Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Ĉerpi instruon el la historio por malfermi estontecon

de MING DAJUN, CHEN YU kaj JIANG ZHI

Ĉina ĉefministro Wen Jiabao, prelegante en la japana parlamento en la 12-a de aprilo, diris, ke la ĉinaj registaro kaj popolo ĉiam rigardas antaŭen kaj volas ĉerpi instruon el la historio por malfermi estontecon.

Li montris, ke de post normaliĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio, la japanaj registaro kaj gvidantoj multfoje eksplikis sintenon pri historiaj problemoj, publike konfesis agreson kaj esprimis profundan introspekton kaj pardonpeton al suferigitaj landoj. Pri tio, la ĉinaj registaro kaj popolo donas pozitivan takson. Li esperis, ke Japanio efektivigos sian promeson per agado.

Wen Jiabao diris, ke paco inter Ĉinio kaj Japano alportos al la du landoj utilon, kaj kontraŭstaro damaĝon. Realigo de eterna amikeco de la du popoloj konformas al historia fluo kaj voloj de la du popoloj kaj ankaŭ estas sincere esperata de Azio kaj la internacia socio.