Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Kunlabore kun la ĉeftero de Ĉinio,
Hongkong havos pli belan perspektivon
- Intervjuo al Rafael Hui Si-yan, financa sekretario de Hongkong

de BAI BING

"Hongkong havos pli belan perspektivon kun la ekonomio pli prospera, se ĝi povos kapti la ŝancon disvolvi sin paralele kun la ĉeftero de Ĉinio." Tion diris Hui Si-yan, financa sekretario de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono en intervjuo.

"La ĉeftero de Ĉinio estas unu el la plej grandaj ekonomiaj komunumoj en la mondo kaj ĝia ekonomio okupas tre gravan lokon. Pro tutglobiĝo rapida ekonomia disvolviĝo en la ĉina ĉeftero influas Hongkong kaj aliajn lokojn, dum Hongkong havas ŝancojn pli multajn ol aliaj lokoj dank' al disvolviĝo de la ĉeftero de Ĉinio." Parolante pri ŝanĝiĝoj de Hongkong post la reveno al la patrolando, Rafael Hui Si-yan diris, ke la registaro kaj loĝantoj de Hongkong sentas, ke sinceraj kaj senegoismaj estas la prizorgoj kaj subteno de la centra registaro. Li diris: "Mi bone memoras, ke antaŭ la financa krizo, ŝtataj estroj jam atentigis nin pri la eventuala krizo."

59-jara Rafael Hui Si-yan delonge servas en registaraj institucioj. Dum la financa krizo en Azio, li, estante sekretario pri Financa Servo kaj Trezorejo de la Hongkong-a registaro, ellaboris kune kun Donald Tsang, tiama sekretario pri financo, kaj Joseph Yam, prezidanto de Mona Aŭtoritato de Hongkong, la politikojn de la Hongkong-a registaro kontraŭ internaciaj spekulistoj, kiuj manipulis la hongkong-an borson. Rafael Hui Si-yan diris: "En la pasintaj 10 jaroj, la centra registaro senŝanceliĝe efektivigis la politikon de "unu lando kun du sistemoj", "regado de Hongkong fare de hongkong-anoj" kaj alta aŭtonomeco. Hongkong estas internacia metropolo, tamen dum la 10 jaroj post la reveno al la patrolando, hongkong-anoj pli kaj pli konscias sian ĉin-naciecon, kaj mi kredas, ke tiu ĉi konscio plifortiĝos."

Rafael Hui Si-yan diris ankaŭ, ke por firmigi la pozicion de Hongkong kiel naviga kaj transporta artiko, oni nepre devas starigi perfektan infrastrukturon kaj kompletajn instalaĵojn, kaj esplori kiel ligi la hongkong-an konteneran kajon kun manufakturoj en la delto de la Perla Rivero; Hongkong povos maksimume elvolvi sian avantaĝon en infrastrukturo, se ĝi sin ligos kun la transporta reto de la ĉeftero.