Rolo
de "bazaj organizoj neregistaraj "
De 2006 en Guangxi kaj aliaj regionoj, kie aidoso serioze
disvastiĝis, aperis "bazaj organizoj neregistaraj". La
membroj de la organizoj aktivis en bufedejoj, parkoj kaj gimnastejoj
por disvastigi sciojn pri prevento de aidoso.
Nuntempe la ĉefa maniero de disvastiĝo de aidoso en
Ĉinio estas narkotaĵa injekto kaj seksumado. En 2006 oni trovis
en Guangxi la unuan kazon de vira samseksemulo-aidosulo dum memvola
konsulto kaj ekzameno pri aidoso. Septembre de 2006 stariĝis la
unua laborgrupo por plibonigi sanon organizita de "kamaradoj".
La laborgrupo okazigis agadojn, ekz. starigo de "kamarada komunumo",
disdono de senpagaj kondomoj, memvola konsulto kaj ekzameno de aidoso,
grandskala subĉiela amuzado, por ke scioj pri preventado de aidoso
disvastiĝu inter "kamaradoj".
 En
ĉambro kun 50 kvadrataj metroj, helpate de loka profilaktika departemento,
membroj de la laborgrupo, pere de konsultejo, telefono, rendevuo,
vizito kaj interreto, faris senpagan konsultiĝon kaj ekzamenon pri
aidoso por pli ol 400 samseksemuloj en naŭ monatoj.
"Ekde funkciado de termolinia telefono ni ricevas
pli ol 20 konsultajn telefonojn ĉiutage. Tio evidente montris, ke
la samseksemuloj ja altigas konscion pri memprotektado," diris
Ma, membro de laborgrupo de Liuzhou, Guangxi. Ĝia sekva paŝo estas
intensigi kunlaboron kaj interŝanĝon kun alilokaj "kamaradaj"
organizoj.
Krom telefona komunikado, la organizoj starigis ret-mesaĝaron
por publikigi pli da informoj. La reciprokaj interŝanĝoj sciigas
preventadon de veneraj malsanoj kaj aidoso al pli da samseksemuloj.
Aperas pli da "bazaj neregistaraj organizoj"
por preventi aidoson. Iuj kunlaboras kun profilaktikaj departementoj,
iuj okazigas agadojn helpe de neregistaraj organizoj, kaj aliaj,
depende de sia propra forto, influas kaj orientas samseksemulojn
por efike bridi disvastiĝon de aidoso inter samseksemuloj.
|