Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Pli bela perspektivo de Hongkong

Retrorigardante la pasintajn 10 jarojn kaj antaŭen rigardante la estontecon, oni havas komplenan fidon al la estonteco de Hongkong.

Hongkong havas grandan nombron da elstaraj talentuloj, apartan geografian pozicion kaj financan avantaĝon, kaj samtempe fortan subtenon de la potenca patrolando. Dum la 10 jaroj la principo “unu lando kun du sistemoj” estas bone konata de Hongkong-anoj, kaj en Hongkong stabilas la socio, prosperas la ekonomio, liberas la popola vivo, viglas diversaj aferoj. Oni kredas, ke Hongkong dorse al la ĉeftero de Ĉinio kaj vizaĝe al la tuta mondo havigos al si pli vastan spacon por sin disvolvi, kaj ĝia estonteco estos pli bela.

Qiu Guoping, Hongkong-a vizitanta erudiciulo el la Instituto de Orienta Azio de la Ŝtata Universitato de Singapuro, opinias, ke la tempo pruvas, ke Deng Xiaoping estis malproksimvida. Hongkong post la reveno al la patrolando plene viglas, tenante ankoraŭ sian propran ĉarmon. Kun la ĉeftero de Ĉinio kiel forta apogilo Hongkong disvolvas sian tradician avantaĝon en havena komercado, financado kaj administrado, kaj havos pli grandan konkurencan forton.

Ĉina entreprenisto Zhu Yingchang el la urbo Ho Chi Minh, Vjetnamio, kredas, ke Hongkong havos pli brilan estontecon, kiam ĝi pliintensigos la interrilatojn kun la ĉeftero, daŭre reciprokos avantaĝojn kaj helpojn kaj stimulos unu la alian.

Fama usona ĉino kaj historiisto Shen Yiyao diris, ke Hongkong certe tenos sian prosperon kaj stabilecon, se nur Ĉinio restos ĉiam disvolviĝanta. Yang Gongde, gvidanto de usonaj ĉinoj, diris: “Mi ĉiam kredas, ke Hongkong reveninta al la patrolando estos pli kaj pli bela.”