Juĝate laǔ la popol-ameco de Hu Jintao, ĝenerala
sekretario de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), la scienca koncepto
pri disvolviĝo estas bazita sur la popolaj interesoj, kaj la disvolviĝo
celas ne nur kreskon de la financa enspezo, sed pli grave tion,
ke pli da popolanoj ĝuu la fruktojn de la reformado.
-----
Zhang Xinshi
Kunsido kune kun la ĝenerala sekretario
La
16-an de oktobro, t.e. en la dua tago post inaǔguro de la 17-a Tutlanda
Kongreso de KPĈ, Zhang Xinshi, membro de la kongreso kaj sekretario
de la kompartia komitato de Suqian, skribis jenajn vortojn en sia
blogo.
En la kunsido de la delegacio de Jiangsu-provinco Hu
Jintao plurfoje montris sian profundan senton por la provinco kaj
la tieaj loĝantoj. Li diris: "Aŭskultinte la parolojn de la
kamaradoj, mi estas multe inspirita kaj edifita. Estiel membro de
la delegacio de Jiangsu-provinco, mi iom parolu pri mia lernado
de la politika raporto de la 17-a kongreso…" Liaj modesteco,
simpleco kaj popol-ameco multe emociis la aǔskultantojn.
Aǔskultante la parolon de la sekretario de la partia
komitato de Donggang-vilaĝo, Binhai-gubernio, Hu plurfoje demandis
pri rikolto de la tieaj kamparanoj, pri iliaj kontenteco kaj opinioj.
Li diris: "Transdonu miajn bondezirojn al la vilaĝanoj. Mi
deziras al ili ĉiam pli boniĝantan vivon."
Ĉe
la fino de sia parolado li diris: "Post kelke da tagoj vi revenos
al via laborposteno, transdonu do miajn sinceran saluton kaj bondezirojn
al la vilaĝanoj."
Ni rimarkis, ke ĉiu-foje post parolado de la kongresanoj
el bazaj unuoj la ĝenerala sekretario la unua manklakigis. Li serioze
subskribis la unuatagajn memorkonvertojn de kongresano Chen Yanqing
kaj petite fotiĝis kune kun kamparanoj-kongresanoj.
Estiel la plej alta gvidanto de la partio, li donis
grandan atenton al la popola vivo kaj montris profundan amon al
la popolo en siaj paroloj, kio emociis ĉiujn kongresanojn, inkl.
de Zhang Xinshi.
Triaj karakterizaĵoj
Antaǔvespere
de la 17-a kongreso ni unuafoje renkontis Zhang Xinshi en Suqian.
Tio okazis en kupeo de kafejo.
"Akcepti ĵurnalistojn kaj entreprenistojn en kafejo
ne nur pro agrableco kaj komforteco, sed ankaǔ pro ŝparemo,"
diris Zhang. "Ni vivas en la norda parto de Jiangsu-provinco,
kie la ekonomio estas postiĝinta, tamen mi kaj miaj kolegoj havas
komunan konon, t.e. niaj ideoj ne povas esti postiĝintaj. Ni devas
vigligi niajn pensojn kaj havigi al ni avangardan koncepton."
Tiu pli-ol-50-jara sekretario antaǔ ĉio impresis nin
profunde per siaj saĝeco, vigleco kaj avangarda kaj solida laborstilo.
Tuj post sia sekretariiĝo en 2006 Zhang prezentis sian
opinion, ke li volas fari la kadrojn bonkvalitaj kaj avangardaj
en la epoka tajdo, t.e. havigi al ili la triajn karakterizaĵojn
cele krei bonkvalitajn oficistojn kun alta klereco, kaj larĝa vidkampo,
kuraĝajn en merkato kaj lertajn en industria produktado kaj administrado.
En 1996 Suqian urbiĝis el kvar malriĉaj gubernioj.
Tiam ĝi estis la plej malriĉa el la 13 subprovinc-nivelaj urboj.
Por kiel eble plej rapide sin liberigi el malriĉeco kaj postiĝinteco,
la tieaj partiaj kaj registaraj oficistoj estis entuziasmaj. Ili
diris, ke ili plenumos la taskon dutagan en unu tago kaj faros la
tagan laboron vespere.
Komence
tie mankis alta lernejo kaj industria entrepreno, kaj la instituciaj
oficistoj ĉiuj estis pretaj labori en la produkta fronto, jen naskiĝis
la trajtoj fierindaj por la tieaj oficistoj, t.e. "diligente
krei sian karieron, obstine lukti", "fari reformadon kaj
krei novan, kaj kuraĝe provi". En la malfacilaj jaroj, kiam
la lokanoj metis bazon kaj faris likvidon, tiuj trajtoj donis al
ili la patoson establi entreprenojn kaj kulturis en ili la kapablon
fari solidajn laborojn.
"Ni deziras enplanti en niajn oficistojn la triajn
karakterizaĵojn, kiaj bonkvalito kaj avangardeco en la epoka tajdo,
renovigi ilian ideologion kaj plibonigi ilian laborstilon, por ke
ili estu vere avangardaj. Tio estas nia deziro en la malproksima
estonteco," diris Zhang. Gvidate de li, la oficistoj de Suqian
unu post alia malfermis sian blogon. "Suqian sur interreto"
havas rubrikon "Politika Voĉo", kie legeblas 240 oficistaj
blogoj, kiujn vizitis 1.54 milionoj da homfojoj.
Zhang tiel diris pri sia impreso pri la kongreso: "La
ĝenerala sekretario plurfoje menciis, ke vigligi la pensojn estas
talismano por disvolvi socialismon kun ĉinaj trajtoj. Estiel subevoluinta
urbo, Suqian des pli devas vigligi siajn pensojn kaj renovigi sian
ideologion. Nur dank' al tio la kadroj sukcesos levi sian kvaliton
kaj la loko akiros pli grandan progreson."
Plej granda asistanto
En du tagoj de nia vizitado ni plurfoje informiĝis
pri la aferoj de asistantoj en interparolo ĉu kun oficistoj, ĉu
kun ordinaraj loĝantoj. Poste ni certiĝis, ke la tiel nomataj asistantoj
aludas la oficistojn okupiĝantajn pri enkonduko de alilokaj entreprenistoj.
Julie
de 1996, kiam naskiĝis la urbo Suqian el kvar malriĉaj gubernioj,
ĝi alfrontis tre malfacilan situacion: malfortan bazon, malfacilan
financon kaj malaltan deirpunkton. Krom du fametaj vinfabrikoj,
kiuj produktas alkoholaĵojn kun marko Yanghe kaj Shuanggou, tie
estis neniu fama entrepreno kaj la tiea jara financa enspezo estis
nur 768 milionoj da juanoj, tiel ke la ŝtataj oficistoj kaj instruistoj
eĉ ne povis akurate ricevi salajron.
"La ĝenerala sekretario plurfoje menciis, ke la
plej grava enhavo de la scienca koncepto pri disvolvo estas disvolvo.
En la 11 jaroj post la naskiĝo de la urbo Suqian la partia komitato
kaj registaro de ĉiuj periodoj havis la saman koncepton pri disvolvo.
Ni opinias, ke por la ekonomia disvolviĝo, antaǔ ĉio ni devas disvolvi
industrion kaj por realigi tion ni devas enkonduki entreprenistojn
por kolekti kapitalon," Zhang diris.
La alilokaj investontaj entreprenistoj povas, laǔ bezono
de sia investado, peti iun ajn Suqian-anon funkcii kiel ilia asistanto,
kaj la asistanto devas fari por la investantoj ĉiujn aferojn de
la procedo, kiaj tiuj por kontrolo kaj sankcio de la entrepreno,
translokado de loĝantoj de rekviziciita parcelo, planado de la konstruado
kaj industri-komerca imposto post sankcio de la entrepreno, tiel
ke ili protektos la laǔleĝajn rajtojn de la investantoj.
Sur la tereno de enkonduko de alilokaj entreprenistoj
kaj kapitaloj en Suqian ĉie videblas la figuroj de tiaj asistantoj.
Zhang diris: "Mi ja estas la plej granda asistanto de nia urbo."
La asistantoj multe levis diskonatecon de la urbo kaj
enkondukis abundon da kapitaloj. Nun en Suqian sole la nombro de
Zhejiang-aj entreprenistoj estas pli ol 30 mil, kiuj ampleksas 1500
entreprenojn kun totala investo de pli ol 60 miliardoj da juanoj.
En la unua duono de 2007 estis starigitaj jam 42 industriaj entreprenoj,
ĉiu kun investo de pli ol 100 milionoj da juanoj, kaj krome 146
novaj entreprenoj estis ekkonstruataj.
La enkonduko de alilokaj entreprenoj akcelis industrian
disvolviĝon kaj disvolviĝon ankaǔ de alispecaj okupoj. Dank' al
tio tiu urbo ekhavis multe da geniaj kapabluloj kaj financaj materialoj.
Sincera zorgo pri Suqian
En
1996 Zhang Xinshi sin ekokupis pri preparado de la urba establo
kaj de tiam li pasigis tie jam 11 jarojn. Li dediĉis sian tutan
energion al tiu promesplena urbo. En liaj paroloj kaj agoj ĉiam
evidentiĝas lia plena zorgo pri la urbo, sed plej emociis lin la
sincera zorgo de la ĝenerala sekretario pri la urbo.
Maje de 2004, kiam Hu Jintao inspektis Jiangsu-provincon,
li speciale venis en Suqian, la urbon, kie la ekonomia bazo estis
plej malforta en la norda parto de la provinco. Tiam Zhang estis
la tiea urbestro. Nun Hu diris, ke persisti en la principo rigardi
la homojn kiel la plej gravan aferon, ĉiam meti la fundamentajn
interesojn de la popolo sur la unuan lokon, bone defendi ilin estas
deirpunkto kaj starpunkto de niaj reformado, pordmalfermo kaj moderniga
konstruado kaj ankaǔ nepra postulo por efektivigi la principon de
la tri reprezentoj.
La fundamenta principo de KPĈ, t.e. fondi la partion
por la ŝtato kaj praktiki regadon por la popolo, kaj la koncepto
pri konstruado de harmonia socialisma socio vivovere montriĝis en
la paroloj kaj agoj de Hu Jintao.
Tiam la grena prezo altiĝis, Hu speciale veturis al
superbazaro, rigardis la prezon de greno kaj demandis kelke da klientoj
pri varoj kaj prezoj.
Post
kelkaj tagoj en la kunveno de la gvidantaj kadroj de la provinco,
okazigita en Nankino, li dufoje menciis la arbarizadon kaj ekologion
de Suqian kaj prezentis la principon: Por la ekonomia prospero de
Jiangsu, oni devas daǔre levi la ekonomian nivelon de la suda parto
de la provinco, akceli disvolviĝon de ĝia meza parto kaj doni pli
grandan helpon al ĝia norda parto.
Je la fino de nia intervjuo Zhang Xinshi kun emocio
diris al ni: "Estante kongresano, mi profunde emociiĝis de
la popol-ameco de nia ĝenerala sekretario. Se ne estus la sincera
prizorgo de la ĝenerala sekretario, se ne estus helpo de la provincaj
partia komitato kaj registaro, Suqian ne povus disvolviĝi tiel rapide.
Juĝate laǔ lia popol-ameco, la scienca koncepto pri disvolviĝo ja
estas firme bazita sur realo kaj popolo. La disvolviĝo signifas
ne nur kreskon de la financa enspezo, sed pli grave tion, ke pli
da popolanoj ĝuu la fruktojn de la reformado."
|