Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Wen Jiabao certigis, ke la speciala pozicio de Hongkong ne ŝanĝiĝos

 

Marte de la kuranta jaro ĉina ĉefministro Wen Jiabao akceptis intervjuon de la Hongkong-aj Ekonomiaj Tempoj. Li laŭdis farojn de Hongkong en la pasintaj dek jaroj kaj esperas prosperon kaj harmonion de Hongkong en la estonteco.

Ĵurnalisto: Ĉi tiu jaro estas la 10-jariĝo de la reveno de Hongkong al la patrolando. S-ro ĉefministro, kion vi opinias pri la faroj de Hongkong en la pasintaj dek jaroj? Ni scias, ke vi prizorgas la situacion de Hongkong. Kion vi esperas por la estonteco de Hongkong? Laŭ vi, kian rolon povos ludi Hongkong, kiel internacia financa centro, en reformado de la financa sistemo en la estonteco de Ĉinio?

Wen Jiabao respondis: Hongkong iris neglatan vojon en la pasintaj 10 jaroj. Dum tiu tempo la centra registaro senŝanceliĝe praktikis la politikojn "unu lando kun du sistemoj" kaj "regado de Hongkong fare de Hongkong-anoj", observis la Bazan Leĝon kaj ne intervenis en la internajn aferojn de la regiono.

La registaro de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono kune kun la Hongkong-anoj venkis la financan krizon en Azio kaj aliajn malfacilojn, kaj la ekonomio en Hongkong akiris stabilan disvolviĝon, kaj la popola vivo pliboniĝas.

Nuntempe Hongkong troviĝas en grava disvolva periodo. Mi ĉiam opinias, ke subtenate de la patrolando kaj vizaĝe al la mondo, Hongkong havas apartan avantaĝon pro sia speciala geografia pozicio. Ĝi havas ankaŭ avantaĝon de plej libera ekonomio, vasta kontaktiĝo kun aliaj landoj kaj regionoj, kompleta leĝsistemo kaj abundo da ekonomiaj administrantoj.

La pozicio de financa, naviga kaj komerca centroj de Hongkong estas neanstataŭigebla de aliaj regionoj. Okaze de la 10-jariĝo de la reveno de Hongkong al la patrolando, bv. transdoni mian saluton al Hongkong-anoj, kaj mi kore esperas, ke Hongkong fariĝos pli prospera, pli malferma, pli tolerema kaj pli harmonia! Baŭhinioj prospere floras. Kaj venontjare la floroj plipompos!