Hu Liang loĝas en la gubernio Xushui de Hebei-provinco,
110 kilometrojn sudokcidente de Pekino. Deveninte de la kamparana
familio de multaj generacioj, li jam havis sian fabrikon en la aĝo
de 30 jaroj, kaj la jara produktovaloro superis 10 milionojn da
juanoj. La fabriko kun pli ol 500 laboristoj produktas 900 specojn
da drentuboj el giso kaj akcesoraĵoj uzataj en konstruado. Ĝi havis
vendejon en Pekino kaj aliaj grandaj urboj. Ĝiaj produktaĵoj estas
vendataj ne nur en Ĉinio, sed ankaŭ en Japanio, Kanado kaj Usono.
En 1978 Ĉinio ekpraktikis la sistemon de laŭkontrakta
respondeca uzo de kampo en la kamparo kaj malaperis la popola komunumo
kaj produkta brigado. La patro de Hu, kiu iam laboris en gisejo
funkciigata de la produkta brigado, decidis fondi sian gisejon.
“Tiam la kamparanoj estis tre malriĉaj, kaj opiniis, ke la rimedo
por plej rapide gajni monon estis fondi fabrikon,” diris Hu. La
30-40 lokaj kamparanoj de la fabriko de lia patro ĉefe produktis
tradiciajn radiatorojn kaj akvotubojn.
En 1996 Hu Liang eklaboris en la fabriko diplomiĝinte
el supera mezlernejo. “Tiam mia patro zorgis pri la produktado,
vendado kaj administrado de la fabriko, kaj mi helpe pri ofertado
en Pekino.
 Ĉirkaŭ
1999 aperis sur merkato tubo el polivinila klorido. Pro tio, ke
tiu nova materialo povas parte anstataŭi gisan, la konkurenco inter
la du materialoj estis tre intensa. Tio estis tre malfavora al la
fabriko kun dekoj da kamparanoj. Hu diris: “Estis malfacile por
mia patro daŭre teni la fabrikon pro sanstato kaj nealta edukiteco,
tial li transdonis ĝin al mi.”
Por Hu Liang entrepreni la fabrikon ne estis nur por
riĉiĝo. Sekve de maturiĝo de merkata ekonomo en Ĉinio kaj kunekzistado
kaj disvolviĝo de multspecaj posedsistemaj ekonomioj, Hu Liang rimarkis,
ke la rapida disvolviĝo de konstrua industrio en la grandskala urbanizado
alportis al lia fabriko bonan ŝancon. Li rimarkis ankaŭ, ke gisa
tubo longe uzebla kaj fortika havas sian avantaĝon kompare kun tiu
el polivinila klorido. Li kredis, ke li povos grandigi kaj fortigi
sian fabrikon.
Kiel juna entreprenisto Hu Liang lernis multon en intensa
merkata konkurenco. Sekve de la disvolviĝo kaj ŝanĝiĝo de la merkata
bezono li kaj liaj laboristoj iom post iom ŝanĝis la ideologion
kaj proksimvidecon de kamparanoj, kaj normigis produktadon kaj administradon
de la fabriko. Lernante sperton de modernaj entreprenoj li praktikis
sistemon de kvalita administrado kaj teknologian normon, kaj plibonigis
postvendan servon. Li engaĝis fakulojn pri administrado, projekto,
teknologio kaj ofertado, kaj vaste kolektis monon por novigi ekipaĵojn
kaj produktaĵojn, kaj ekspluati novan merkaton.
 Antaŭ
nelonge Hu Liang reformigis la fandan fornon. Tio efike reduktis
polvan poluon. Hu diris:“La registaro havas pli kaj pli severan
normon al gisado. Tial ni devas superregi poluadon malgraŭ pliigo
de produktokosto, ĉar tio decidas la ekziston kaj disvolviĝon de
nia entrepreno.”
Hu Liang estas fidoplena por sia fabriko. En la lastaj
jaroj, la konstrua industrio de Ĉinio pli kaj pli akcentis koncepton
de homeco kaj mediprotekton en speco kaj projekto de produktaĵoj.
Tio instigis lin novigi siajn produktaĵojn kaj ankaŭ vidigis al
li vastan perspektivon de la fabriko.
|