52-jara Lin Ruoxuan rememoras sian laboran debuton
30 jarojn antaŭe kvazaŭ hieraŭ.
En 1978 ŝi eklaboris en fabriko de Pekino kaj akiris
salajron de 22 juanoj monate. Ŝi gajnis malmulte sed ŝia poŝo plenis
je multaj kuponoj por greno, kotona ŝtofo kaj aliaj, ĉar tiam oni
aĉetis ilin kontraŭ ne nur mono, sed ankaŭ kuponoj.
Hodiaŭ la monata salajro de Lin atingis kvar mil juanojn
kaj la aĵoj en ŝia poŝo ŝanĝiĝis. Kreditkartoj anstataŭis kuponojn.
Ŝi scias, ke la ŝanĝiĝoj komenciĝis je la reformado en la kamparo
antaŭ 30 jaroj.
Decembre de 1978 en la vilaĝo Xiaogang de Fengyang-gubernio,
Anhui-provinco en orienta Ĉinio, 18 kamparanoj, por sin liberigi
al malriĉeco, sin riskis multe kaj sekrete subskribis la kontrakton,
ke ili entreprenos je la familia nomo agron de la kolektivo. Ili
ne atendis, ke de tio preludiĝis profunda reformado en la ĉina historio.
Kiam tiuj kamparanoj faris fingran sigelon, okazis
en Pekino la Tria Plena Sesio de la 11-a Tutlanda Kongreso de KPĈ.
De tiam Ĉinio iris sur la socialisman vojon reformadan kaj pordomalferman
kun sia propra karaktero. La reformado atingis ĉiujn angulojn de
Ĉinio kaj grandskale ŝanĝas la landon.
|