|   "Brave", 
              kriis rigardanto sur la spektopodio.  Sur la stadiono, 3 ĉinaj teamanoj ĝoje aplaŭdis por 
              golo.  La 14-an de septembro, en la konkursejo de la Internacia 
              Celgloba Invitata Turniro por Blinduloj en 2007, pro la intensa 
              konkurso de la ĉina teamo kaj kanada teamo, la rigardantoj forgesis 
              ke la sportistoj estas malfortaj en vidpovo kaj tute turnis sian 
              atenton al la intensa ludo.  Post du tagoj, la ĉina teamo akiris la ĉampionecon, 
              tio estas la unua fojo en la historio.  Kiel la unua kaj unusola ekspertiza programo de la 
              Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj en "Feliĉa Pekino" en 2007, 
              finiĝis la 4-taga Internacia Celgloba Invitata Turniro por Blinduloj 
              en 2007. Sed por la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj en 2008, ĉio 
              estas en komenciĝo.  Volontuloj 
              estas vivlinio de la Handikapulaj Olimpikoj   De 
              la 13-a ĝis la 16-a de septembro okazis en la stadiono de la Pekina 
              Instituto de Teknologio la Internacia Celgloba Invitata Turniro 
              por Blinduloj en 2007, kies celo estas ekzameni la funkciadon de 
              la volontuloj.  "Saluton! Bonvolu meti vian brakhorloĝon en la 
              pleton."  "Saluton! Bonvolu foti la plankon per via fotilo."   Antaŭtagmeze 
              de la 14-a de septembro, geedzoj Zhang Wenchang urĝe iris al la 
              stadionon de la Pekina Instituto de Teknologio por rigardi tiu ĉi 
              turniron. Ĉar ili timis malfluiĝi, ili iris rapide, sed volontuloj 
              por sekureco-ekzameno haltigi ilin kaj ĝentile petis ilin akcepti 
              sekureco-ekzamenon.  Kvankam tiu ĉi matĉo nur estas provludo antaŭ la Pekinaj 
              Handikapulaj Olimpikoj en 2008, sed la sekureco-ekzameno estas tiel 
              serioza kaj oficiala, ke tio estis ne atendita de la geedzoj Zhang.  "Saluton! Havu plezuron de la matĉo!"  La volontuloj ekster la stadiono salutis al ĉiujn rigardantojn 
              kaj faris mangeston "bonvolu". Post taga laboro, ilia 
              voĉo estis raŭka kaj doloris al ili la kruroj, sed ilia rideto estis 
              serena.  Enirinte la stadionon, la geedzoj estis kondukitaj 
              al la sidlokoj kaj vidis rideton de volontuloj.   Baldaŭ 
              sonis la sonorilo por matĉo. Ĝenerale, aklamas la rigardantoj vidante 
              golon. Sed ĉar la blindaj sportistoj bezonis lokalizi la globon 
              per aŭdado, do volontulo metis tabulon kun la vorto "Silenton" 
              en okulfrapa loko por atentigi la rigardantojn.  Antaŭ tiu ĉi turniro, ĉinoj preskaŭ nenion aŭdis pri 
              celglobo de blinduloj. Tial, tiu ĉi turniro ne nur ekzamenas la 
              organizantojn de la turniro, sed ankaŭ volontulojn.  360 volontuloj sin anoncis por servi al tiun ĉi turniro, 
              ili laboris en 15 fakoj inkluzive de helpado de sekureco-ekzameno 
              kaj informo-centro k.t.p. 201 el ili estis universalaj volontuloj, 
              kaj la aliaj — la fakaj. 5 el la volontuloj havas akademian titolon 
              de magistro kaj estas difinitaj de la direktoro de la Pekina Instituto 
              de Teknologio kiel "specialaj volontuloj", kiuj speciale 
              servas al la raportistoj kun kripluloj "unu por unu" tuttage.   De 
              la 1-a de septembro, 360 volontuloj por tiu ĉi turniro komencis 
              akcepti serion da trejnadoj inkluzive de scio de la Handikapulaj 
              Olimpikoj, etiketo de kripluloj, scio pri celglobo por blinduloj 
              k.t.p. Krome, ili ankaŭ ĉeestis aliajn aktivadojn, ekzemple spertado 
              de helpado al kripluloj.  "Mi sentis streĉitecon kiam mi ĵus komencis kontakton 
              kun kriplaj sportistoj, sed ili estas tre amikaj. Ilia kuraĝigo 
              trankviligis nin. Ĉar ĉiuj sportistoj kun malforta vidpovo havas 
              sian specialan bezonon, tiel ni devas ellerni observi kaj kompreni 
              ilin, por liveri efikajn taŭgajn helpon kaj servon. Nia esperas, 
              ke ili povos glate konkursi kaj ĝoje pasigi ĉiun tagon en Pekino." 
              Tion diris iu volontulo de la Pekina Instituto de Teknologio.   "La 
              volontuloj estas tre bonkoraj, vi povas senti ilian entuziasmon 
              kaj helpemon, kaj ili ĉiam lernas sperton modeste." Tion diris 
              James Leask, komitatano de la Administra Komitato de la Internaciaj 
              Handikapulaj Olimpikoj kaj prezidanto de celglobo por blinduloj 
              de la Internacia Blindula Sporta Asocio. Li opinias, ke la volontuloj 
              de tiu ĉi turniro estas sinoferemaj trejnataj, kaj bone akceptas 
              kulturadon, klopode laboras kaj provizas delikatan servon kun entuziasmo 
              kaj fervoro.  La 
              Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj elmetis la sloganon dum 
              la trejnado de volontuloj por la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj 
              — "Influas vivon per vivo kaj estu gajaj volontuloj por la 
              Handikapulaj Olimpikoj."  Zhao Jihua, eksa membro de la plenuma konsilantaro 
              de la Federacio de Ĉinaj Kripluloj kaj konsilanto por trejnado de 
              la Pekinaj Olimpikoj, diris: "Volontuloj por la Handikapulaj 
              Olimpikoj estas kompanoj kaj amikoj de la kriplaj sportistoj. Tial, 
              la volontuloj devas kompreni kriplulojn kaj proksimiĝi al ili, sed 
              ne nur servi por ili."  Pro la kunlaboro de ĉiuj volontuloj sur diversaj postenoj, 
              la difinitaj celoj de tiu ĉi turniro estis perfekte atingitaj. La 
              konkurso ekzamenis kaj akordigis la laboran sistemon de volontuloj, 
              riĉigis la sperton de la volontuloj, altigis la ĝeneralan kvaliton 
              kaj nivelon de tiu ĉi grupo kaj prezentis elstaran volontulan grupon 
              spertan en helpado al handikapuloj.  Senbara 
              stadiono   Funkciado 
              de stadionoj estas unu el la provoj de la invita turniro.  Gimnastejo de la Pekina Instituto de Teknologio areas 
              21.9 mil kvadratajn metrojn kun 5000 sidlokoj. Kiel unu el la rekonstruitaj 
              stadionoj por la Pekinaj Olimpikoj, ĝi estas la unua el la olimpikaj 
              stadionoj en altlernejoj kiu trapasis ekspertizon. Okazos tie la 
              antaŭfinala matĉo de flugpilko dum la Pekinaj Olimpikoj kaj konkurso 
              de celglobo por blinduloj dum la Handikapulaj Olimpikoj en 2008.  La konkurso de celglobo rigore postulas de ekipaĵoj 
              en la stadiono. Kiel la unue provata stadiono por la Handikapulaj 
              Olimpikoj, la gimnastejo de la Pekina Instituto de Teknologio penadis 
              por fari sin senbara sportejo.  De detaloj homoj povas vidi la penadon de la lernejo: 
              en la gimnastejo etendiĝas 270-metra vojo por blinduloj, kiu direktiĝas 
              al ĉiuj lokoj; la rektaj muranguloj estis tegitaj per mola materialo 
              por eviti vundon; en necesejoj instaliĝas alarma sonorilo kaj signo 
              en la brajlo; "parolpova" lifto portas blindulojn al dezirata 
              etaĝo; sur ŝtupoj kaj peronoj algluiĝas reflektaj bendoj. "Parto 
              de la blinduloj sentas lumon. Pere de reflektaj bendoj, ili povas 
              senhelpe iri sur ŝtupoj", diris volontulo.  Yao Yongquan, sportisto de la ĉina blindula celgloba 
              teamo, diris: "En multaj lokoj troviĝas signoj en brajlo, tial 
              ni povas libere iri en la gimnastejo. La sportejo estas unu el la 
              plej bonaj inter tiuj de internaciaj konkursoj. Planko en aliaj 
              ludejoj estas ligna, sed ĉi tie ni sentas, ke ĝi estas kaŭĉuka. 
              Mi sentas min kontenta dum konkurso."   En 
              la gimnastejo troviĝas 20 sidlokoj por rulseĝoj. Ili estas plej 
              bonaj sidlokoj por spektado. La barilo de spektosidejo por handikapuloj 
              estas vertikala. Rigardlinio de homoj en rulseĝo estas malpli alta 
              al tiu de ordinara homo. Se la balustrado estos horizonta, ilia 
              vidado estos barita.  Spektanto en rulseĝo diris al mi: "Pere de senbara 
              vojo ni povas facile eniri en la stadionon per lifto. Krome la volontuloj 
              liveras rulseĝojn kaj estas entuziasmaj."  Ĉe speciala bilet-giĉeto oni povas aĉeti bileton por 
              homoj en rulseĝo, kaj akompananto de la handikapulo povas aĉeti 
              bileton apud la akompanato.   En 
              sep necesejoj instaliĝas moveblaj brak-apogiloj, kaj ĉiu kuvo disponas 
              kvar kvadratajn metrojn. Rulseĝoj povas atingi necesejon, tualetejon, 
              dopaĵ-ekzamenan ĉambron ktp. La pordoj estas pli larĝaj.  Ankaŭ akustiko estas speciale traktita. La plafono 
              el unika materialo povas malaltigi 35 decibelojn kaj superregi miksan 
              sonon en la gimnastejo. La spektosidejo estas pli alta ol la ludejo, 
              tial sportistoj ne ĝeniĝas de bruo de la spektantoj.  Kutime handikapuloj ne ŝatas esti portataj, sed preferas 
              trakti aferojn per sia propra povo. Pro tio en la halo de gazetara 
              konferenco de la gimnastejo, dekstre de la podio, troviĝas senbara 
              dekliva pasejo, ke sportistoj kaj trejnistoj en rulseĝo povos senhelpe 
              "iri" sur la podion.   Antaŭe 
              sidloka rezervo por ĵurnalistoj estas sur la dua etaĝo. Nun por 
              faciligi agadon de handikapulo-ĵurnalistoj, oni instalis apud la 
              ludejo areon por handikapulo-ĵurnalistoj.  Senbareco de ekipaĵoj estas grava normo por ekzameni 
              olimpikajn stadionojn, kaj senbareco de komunikado estas grava indiko 
              por handikapulaj olimpikoj. Celgloba Invita Turniro en 2007 pretigis 
              brajlajn tajp-maŝinojn kaj son-aparatojn, kaj brajlajn dokumentojn.   James 
              Leask alte taksis la funkciadon, servon kaj ekipaĵojn de la turniro, 
              ke nur malmultaj punktoj bezonas plibonigon kaj ĉio jam estas en 
              la nivelo de Olimpikoj. Via propaganda slogano estas 'Ni estas preta' 
              kaj estas samtitola kanto kaj mi povas certigi al vi, ke la gimnastejo 
              ja estas preta. Se estos necese, ni jam povos okazigi handikapulan 
              matĉon tuj morgaŭ."  Respekto, kompreno kaj amo al handikapuloj estas marko 
              de progreso de civilizacio de ŝtato kaj socio. Kvankam la ĉina registaro 
              kontinue atentas la aferojn de handikapuloj, tamen Ĉinio estas disvolviĝanta 
              lando, kaj ilia stato bezonas multan plibonigon.  La senbaraj ekipaĵoj povas faciligi la sportadon kaj 
              vivon de la handikapuloj, dum la publiko bezonas senbarecon en la 
              spirito.
         
 |