Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Nuna stato de la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio

En la lastaj jaroj la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio fariĝis senprecedence komplikaj de post normaligo de la diplomatiaj rilatoj de la du landoj. Unuflanke la ekonomia kaj komerca kunlaboro daŭre disvolviĝas, kaj la du landoj forte dependas tiukampe unu de la alia; aliflanke japanaj gvidantoj insistis pri vizitado al Yasukuni-sanktejo, tio serioze damaĝis la interrilatojn de la du landoj. Renkontiĝo de altrangaj gvidantoj de la du landoj rompiĝis kvin jarojn, kaj tio evidente malhelpis la amikecon inter la du popoloj.

Spite de atentigo kaj opono de la internacia komunumo, aziaj najbaraj landoj kaj japanaj popolanoj, antaŭa japana ĉefministro Koizumi Junichiro publike vizitis por la sesa fojo Yasukuni-sanktejon la 15-an de aŭgusto, 2006, tio serioze damaĝis la rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio.

En la 26-a de septembro 2006 Shinzo Abe fariĝis japana ĉefministro kaj oficiale vizitis Ĉinion en la 8-9-a oktobro. La du flankoj venis en akordon pri forigo de la politika barilo de la dulandaj interrilatoj kaj pri sana disvolviĝo de la kunlaboraj rilatoj de la du landoj.

Abe prenis Pekinon kiel sian unuan vizitlokon post sia enoficiĝo. Tio montris liajn decidon kaj kuraĝon por bonigi la dulandajn interrilatojn. Vehikloj nomis lian viziton al Ĉinio glaci-rompa vojaĝo.

La 11-13-an de aprilo, 2007 ĉina ĉefministro Wen Jiabao faris historian viziton al Japanio. Tio estis la unua vizito de ĉina ĉefministro al Japanio en la pasintaj sep jaroj, kaj ankaŭ degeliga vizito post rompo de stagna stato de la dulandaj interrilatoj.

Wen Jiabao plurfoje emfazis dum la vizito, ke la ĉinaj registaro kaj popolo ĉiam rigardas antaŭen, pledas por ĉerpi lecionon el la historio kaj vizaĝi al estonteco, kun celo ĉesigi malamon kaj malfermi belan estontecon.