Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


La principo "unu lando kun du sistemoj" enradikiĝis en Hongkong
-- Intervjuo al Rita Fan Hsu Lai-Tai, prezidanto de la Leĝfara Koncilio de Hongkong

de BAI BING

Okaze de la 10-jariĝo de la reveno de Hongkong al la patrolando, mi intervjuis s-inon Rita Fan Hsu Lai-Tai, prezidanton de la Leĝfara Koncilio de Hongkong.

"Ne nur mi, sed ankaŭ multaj opinias, ke sukcesis la praktikado de la principo 'unu lando kun du sistemoj' por Hongkong; kaj tiel opinias ne nur Hongkong-anoj, sed ankaŭ la internacia komunumo. La principo kiel planto jam enradikiĝis en Hongkong. Mi kredas, ke ĝi fariĝos arbego," diris s-ino Fan.

En la pasintaj 10 jaroj s-ino Fan estis trifoje elektita kiel prezidanto de la Leĝfara Koncilio de la registaro de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono. Menciinte la ŝanĝiĝojn okazintajn dum la dek jaroj, ŝi diris: "Post sia reveno al la patrolando, Hongkong havas leĝfaran rajton. La Leĝfara Koncilio estas leĝfara organo de Hongkong, kaj ĝi estas pli kaj pli travidebla. Mi havas fidon pri la estonteco de Hongkong, ĉar la ŝtato subtenas nin kaj Hongkong-anoj posedas nevenkeblan spiriton."

S-ino Fan opinias, ke en la pasintaj 10 jaroj la funkcio kaj rolo de la Leĝfara Koncilio estis plene disvolvitaj. Nun Hongkong-anoj pli aktive partoprenis en politiko kaj observas la paroladon kaj agadon de koncilianoj. "La travidebleco de la Leĝfara Koncilio pliintimigis la rilatojn inter la koncilio kaj la popolo."

Nun en la konsilio troviĝas 60 anoj, inter kiuj 30 estis proporcie elektitaj de distriktoj kaj la aliaj de funkciaj elekto-rondoj.

Retrorigardante la pasintajn 10 jarojn, s-ino Fan diris, ke multaj neantaŭvideblaj aferoj okazis, ekzemple financa krizo en Azio, malrapidiĝo de tutmonda ekonomio, sarso. "Tamen la okazaĵoj atentigas nin pensi pri eventualaj danĝeroj en paca tempo, kaj ĉiam prepari nin por fronti tion. Hongkong-anoj povas trovi novan ŝancon el malfaciloj kaj utiligas la ŝancojn, kaj tiu spirito de maltimo kaj firmeco estas tre valora!"

" La centra registaro ĉiam subtenis Hongkong, kiam ĝi renkontis malfacilojn. Kaj Hongkong-anoj scias kiu estas la vera amiko kaj kiu helpas ilin en malfaciloj. Enketo montras, ke la popolo havas pli kaj pli altan fidon al la centra registaro. Tio estas rimarkinda proceso kaj montriĝo de samsanga amo inter Hongkong kaj la landinterno", diris s-ino Fan.

Tiuj, kiuj kontaktiĝis kun s-ino Fan, legas sur ŝi tenerecon, afablecon kaj malkaŝemon. Pri partopreno de virinoj en politiko, ŝi opinias, ke ili havas avantaĝon kaj malavantaĝon. Ŝi diris: "Ĝenerale virinoj atentas pri la familio. Antaŭ edziniĝo, ili zorgas pri la gepatroj. Post edziniĝo, ili zorgas pri la edzo kaj infanoj. Se iliaj familianoj ne subtenas ilin, ili ne povas daŭrigi sian politikan vivon. Kompreneble partopreno de virinoj en politiko havas sian avantaĝon, ĉar Hongkong-aj virinoj posedas altan klerecon kaj memfidon, kaj povas profunde analizi aferojn."

S-ino Fan plenplene fidas pri la estonteco de Hongkong. Ŝi diris: "La vivnivelo de la landinterno kaj Hongkong pli kaj pli proksimiĝas. Hongkong povas liveri pli da servoj al la landinterno por rapidigi ĝian disvolviĝon. Pri amo kaj ekonomia kunlaboro, Hongkong kaj la landinterno pli kaj pli proksimiĝas, kaj la rilatoj favoras al la du lokoj."