Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Proceduro de elektado de reprezentantoj de la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ

La 2-an de aŭgusto estis publikigita la nomaro de la reprezentantoj de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Pli ol 70 milionoj da KPĈ-membroj elektis 2217 reprezentantojn laŭ la serioza proceduro.

Jen la proceduro de elektado:

La bazaj organizoj de la partio kaj ĝiaj membroj rekomendis kandidatojn, kaj la filioj de la partiaj organizoj prezentis la kandidatojn kaj raportis ilin al la bazaj komitatoj (urbetaj komitatoj de KPĈ); poste la bazaj komitatoj diskutis kaj rekomendis la kandidatojn, kaj aŭskultis opiniojn de la filioj kaj de ĝiaj membroj; poste oni raportis ilin al la gubernia komitato de la partio. La membroj de la gubernia komitato de la partio diskutis kaj rekomendis la kandidatojn, poste oni aŭskultis opiniojn de bazaj komitatoj kaj raportis ilin al urba komitato de KPĈ; la urba komitato diskutis pri ili kaj aŭskultis opiniojn de la guberniaj komitatoj, kaj poste raportis ilin al provinca komitato de KPĈ. Fine oni konfirmis kanditatojn laŭ la opinioj de plejparto de KPĈ-membroj kaj plejparto de la organizoj de la partio.

La elektado de reprezentantoj de la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ komencis en oktobro de 2006 kaj finiĝis en junio de 2007.

De aprilo ĝis junio de la kuranta jaro 38 elektaj unuoj de la tuta lando okazigis lokajn kongresojn de KPĈ aŭ kunvenon de reprezentantoj de la lokaj partioj, kaj elektis la reprezentantojn de la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ el la kanditatoj.