Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Prudente trakti la interrilatojn de Ĉinio kaj Japanio

de MENG SHANGHUA

Paco kaj disvolviĝo estas ĉefa temo de la nuna epoko.

Multpolusiĝo de la mondo kaj tutmondiĝo de ekonomio alportas ŝancon kaj favoran kondiĉon por mondpaco kaj disvolviĝo. Multpolusiĝo de la mondo tenas stabilecon de la internacia socio per harmonia kunestado kaj reciproka deteno de multaj potencoj. Dum la procezo de multpolusiĝo de la mondo la tutmondiĝo de ekonomio disvolviĝas en direkto utila al efektivigo de kuna prospero por profitigi diversajn landojn precipe disvolviĝantajn landojn. Ankaŭ la interrilatoj de Ĉinio kaj Japanio devas esti ligitaj kun procezo de multpolusiĝo de la mondo kaj tutmondiĝo de la ekonomio.

Por disvolvi amikajn rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio oni devas forigi diversajn malhelpojn el “maldekstra” kaj “dekstra” flankoj. Oni ne devas malami la japanan popolon pro malamo al japana militarismo kaj influi kontaktojn inter la dulandaj popoloj, nek toleri malignan ekspansion de japana militarismo, influi solvon de la problemo pri Taiwan kaj damaĝi la kernan ŝtatan intereson de Ĉinio pro konsidero de la interrilatoj de la du landoj.

Multpolusiĝo de la mondo kaj tutmondiĝo de la ekonomio liveras gravan strategian ŝancon por paco kaj disvolviĝo de Ĉinio. Disvolvo de amikaj kunlaboraj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio rilatas al strategia dispozicio de azi-pacifika regiono kaj la tuta mondo. Ni sincere esperas, ke la du landoj ĉerpos instruon el la historio, malfermos plibonan estontecon, konsideros ĝeneralan situacion, konformos al fluo de disvolviĝo de epoko kaj historio por kune skribi novan ĉapitron pri amika kaj kunlabora interrilatoj de Ĉinio kaj Japanio kaj kontribuos por paco kaj disvolviĝo de la mondo.