Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Ekonomio pli vivplena

En la 7-a de junio usona gazeto publikigis la artikolon kun la titolo "Serenaj tagoj kun nubo dum la jaroj 1997 - 2007". La 25-paĝa artikolo analizis la 10-jarajn ŝanĝiĝojn de Hongkong post ĝia reveno al la patrolando. La artikolo diras: “Hongkong ja estas Hongkong, ĝi estas unika kaj pli viveca ol iam ajn antaŭe.”

Wu Zhishen, prezidanto de la Nova Asocio por Ĉinoj kaj Ĉinaj Elmigrintoj en Japanio, opinias, ke kun la forta politika subteno de la centra registaro de Ĉinio, Hongkong havas ne nur stabilan scion, sed ankaŭ altrapide disvolviĝatan ekonomion. Nun ekonomio de Hongkong kaj tiu de landinterno strikte kunligiĝas, tio faras la Hongkong-an ekonomion pli vivplena.

En sia esplora raporto "Hongkong 2007: 10 jarojn post la reveno al la patrolando", James · Ford, profesoro de Oxford-Universitato, montras, ke nun Hongkong havas allogon al komercistoj pli grandan ol antaŭ la reveno al Ĉinio. Dank'al tio, ke multaj komercaj kondiĉoj de Hongkong estas restitaj, kaj ke la hongkong-a ekonomio estas bone kunligita kun tiu de landinterno. Altrapida disvolviĝo de ekonomio en landinterno de Ĉinio liveras grandan "ekstran ŝancon" al la Hongkong-a komerco.

S-ro Henke Aumel, prezidanto de la Diplomatia Komisiono de la Malsupera Ĉambro de la Nederlanda Parlamento, diris, ke Hongkong bone disvolviĝas post sia reveno al la patrolando, dank'al siaj vivplena ekonomio kaj pli kaj pli strikta komerca rilato kun landinterno ĝi gardas sian fortan kaj daŭran allogon al tutmondaj komercistoj. Li diris ankaŭ, ke 10 jarojn post kiam Hongkong sin liberigis de superregado de Britio, ne ŝanceliĝas la pozicio de Hongkong kiel grava centro de internacia financo, komerco kaj cirkulado de varoj.

"Dum dek jaroj post reveno al la patrolando, Hongkong bone disvolviĝas ĝenerale," diris s-ro Sukamdani, ĉef-prezidanto de la Asocio de Kunlaboro pri Ekonomio, Socio kaj Kulturo inter Indonezio kaj Ĉinio, intervjuita de raportisto de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo. Li opinias, ke la disvolva situacio de Hongkong estas pli bona ol dek jarojn antaŭe: bazaj instalaĵoj senĉese pliboniĝas, financo, turismo, pomalgranda vendo ktp. daŭre disvolviĝas. Hongkong gardas ankoraŭ sian pozicion kiel centro de internacia komercado, banko kaj asekuro.