Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


35-jariĝo de normaligo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio

La 29-an de septembro 2007 estos la 35-jariĝo de normaligo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio.

Japana ĉefministro Tanaka Kakuei diris post sia enoficiĝo en julio de 1972, ke li rapidigos normaligon de la diplomatiaj rilatoj inter Japanio kaj Ĉinio.

Invitite de ĉina ĉefministro Zhou Enlai, japana ĉefministro Tanaka Kakuei vizitis Ĉinion la 25-30-an de septembro 1972, akompanate de ministro de eksteraj aferoj Ohira Masajoŝi, kancelaria ĉefo Nikajdo Susumo kaj aliaj registaraj oficistoj. En la 29-a de septembro samjare la ĉina kaj japana registaroj subskribis la “Komuna Deklaro de Ĉinio kaj Japanio”, kiu metis punkton de anormalaj rilatoj inter la du landoj kaj la japana registaro agnoskis, ke la Ĉina Popola Respubliko estas la ununura laŭleĝa registaro de Ĉinio.

Samtage Ĉinio kaj Japanio oficiale renormaligis inter si la diplomatiajn rilatojn.