Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


“Komuna Deklaro de Ĉinio kaj Japanio” normaligis diplomatiajn rilatojn inter la du landoj

de WANG XIAOXIAN* (Vicprezidanto de la Ĉina-Japana Amikeca Asocio)

La “Komuna Deklaro de Ĉinio kaj Japanio” publikigita en la 29-a de septembro 1972 estas frukto de pli-ol-20-jara penado de la du popoloj kaj tiu de prizorgo kaj saĝo de malnovgeneraciaj politikistoj kaj erudiciuloj de la du landoj.

Ĉiuj scias, ke la ŝlosila punkto de normaligo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio kuŝas en ĝusta kono de Japanio pri la historio kaj solvo de Taiwan-problemo.

En la komuna deklaro Japanio forte konscias sian respondecon pri la grandaj damaĝoj, kiujn ĝi kaŭzis al la ĉina popolo per agresa milito en la pasinteco, kaj esprimas profundan penton pri tio; kaj Ĉinio, konsidere al la amikeco inter la du popoloj, forlasis la postulon pri reparacio de Japanio, kaj tial finiĝis la milita stato inter la du landoj. Tiama ĉina ĉefministro Zhou Enlai diris en la bankedo por bonvenigi japanan ĉefministron Tanaka Kakuei al Ĉinio, ke oni ne forgesu la historion kaj ĉerpu el ĝi lecionon. Kaj oni devas enbati en la kapon tiun historian lecionon. Laŭ instruo de prezidanto Mao Zedong, la ĉina popolo rigore distingis malmultajn militaristojn de Japanio disde de la japanaj popolanoj. Por solvi Taiwan-problemon, ĉina ĉefministro Zhou Enlai prezentis en la 1960-aj jaroj la “Tri principojn por restarigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio”, t.e. la Ĉina Popola Respubliko estas la ununura laŭleĝa registaro de Ĉinio; Taiwan estas nedisigebla parto de la teritorio de Ĉinio; abrogi kontraŭleĝan kaj nevalidan pakton de Japanio kaj la registaro de Ĉjang Kajŝek kaj agnosko de Japanio pri ĉi tiuj tri principoj estas premiso de restarigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio.

En la komuna deklaro Japanio ripetas sian “plenan komprenon” pri la “Tri principoj por restarigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio”, esprimas siajn “kompletajn komprenon kaj respekton” al la starpunkto de la ĉina registaro rilate Taiwan-problemon kaj persiste sekvas la 8-an artikolon de Potsdam-deklaracio. Japana eksterafera ministro Ohira Masayoshi emfazis en la sekvanta gazetara konferenco:  “Kairo-deklaracio difinis, ke Taiwan estu redonita al Ĉinio. Japanio akceptis Potsdam-deklaracion, kies 8-a artikolo postulas, ke la kondiĉoj de ‘Kairo-deklaracio nepre devas esti efektivigataj’. Konsekvence la japana registaro devas persiste sekvi Potsdam-deklaracion.” La promulgo de la “Komuna Deklaro de Ĉinio kaj Japanio” disrompis la absurdaĵojn, ke “aparteno de Taiwan ankoraŭ ne estis decidita”, “unu Ĉinio, unu Taiwan”, “du Ĉinioj” k.s.

Zhou Enlai ĝoje diris al japanaj ĉefministro Tanaka Kakuei, ministro de eksteraj aferoj Ohira Masayoshi kaj kancelaria ĉefo Nikaido Susumu en la lasta renkontiĝo: “Via vizito montras vian fidelecon, tio estas bona komenco por paco kaj amikeco inter Ĉinio kaj Japanio. Fideleco estas grava por ni en normaligo de niaj diplomatiaj rilatoj. Ni estas ĉiam fidelaj en interkomunikado kun la aliaj landoj. En Ĉinio cirkulas malnova parolo: ‘Estu fidela al sia parolo kaj salide efektivigu promeson”. Via vizito enkorpigas tiun ĉi spiriton.” Japana ĉefministro Tanaka Kakuei diris: “Normaligo de la diplomatiaj rilatoj de la du landoj baziĝas sur tio, ke la fideleco estas fundamento de ĉio.” Ohira Masayoshi diris: “La japana registaro ne plu subtenos sendependiĝan agadon de Taiwan. Japanio ne devas kaj ne povas ambicii Taiwan. Japanio kaj Taiwan tenas inter si kontaktojn nur neregistaran kaj ekonomian sub la kondiĉo sen damaĝi interrilatojn de Japanio kaj Ĉinio.”

Reveninte Japanion, Ohira Masayoshi denove esprimis la “komunan konon de la japana registaro” kaj diris, ke la konflikto inter la Ĉina Popola Respubliko kaj Taiwan estas interna problemo de Ĉinio, kaj Japanio esperas, ke la du flankoj ĝin solvos pace. Pri plenumado de la sekureca konvencio inter Japanio kaj Usono, li diris, ke Japanio certe traktas ĝin kun prudenteco, konsidere al la amikeco inter Japanio kaj Ĉinio.

-----------

* Wang Xiaoxian servis kiel interpretistino por ĉefministro Zhou Enlai en 1972 kaj por vicĉefministro Deng Xiaoping en 1978.