Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Opinioj de internaciaj komunumoj pri la 10-jariĝo de la reveno de Hongkong al la patrolando (I)

 

1997-2007 estis la dek jaroj, en kiuj Hongkong spertis diversajn malfacilojn; en kiuj Hongkong sukcese praktikis la principojn "unu lando kun du sistemoj" kaj "regado de Hongkong fare de Hongkong-anoj". Lastatempe la politikaj kampoj tutmonde, elmigrintaj ĉinoj, akademia rondo kaj gazetaro publikigis paroladojn kaj artikolojn pri fruktoj akiritaj de Hongkong en ekonomio, socio kaj popola vivo, kaj alte taksis la sukcesan praktikadon de la principo "unu lando kun du sistemoj".

"Unu lando kun du sistemoj" aprobita de Hongkong-anoj

La principo "unu lando kun du sistemoj" garantias la vivon de Hongkong-anoj kaj prosperon de la loka ekonomio post la reveno de Hongkong al la patrolando. Hongkong-anoj aprobis tiun ĉi principon kaj la internacia komunumo alte taksis ĝin.

Zhu Zhengmin, ĉefo de la Ĉina Koncilio por Promocii Pacan Nacian Reunuiĝon en Belgio, diris, ke antaŭ dek jaroj oni ne bone konis la principon "unu lando kun du sistemoj" kaj maltrankviliĝis pri ĝi. Ŝajnis, ke Hongkong pereos sen administrado de Britio. Tamen dek jarojn poste, Hongkong-anoj estas plenaj de memfido pri sia estanteco kaj estonteco. La sperto pruvas, ke la principo "unu lando kun du sistemoj" gajnis grandan sukceson.

Yang Gongde, prezidanto de la Ĝenerala Koncilio de Komunumoj de Elmigrintaj Ĉinoj en Usono, kiu ĉeestis en la 1-a de julio 1997 la ceremonion de la reveno de Hongkong al la patrolando, diris al raportisto de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo, ke sukcesa estas la principo "unu lando kun du sistemoj". Li admiris la politikan sagacon kaj prudenton de la ĉinaj gvidantoj en traktado de Hongkong-aj aferoj. Li diris: "Ĉinaj gvidantoj per sia sincera politika sinteno gajnis la korojn de Hongkong-anoj kaj ebligas la socian stabilecon."

Zhu Yingchang, ĉina entreprenisto en la urbo Ho Chi Minh, Vjetnamio, diris, ke la principo "unu lando kun du sistemoj" montras flekseblecon kaj firman starpunkton de Ĉinio por konservi bazan intereson de la ĉina nacio en traktado de Hongkong-problemo, kaj reflektas la super-sagacon de Deng Xiaoping en revenigo de Hongkong al la patrolando.

Zhang Wujiu, Zhao Pingle, Li Shaoyu, Wu Yaozhou kaj aliaj gvidantoj de elmigrintaj ĉinoj en Brazilo opiniis, ke post la reveno de Hongkong al la patrolando en 1997 ĝi atingis grandajn sukcesojn en diversaj flankoj, kaj tio atestis ĝustecon de la principo "unu lando kun du sistemoj".

En sia raporto "Hongkong, post dek jaroj", James Forder, studdirektoro de ekonomio en la Kolegio Balliol, Universitato Oxford, skribas, ke la principo "unu lando kun du sistemoj" por Hongkong akiris "plenan sukceson".