|    Doloro en transformado 
              Yin 
              Shaohua naskiĝis en 1963. En la aĝo de 20 jaroj li eklaboris en 
              fabriko de lokomotivaj pecoj sub la Pekina Fervoja Buroo. Komence 
              kiel metilernanto li faris simplan laboron, kaj poste fariĝis lerta 
              tornisto. Pro siaj diligenteco kaj distingiĝa atingo li estis multfoje 
              honorita kiel avangarda laboristo.  
             Dum lia laborado en la fabriko, la ĉina socio ŝanĝiĝis 
              iom post iom. Enkonduko de la merkata mekanismo ŝanĝis la antaŭan 
              staton de la fabriko kaj la lasta devis alfronti la merkaton. Entreprenoj 
              de fremda investo, de miksa investo kaj novtipaj entreprenoj starigitaj 
              en la merkata ekonomio okupis avangardon dum intensa merkata konkurenco. 
              Male la ŝtataj entreprenoj kun peza ŝarĝo pro multaj emeritoj, postiĝintaj 
              produktaj instalaĵoj kaj administra korpulenteco falis en malfacilecon 
              en la merkata konkurenco. 
             La rekta diferenco inter ŝtataj kaj nov-sistemaj entreprenoj 
              montriĝas en granda distanco de enspezoj de laborantoj. Sekve de 
              tio ŝanĝiĝis ankaŭ nocioj. Yin diris, ke antaŭe laboristoj ne havis 
              grandan postulon pri salajro aŭ monpremio, kaj ofte senpage faris 
              ekstran laboron. Sed en la fino de la 1980-aj jaroj la kriterio 
              de laboro estis anstataŭigita per la sumo de enspezo. Laboro en 
              kompanio kun alta enspezo, eĉ ĉestrata vendado estis multe ŝatataj 
              okupoj. 
              En 
              1989 Yin havis filinon. Tiam lia monata salajro estis 108 juanoj 
              (iom pli ol 15 usonaj dolaroj), kaj li vivis malfacile. Tial Yin 
              forlasis sian laboron de la fabriko, kaj rekomendite de sia amiko, 
              eklaboris en kantino de viroza institucio de Pekino. Komence lia 
              salajro estis malpli alta ol tiu en la fabriko, sed li pensis, ke 
              tio estas sciencesplora instituto kaj havos bonan perspektivon. 
              Kiel atendite lia salajro multe altiĝis kelkajn jarojn poste. 
             La stato de lia edzino ne estis tiel bona. Ŝi laboris 
              en fama sodakva fabriko la Arkta Oceano. Kaŭze de postiĝinta mekanismo 
              kaj malrapida novigo de produkto, fine de la 1990-aj jaroj la fabriko 
              malprofitis. En la premo de merkata konkurenco, la entrepreno reduktis 
              siajn laborantojn, kaj parto de maljunaj laboristoj devis forlasi 
              sian postenon antaŭ la emerita aĝo. La edzino de Yin estis unu el 
              ili. 
             La entrepreno donis al tiuj laboristoj kompenson. La 
              edzino de Yin akiris 17 mil juanojn. Tiam ŝi estis nur 40-jara. 
              Alivorte dek jarojn poste ŝi povis havi pension. Ŝi kaj ŝia pliaĝa 
              fratino starigis malgrandan vendejon kaj vivis ne malbone. 
             Kun enprofundiĝo de reformado, plejparto de entreprenoj 
              rapide adaptis sin al la ŝanĝitaj cirkonstancoj. Ili kaj faris grandan 
              kontribuadon al la ĉina ekonomio kaj akiris bonan profiton. Teknikistoj 
              kun alta klereco gajnis pli multe ol tiuj, kiuj faris simplan fizikan 
              laboron. En la lastaj du jaroj la proponado de teknikistoj diplomitaj 
              de alt-teknikaj lernejoj ne povas kontentigi la postulon. En iuj 
              entreprenoj ilia salajro estis eĉ pli alta ol blank-kolumaj laborantoj 
              en grandaj urboj. Tio estis neimagebla antaŭe. 
             Ĉiuokaze, kompare kun la tempo antaŭ praktikado de 
              reformado kaj pordomalfermo, la vivnivelo de laboristoj multe altiĝis. 
              Yin diris, ke antaŭe oni povis aĉeti televidilon kontraŭ tutjara 
              salajro, sed nun salajro de unu monato jam sufiĉas por tio.  
            
              
              
              
              
             |