Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Japanio en okuloj de ĉinaj mezlernejanoj

de SUN WEI

Ĉi-jare estas la 35-jariĝo de normaligo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio. Kadre de tio Ĉinio kaj Japanio aranĝos serion da interkomunikaj aktivadoj, inkluzive de popolaj kaj lokaj.

En la lastaj du jaroj Ĉinio kaj Japanio reciprokis lernantojn. La du landoj ne nur atentas amikan najbarecon, sed ankaŭ rigardas la disvolvon de la interrilatoj kiel longtempan celon.

Oni metas esperon por amikeco inter Ĉinio kaj Japanio ne nur sur dulandajn popolojn, sed ankaŭ dulandajn junulojn. Kiel diris ĉina ĉefministro Wen Jiabao en sia prelego “Por amikeco kaj kunlaboro” en japana parlamento en la 12-a de aprilo, “Oni devas turni atenton al la estonteco kaj oftigi kontakton. Ekonomia kunlaboro kaj kultura interŝanĝo estas du gravaj ligiloj por kunigi diversajn landojn. Se la celo de ekonomia kunlaboro estas por reciprokaj utilo kaj gajno, tiu de kultura interŝanĝo estas por interkomunikado de menso. La gvidantoj de la du landoj unuanime konsentis plifortigi kulturan interŝanĝon kaj popolan interviziton. Junuloj estas ne nur estonteco kaj espero de landoj, sed ankaŭ tiuj de la amikeco inter Ĉinio kaj Japanio. Ĉinio volas plenumi kune kun Japanio programon pri interŝanĝo de junuloj de la du landoj por amikeco inter la popoloj de la du landoj.”

Jene estas impresoj de kelkaj ĉinaj mezlernejanoj pri sia vizito al Japanio.

La Red.

En Tokio, Japanio, Chen Liyang (unua de dekstre) el Tianjin, Ĉinio donacas papertondaĵojn al Akie Abe (unua de maldekstre), edzino de la japana ĉefministro.

Puraj urboj, varma gastigado, skrupulo en konduto, bona publika virto kaj medikonscio ― jen la impreso de la membroj de la 5-a vizitgrupo de ĉinaj mezlernejanoj pri Japanio. Ili atingis Japanion en la 13-a de marto 2007.

Fu Shu de Jilin sinsekve loĝis en hejmo de du japanoj. La varma gastigado de la mastroj donis al li profundan impreson. La geavoj de la unua familio hejmen veturigis Fu Shu kaj lian kunulon per sia aŭto kaj gvidis ilin viziti la urbon kun mapo desegnita de li mem. La mastro de la dua familio estas direktoro de iu lernejo. Por faciligi interparolon li invitis ĉinlingvan interpretiston. Ili parolis pri diversaj temoj, inkluzive de problemoj pri historio kaj politiko. Fu Shu diris: “Post interparolado mi sciis la konon de ordinaraj japanoj pri historia problemo kaj sentis ilian penton.” Li diris, ke li prezentos al siaj familianoj kaj amikoj ĉion, kion li spertis en Japanio. Li volas fariĝi amika heroldo inter Ĉinio kaj Japanio.

Pro sia gajeco, lernemo kaj komprenemo Wang Yinxue el Kunming en Yunnan-provinco tre plaĉas al sia japana patrino, ĉe kiu ŝi gastloĝis. La patrino eĉ esperis, ke Wang Yinxue fariĝos ŝia filino. Wang diris, ke ĉiuj infanoj en la familio vizitis Ĉinion kaj havas profundan amikecon por Ĉinio. Ŝi diris ankaŭ, ke la familianoj estis tiel afablaj, ke ŝi sentis sin kiel en sia hejmo. Ĉe la adiaŭo la japana patrino larmis.

Jiang Yuan el Nanning de Guangxi opinias, ke kio ajn okazis en la pasinteco, popoloj de Ĉinio kaj Japanio devas esti amikaj inter si. Post alveno al Japanio ŝi trovis, ke la amikeco de la japana popolo superis ŝian imagon. Kiam la vizitgrupo venis al iu lernejo, tie estis okazanta ceremonion de diplomo. Membroj de du pilkokluboj bonvenigis ŝin kaj ŝiajn kamaradojn starante ambaŭflanke de la pordo de la lernejo.

Zhou Ke el Pekino estas parolema knabino. Ŝi diris, ke estas neforgeseblaj la pureco de la urboj de Japanio kaj amikeco de la popolo. Japanoj lernis de ŝi la ĉinan lingvon kaj salutis ŝin matene en la ĉina lingvo. Tio emociis ŝin. Zhou ricevis valoran donacon — japana kimono. Ŝi diris, ke la japana popolo estas amika kaj plena de pento pri la agreso kontraŭ Ĉinio.

Dank’ al la vizitado ĉinaj lernantoj havas freŝan konon pri Japanio, kaj japanoj havas novan komprenon pri Ĉinio kaj ĉina popolo. Junuloj de la du landoj fariĝas pli amikaj inter si.