Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Rememoro de Chen Zuo’er: Antaŭ kaj post reveno de Hongkong al la patrolando

La Oficejo de Hongkong-aj kaj Makao-aj Aferoj de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio estas organo helpanta al la ĉina ĉefministro trakti aferojn de Hongkong kaj Makao. S-ro Chen Zuo’er, vicprezidanto de ĝia konstanta komitato, laboras tie pli ol 20 jarojn por 3 ĉefministroj. Li rakontis multajn gravajn pasintaĵojn, kiujn li persone spertis antaŭ kaj post la reveno de Hongkong al la patrolando:

“Dum laboro de pli ol 20 jaroj en la Oficejo de Honkong-aj kaj Makao-aj Aferoj, mi forte sentis prizorgon de gvidantoj de la centra registaro de Ĉinio al Hongkong. Tio min ege emociis, fierigis kaj instruis.” Kun la principo “unu lando kun du sistemoj”, la centra registaro ellaboris ĉiujn siajn politikojn pri Hongkong kun la celo gardi prosperon kaj stabilecon de la regiono. Krom tio la centra registaro havas nenian alian postulon dum traktado de Hongkong-aj aferoj. La devizoj “kapti ŝancon”, “disvolvi ekonomion”, “kune progresi”, “racie interkomuniki”, “konstrui harmonion” k.a. prezentitaj de la centra registaro kaj diversaj rondoj de Hongkong celas esence “gardi prosperon kaj stabilecon” de Hongkong.

Li diris, ke en la transira periodo de la reveno de Hongkong al la patrolando, la centra registaro konsideris por la registaro de la Speciala Administra Regiono akumuladon de sufiĉe da financa rezervo. Tiam ĝi ankoraŭ ne fondiĝis, nur la centra registaro reprezentanta Hongkong faris intertraktadon kun la brita flanko. Dum la intertraktado pri nova flughaveno de Hongkong okazinta en la komenco de la 1990-aj jaroj, Britio intencis lasi al la Speciala Administra Regiono la financan rezervon nur je 5 miliardoj da Hongkong-aj dolaroj.

Dank’al insistado de la ĉina flanko, Britio lasis 25 miliardojn da Hongkong-aj dolaroj kiel financa rezervo al la speciala regiono, kiam Ĉinio kaj Britio subskribis memorandon pri nova flughaveno de Hongkong. Kiam la unuiĝinta interkomunika grupo de Ĉinio kaj Britio estis ellaboranta la 1997-jaran financan budĝeton de Hongkong, Britio elmetis, ke la elspezo de la socia bonstatigo estu daŭre altigata laŭ la kresko 5-oble pli multe ol la totala loka produktovaloro, kaj oni pluapaŝe levu la sumon por la socia bonstatigo laŭ tiu ĉi grado en la sekvantaj 5 jaroj, pro tio multe reduktiĝis elspezo por edukado, grandskala fundamenta konstruado. Tiam Ĉinio refoje faris severan averton el la konsidero de estontaj interesoj de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono. Dank’al la ĉiama prizorgado de Ĉinio al la financa rezervo dum la transira periodo kaj rapida disvolviĝo de ekonomio sur la ĉeftero de Ĉinio, grandskale kreskis la financa enspezo en la fina etapo de la transira periodo de Hongkong, kaj kiam Hongkong revenis al la patrolando, la centra registaro transdonis al la loka registaro de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono la financan rezervon je 457.5 miliardojn da Hongkong-aj dolaroj.

Dank’al tio la registaro de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono havis sufiĉe da financa forto por pace pasigi la gravan financan krizon de Azio en 1998.

Komence de julio 1998 la nova flughaveno de Hongkong estis lanĉita. Pro perturbo de komputiloj de la flughaveno grundis la Hongkong-a aera varo-transportado. La 14-an de julio la Oficejo de la Hongkong-aj kaj Makao-aj Aferoj ricevis la specialan leteron senditan de Tung Chee-hwa, tiama administra ĉefo de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono, en kiu li petis uzi parton de la Shenzhen-a flughaveno por transporti varojn stagnitajn en la Hongkong-a flughaveno. Posttagmeze de la 14-a, la oficejo transdonis la leteron de s-ro Tung Chee-hwa al la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio. Antaŭtagmeze de la 15-a la tiama ĉina ĉefministro Zhu Rongji kaj vicĉefministro Qian Qichen instrukciis laŭeble helpi Hongkong. Je la 2-a posttagmeze de la sama tago la Oficejo de la Hongkong-aj kaj Makao-aj Aferoj okazigis urĝan kunvenon, kiun ĉeestis pluraj departementoj de dogano, ekzamena stacio ĉe landlimo, haveno, civila aviado, trafiko, k.a.

Laŭ projekto oni malfermis specialan fermitan pasejon de la Shenzhen-a flughaveno al la landlima haveno, por ke ŝarĝo, malŝarĝo kaj ellandiĝo de varoj finiĝu en 45 minutoj, kaj ke aviadista grupo kaj pecoj por ripari aviadilon trapasu sen ekzameni.

Chen rakontis ankaŭ, ke en 2003 SARS suferigis Hongkong kaj ankaŭ la ĉefteron de Ĉinio. Aprile de tiu jaro ĉina prezidanto Hu Jintao intervidiĝis kun Tung Chee-hwa dum sia vizito al Guangdong-provinco, kaj detale demandis lin pri la epidemio. Hu promesis, ke la centra registaro plenforte helpos Hongkong, dirante ke Tung Chee-hwa liveru liston de urĝe bezonataj medikamentoj kaj protektaj necesaĵoj. Poste Tung Chee-hwa prezentis la liston al la centra registaro. Ĉina prezidanto Hu Jintao kaj ĉefministro Wen Jiabao tuj faris instrukcion kaj ordonis, ke koncernaj departementoj senpage liveru al la registaro de la Speciala Adminstra Regiono ĉiujn kiujn ĝi bezonas en unu semajno.

Ĉar la fasono de la protektaj kostumoj produktitaj sur la ĉeftero de Ĉinio malsamas ol tiu de Hongkong, do landinternaj fabrikoj urĝe faris ilin laŭ postuloj de Hongkong, dum la bezonataj specialaj okul- kaj buŝ-ŝirmiloj produktitaj de specifaj fabrikoj alilandaj estis aĉetitaj el internacia merkato. Unu semajnon poste ĉiuj objektoj sur la listo estis pretigitaj en Shenzhen kaj transdonitaj al la registaro de la Speciala Administra Regiono.

Chen diris kun profunda kortuŝo, ke la plej profunda impreso lasita al li dum la 10 jaroj post la reveno de Hongkong al la patrolando estas tio, ke la centra registaro kaj ŝtataj gvidantoj ĉiam prizorgas Hongkong, malgraŭ sia granda okupiteco.