Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Ĉinoj en Nov-Jorko celebras la 10-jariĝon de la reveno de Hongkong al la patrolando

 

De la 30-a de junio societoj de elmigrintaj ĉinoj en Nov-Jorko okazigas ekspozicion de bildoj kaj aliajn aranĝojn por celebri la 10-jariĝon de la reveno de Hongkong al la patrolando cele montri atingojn akiritajn de Hongkong en diversaj kampoj post la reveno al la patrolando, kaj atesti sukcesan efektivigon de "unu lando kun du sistemoj".

La ekspozicio konsistas el du partoj: celebrado de la reveno de Hongkong al la patrolando okazinta en Nov-Jorko, 1997, kaj inaŭguro de statuo de Lin Zexu; la 10-jara brila vojo de Hongkong kun dek temoj pri "prizorgoj de la centra registaro", "unu lando kun du sistemoj", "regado de Hongkong fare de Hongkong-anoj", "prospera ekonomio" kaj aliaj.

La organizanto okazigis ankaŭ grandiozan paradon de ornamitaj veturiloj. Krome la Ĝenerala Komerca Ĉambro de Hongkong en Nov-Jorko okazigis artan vesperon por celebri la 10-jariĝon de la reveno de Hongkong al la patrolando.