro de la Ĉina Ĉambro de Komercado kaj Industrio en Zimbabvo

de LI NEVER

"En la pasintaj 10 jaroj post kiam Hongkong revenis al la patrolando, ĝi multe ŝanĝiĝis. Nun Hongkong estas pli vivplena kaj ĉarma, kaj pri tio fieras ni, elmigrintaj ĉinoj kaj fremdlandaj civitanoj ĉindevenaj," diris Yu Jiaxiang, estro de la Ĉina Ĉambro de Komercado kaj Industrio en Zimbabvo, intervjuate de ĵurnalisto de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo.

Kvankam Yu Jiaxiang kaj lia edzino ne persone ĉeestis la ceremonion de la reveno de Hongkong al la patrolando en 1997, tamen ili preskaŭ ĉiujare iris al Hongkong por komerci aŭ viziti parencojn. Li diris kun profunda emocio, ke Hongkong multe ŝanĝiĝis kompare kun tiu antaŭ sia reveno al la patrolando. Nun Hongkong fariĝis pli bela, kaj ŝanĝiĝis plej multe la sinteno de laborantoj de la Hongkong-aj doganejo, enmigrada buroo kaj aliaj registaraj departementoj. Li diris: "Ili fariĝis pli amikaj, kaj la administrado pli homeca."

Yu diris: "Laŭ mia opinio, la ununura neŝanĝa afero estas la Hongkong-a sistemo. En la pasintaj 10 jaroj, la centra registaro firme kaj senŝanceliĝe praktikas la politikojn 'unu lando kun du sistemoj', 'Hongkong-anoj administras Hongkong' kaj alta aŭtonomeco". Li diris, ke la ĉina registaro ne nur observis sian promeson, sed ankaŭ subtenis Hongkong dum la azia financa krizo, dank' al tio pli prosperas kaj pli belas la "Orienta Brila Perlo".