Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Hongkong montras sin vigla
--
Intervjuo al Barono Wilson de Tillyorn, eksa rezidento de Hongkong

"Hongkong montras sin vigla, kiel libera metropolo kaj libera ekonomia komunumo", diris Barono Wilson, eksa rezidento de Hongkong, dum intervjuado de raportisto de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo.

Wilson servis kiel la 27-a rezidento de Hongkong de 1987 ĝis 1992. Nun, li kvankam olda, sed ankaǔ forta, laboras kiel direktoro de Peterhouse-lernejo de Cambridge-universitato. Tiun tagon li rakontis en sia oficejo la jarojn, en kiuj li vivis kaj laboris en Hongkong, kaj sian impreson pri Hongkong.

S-ro Wilson spertis multajn gravajn eventojn antaǔ kaj dum la reveno de Hongkong al la patrolando. En 1984 li partoprenis en skizado de la "Komuna Deklaro de Ĉinio kaj Britio" kaj poste funkciis kiel unua ĉefdelegito de Britio en la "Komuna Kontakta Grupo de Ĉinio kaj Britio".

Estas neforgesebla por li la intervidiĝo kun Deng Xiaoping en 1979. Marte de la sama jaro li kun Mac Lehose, tiama rezidento de Hongkong, oficiale vizitis Pekinon, kion Wilson rigardis kiel ekzemplon de la malferma politiko de Deng Xiaoping.

Wilson diris: "Deng Xiaoping multe spertis kaj havis grandan presitiĝon. Kiel granda gvidanto, li ŝanĝis Ĉinion, kaj la politiko 'unu lando kun du sistemoj' estas ŝlosilo por solvi la problemon de Hongkong."

Wilson diris, ke post eksiĝo de sia posteno en Hongkong li ankoraǔ zorgas pri disvolvo de Hongkong. Post reveno de Hongkong al la patrolando, li 6 fojojn vizitis por akademiaj kaj edukaj aferoj. Lastjare li alvenis Hongkong por akcepti honoran doktorecon distribuata de Hongkong-universitato. Li diris, ke reveninte al Hongkong li vidis, ke tie aperis pli da ĉielskrapantoj, plenlibere disvolviĝas la ekonomio kaj pliintensiĝas interkomunikado inter Hongkong kaj la ĉeftero. "Tiuj ŝanĝiĝoj montras, ke Hongkong neniam haltigas sian paŝon kaj daǔre disvolviĝas."