Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Pro "Unu lando kun du sistemoj" Hongkong tenas sian specialan ĉarmon
-- Intervjuo al Jean-Pierre Thebault, ĝenerala konsulo de Francio al Hongkong

de WANG JINGZHONG

Kiam mi eniris la oficejon de Jean-Pierre Thebault, ĝenerala konsulo de Francio al Hongkong, li diris al mi: "Mia filino naskiĝis kelkajn tagojn antaŭe. Ŝajne, ŝi venis por celebri la 10-an datrevenon de la reveno de Hongkong al la patrolando."

Rigardante tra fenestro la Viktorian Havenon kaj montrante ŝipojn navigantajn tie, Jean-Pierre Thebault diris, ke depost sia enoficiĝo al Hongkong en 2005, li propraokule vidis la ekonomian daŭran kreskon de la regiono. Kiel internacia metropolo, Hongkong ankoraŭ tenas sian propran ĉarmon, tio pruvis ke oni efektive praktikis la principon "Unu lando kun du sistemoj". "Miaj du infanoj naskiĝis en Hongkong, mi sentas grandan honoron, ke mi povas kulturi ilin en tia internacia urbo."

Jean-Pierre Thebault diris, ke "Unu lando kun du sistemoj" estas "elstara ideo" kaj la plej bona projekto por solvi la Hongkong-an problemon, probable ĝi estos esplorata kiel "saĝa diplomatia kaj politika ekzemplo". Li montris, ke la sukcesa plenumo de la principo "Unu lando kun du sistemoj" favoras ne nur al la ĉeftero de Ĉinio kaj Hongkong, sed ankaŭ al la tuta mondo.

Post la reveno de Hongkong al la ĉeftero de Ĉinio, ĝi spertis azian financan krizon, sarson ktp, sed ĉiu-foje Hongkong sukcese elturnis sin el la malfavora situacio. Jean-Pierre Thebault diris, ke nun la Hongkong-anoj plejparte estas optimismaj pri la estonteco de Hongkong. "La sukceso de Hongkong dependas ĉefe de rapida progreso kaj maturiĝo de la Hongkong-a socio, la praktika spirito kaj ŝanĝ-trakta kapablo de Hongkong-anoj kaj la intima kontaktiĝo de Hongkong kun la ĉeftero de Ĉinio."

En 1997, kiam Hongkong revenis al Ĉinio, Jean-Pierre Thebault laboris kiel delegito el Francio en la Konsilio de Sekureco de UN. Li diris, ke tiam iuj homoj de la internacia socio dubis, ke Hongkong povas glate reveni al Ĉinio, ĉar "Unu lando kun du sistemoj" estas senprecedenca, kaj krome multaj landoj havas komercan intereson en Hongkong.

"Laŭ mia informo, tiam neniu franca kompanio sin eltiris el Hongkong," diris Jean-Pierre Thebault. "Depost la reveno de Hongkong al Ĉinio, la nombro de francaj kompanioj en Hongkong duobliĝis, kaj nun ĝi krekis al 600. Samtempe, duobliĝis en la pasintaj 10 jaroj ankaŭ la nombro de laborantoj aŭ migrantoj el Francio en Hongkong. Nun 8000 francoj vivas en Hongkong, kaj la regiono jam fariĝis la plej granda loko multe loĝata de francoj en Azio.

Tiuj ciferoj montras, ke la francaj registaro kaj popolo havas sufiĉan memfidon al la disvolva perspektivo de Hongkong."