Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Tri politikaj dokumentoj de Ĉinio kaj Japanio

La Komuna Deklaro de Ĉinio kaj Japanio publikigita en 1972 normaligis la diplomatiajn rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio. En ĝi Japanio forte sentas la respondecon pri granda damaĝo al la ĉina popolo pro sia agresa milito al Ĉinio kaj esprimas profundan penton pri tio; kaj Ĉinio, konsidere la amikecon inter la du popoloj, forlasis la postulon pri reparacio de Japanio, kaj tial finiĝis la milita stato inter la du landoj.

La Paca kaj Amika Konvencio de Ĉinio kaj Japanio subskribita en 1978 leĝe fortikigas la politikan bazon de la dulandaj interrilatoj.

La Komuna Manifesto de Ĉinio kaj Japanio promulgita en 1998 proponas establi amikajn kunlaborajn rilatojn por paco kaj disvolviĝo kaj klarigas la direkton de la dulandaj interrilatoj en la nova jarcento.