Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Ĉinio en okuloj de japanaj supermezlernejanoj

de WU GUFENG

En 2006, iniciatite de la Komitato de la 21-a Jarcento Ĉina-japana Amikeco, la ĉina kaj japana registaroj lanĉis programon de reciproka vizitado de ambaŭlandaj supermezlernejanoj cele oftigi interkomunikadon de la dulandaj junuloj. Ĝis nun la japana registaro jam invitis 5 vizitgrupojn de ĉinaj supermezlernejanoj, inter kiuj 1100 restis en Japanio 10 tagojn, 40 — 1 monaton kaj 37 — 1 jaron por lernado. Dum la ĉina registaro gastigis du vizitgrupojn el 200 japanaj supermezlernejanoj en Ĉinio por 1 semajno.

Dum ilia vizitado en Ĉinio, oni aranĝis por ili diversajn aktivadojn. En mezlernejoj de Pekino ili lernis, interparolis kaj amuzis kune kun ĉinaj lernantoj. Ili loĝis en hejmo de ĉinoj por sperti familian vivon de ĉinoj. Dank' al tiuj aktivadoj la dulandaj junuloj ne nur establis amikecon, sed ankaŭ forigis antaŭjuĝon.

Post la vizito, multaj japanaj supermezlernejanoj ekhavis bonan senton al Ĉinio kaj estas emociitaj de entuziasmo kaj afableco de ĉinoj. Ili diris, ke interkomunikado povas akceli reciprokan kompreniĝon kaj amikecon. Japanio kaj Ĉinio povas forigi barilojn en lingvoj kaj kulturoj kaj pace kunesti eterne. Post la vizito multaj lernantoj notis sian impreson pri Ĉinio. Jen kelkaj el iliaj notoj pri Ĉinio:

Lernantino el Ibaraki-ken: Antaŭe por mi Ĉinio estas fora kaj nekonata lando. Dum restado en Ĉinio mi renkontiĝis kun  entuziasmaj kaj amikaj ĉinoj kaj sentis min tre ĝoja ĉiutage, kvankam Japanio kaj Ĉinio havas malsamajn lingvon kaj vivmanieron. Nun mi pli zorgas pri ĉinaj aferoj kaj interesiĝas pri la ĉina lingvo.

Lernantino el Chiba-ken: Antaŭ vizito al Ĉinio mi estis iom maltrankvila, timante ke ĉinoj demandos min pri la milito farita de Japanio kaj ne povos trakti min kiel amikon. Tamen en Ĉinio ni estis varme akceptata ĉie, kie ni estis, kaj ni amikiĝis kun multaj ĉinoj. Dum restado en Ĉinio mi loĝis en hejmo de ordinara ĉino. Kiam mi malsaniĝis, ili akompanis min al kuracisto kaj zorgeme flegis min en hospitalo. Transpasinte barilojn en nacio, kulturo kaj lingvo ni venis al la samaj opinioj kaj ĝuis neforgeseblan amikecon.

Lernantino el Mie-ken: Komence mi havis nebonan impreson pri Ĉinio, ankaŭ ne tre ŝatis ĝin. Post kontaktado kun ĉinoj mi trovis ilin afablaj kaj forigis la antaŭjuĝon pri Ĉinio.

Lernanto el Mie-ken: Post vizito mi ŝanĝis mian opinion pri Ĉinio kaj ekŝatis la landon. Starante sur la Granda Muro mi sentas ĉinojn tre grandaj. Mi prezentos al miaj kunlernantoj kaj amikoj ĉion, kion mi vidis kaj aŭdis en Ĉinio.

Alia lernanto: Mi loĝis en hejmo de ĉino, parolis kun ĉinaj supermezlernejanoj pri iliaj vivo en lernejo, kulturo, kutimo kaj muziko. Iliaj diligenteco kaj lernemo donis al mi profundan impreson. Ĉi-foja vizito havos influon por mia estonta vivo.

Alia lernantino el Ibaraki-ken: La vizito al Ĉinio donis al mi ŝancon koni la nunan staton de Ĉinio. Mi trovis multajn diferencojn de la du landoj en aspekto de stratoj kaj instruado de lernejoj. Estas tre gaja interparoli kun ĉinaj lernantoj. Ilia seriozeco en lernado estas mirinda. Interfluado de japanaj kaj ĉinaj junuloj estas tre necesaj por akceli interkomunikiĝon kaj amikecon.

Post la vizito la Ĉambro de Japana-Ĉina Amikeco de Japanio faris enketon al tiuj japanaj supermezlernejanoj. Ili unuanime opinias, ke ilia vizito al Ĉinio havas gravan signifon, ke dank' al la kontaktado kun ĉinoj ili multe rikoltis kaj lernis multon neakireblan el lernolibroj.