Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Pacdefenda trupo de Ĉinio en 2006

Ekde 1990 Ĉinio sendis laŭ postulo de UN ĉ. 6 mil armeanojn por partopreni 16 pacdefendajn agadojn. En 2006 oni povis vidi ĉinajn pacdefendantojn en Liberio, Sudano, Kongo (Kinŝaso), Libano kaj aliaj regionoj konfliktantaj. Laŭ informo de la Pacdefenda Oficejo de la Ministerio de Nacia Defendo de Ĉinio, nun 1487 ĉinaj armeanoj ankoraŭ plenumas pacdefendan taskon en 9 tasko-regionoj de UN.

Konstrui vojon en Sudano

En majo de 2006 ĉina pacdefenda trupo kun 435 membroj venis al suda regiono de Sudano por plenumi pacdefendan taskon por ses kaj duona jaroj.

En Sudano nomata “forno de la mondo” ne nur la vetero estas varmega kaj la klimato malseka, sed ankaŭ malario kaj gripo disvastiĝas.

Nelonge post alveno al sia tasko-regiono, la ĉinaj oficiroj kaj soldatoj prenis sur sin taskon konstrui vojon longan je 3 kilometroj inter ilia kampadejo kaj flughaveno. Eltenante la temperaturon de pli ol 50 celsiaj gradoj ili plenumis la taskon en 3 tagoj. Ekzamenante la konstruitan vojon, la ĉikanema sudana oficiro diris post atenta mezurado: “Ĉinaj inĝenieraj soldatoj estas tre bonaj!”

“Hejmo” de kongaj infanoj

En Kongo (Kinŝaso) ĉinaj oficiroj kaj soldatoj de pacdefendo helpis konganojn per ekzameno de sanstato de infanoj, donacado de manĝaĵoj kaj medikamendoj...

La gepatroj de iu 10-jara infano mortis en konflikto inter triboj. Post alveno de ĉinaj armeanoj, ilia kampadejo fariĝis lia hejmo. Kiam la taĉmento alternis, la oficiroj kaj soldatoj petis la sekvantajn daŭre prizorgi lin...

S-ro Wang Dongsheng, vickomandanto de la inĝeniera taĉmento de la pacdefenda trupo de Ĉinio, diris, ke nun multaj konganoj povas paroli “saluton” kaj “Ĉinio estas bona” en la ĉina lingvo.

Oficiroj kaj soldatoj de pacdefendo havas bonan disciplinon

En aprilo de 2006 la transporta taĉmento de la pacdefenda trupo de Ĉinio atingis Liberion. Kiam ĝiaj membroj veturis ien por plenumi taskon, ili neniam forgesis kunporti al la kampadejo forĵetaĵojn restantajn tie post manĝado kaj ilia aŭto ĝentile cedis al homoj kaj brutoj transirantaj straton.

La faro de ĉinaj oficiroj kaj soldatoj donis al oficistoj de UN profundan impreson. En la 8-a de novembro, Louis Carlos DaCosta, vicdelegito de la ĝenerala sekretario de UN al Liberio, disdonis "Honoran Medalon de Paco" al 558 oficiroj kaj soldatoj de la pacdefenda trupo de Ĉinio pro ilia elstara plenumo de la tasko. Li taksis la ĉinajn armeanojn tiel: “Vi ne nur bone plenumis la taskojn donitajn de UN, sed ankaŭ havis admirindan disciplinon.”

Dediĉi vivon por defendi pacon

Plenumante pacdefendan taskon, ĉinaj oficiroj kaj soldatoj frontis kontraŭ ne nur defio de malbonaj vivkondiĉoj, sed ankaŭ danĝero de perdo de sia vivo. En la 26-a de julio 2006, Du Zhaoyu, ĉina inspektoro de UN, estis mortigita dum la atako de Israelo al la rezidejo de inspektoroj de UN en Libano. Li estis la 8-a ĉino mortinta dum plenumado de pacdefenda tasko.

En julio de 2006, post konflikto inter Libano kaj Israelo, la inĝeniera taĉmento de la pacdefenda trupo de Ĉinio prenis sur sin taskon senminigi kaj konstrui vojon en suda Libano.

Antaŭ la danĝero ĉinaj inĝenieraj soldatoj timis nenion. Ili laboris tage kaj nokte en regionoj kun minoj kaj bomboj kaj jam forigis pli ol 4 mil minojn kaj aliajn eksplodaĵojn en la regionoj de pli ol 50 mil kvadrataj metroj kaj rekonstruis vojojn longajn je pli ol 50 kilometroj.

En la 1-a de oktobro, 182 oficiroj kaj soldatoj de la inĝeniera taĉmento de la pacdefenda trupo de Ĉinio estis premiitaj de UN per medalo de pacdefendo de UN.