Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Forta subtenado de la ĉeftero de Ĉinio

En la pasintaj 10 jaroj post sia reveno al la patrolando, Hongkong venkis la financan krizon, sarson kaj birdan gripon, dank'al subtenado de la ĉina registaro. Por teni la politikan stabilecon kaj ekonomian prosperon de Hongkong, la ĉina registaro donas grandan helpon al Hongkong-anoj, ke ili ĝuas feliĉan vivon kiel veraj mastroj de la loko.

S-ro Huang Keqiang, prezidanto de la Usona Fonduso Lin Zexu, diris, ke li tre ĝojas pro nunaj stabileco kaj prospero de Hongkong kaj sentas fortan subtenadon de la ĉeftero de Ĉinio al Hongkong. Li emfazis, ke post kiam okazis financa krizo kaj sarso-epidemio, la tutforta subteno kaj helpo de la ĉina registaro ebligis al Hongkong trapasi la malfacilaĵojn.

S-ro Yang Gongde, prezidanto de elmigrintaj ĉinoj en Usono, diris, ke kiam financa krizo atakis Hongkong, li maltrankviliĝis pro ĝia estonteco. "Sed fakto pruvas, ke tiu maltrankvilo estis superflua, Hongkong venkis atakadon de internacia financa potenco al sia financa merkato, dank'al la forta subtenado de la ĉina registaro. Kun la patrolando kiel forta apogilo, Hongkong povas venki ĉian malfacilon."

S-ro Yapp Post, prezidanto de la Asocio por Amikeco inter Nederlando kaj Ĉinio, diris, ke 10 jarojn post la reveno de Hongkong al la patrolando, la loka ekonomio daŭre prosperas kaj allogas al si alilandajn investantojn same kiel antaŭe. Li opinias, ke la rapida progresado de ekonomio de la ĉeftero de Ĉinio dume antaŭenpuŝas tiun de Hongkong.

S-ro Henke Aumel, prezidanto de la Diplomatia Komitato de la Nederlanda Parlamento, diris, ke por teni prosperon kaj stabilecon de Hongkong, la ĉina registaro praktikas seriojn da politikoj, inkl. la interkonsenton "Aranĝo koncerne al starigo de intensaj ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter la ĉeftero de Ĉinio kaj Hongkong" subskribitan kun la Hongkong-a Speciala Administra Regiono. Li diris, ke en la lastaj 10 jaroj post la reveno de Hongkong al la patrolando, la ĉeftero de Ĉinio kun rapida progresado de ekonomio fariĝis "solida apogilo" de Hongkong.