|   La 
              26-an de junio ekfunkciis en Chengdu, ĉefurbo de Sichuan-provinco, 
              la trejnada plano "ambasadoro kun verda silko-rubando" 
              por doni psikan helpon al suferantoj en regionoj plagitaj de la 
              tertremo. Laŭ tiu ĉi plano oni invitis dekojn da famaj psikiatroj 
              kaj psikologoj por trejni kuracistojn kaj flegistinojn pri psika 
              helpo en regionoj plagitaj de la tertremo en Sichuan-provinco.  La tertremo okazinta en Wenchuan-gubernio la 12-an 
              de majo alportis al suferantoj ne nur damaĝon de korpoj, sed ankaŭ 
              grandegan damaĝon de spirito pro morto de parencoj kaj ruiniĝo de 
              la hejmo, sekve de tio ili ricevis seriozan psikan traŭmaton.   Laŭ 
              la plano, oni okazigos 7 kursojn por prelegi al kuracistoj kaj flegistinoj 
              de 6 urboj plagitaj de la tertremo kaj ĉiun kurson partoprenos 80-100 
              personoj. Laŭ la plano oni trejnos ĉiujn kuracistojn kaj flegistinojn 
              en tiuj regionoj plagitaj de la tertremo.  Fakuloj diris, ke rekonstruado de materiala domo estas 
              facila, sed tiu de la spirita bezonas longan tempon kaj aktivan 
              reguligon de suferantoj mem. Nun iuj kuracistoj kaj flegistinoj 
              en regionoj plagitaj de la tertremo ne konas psikopatologion pro 
              katastrofo, nek havas sperton en grandskala kuracado de tiaj suferantoj, 
              tiel, la plano "ambasadoro kun verda silko-rubando" estas 
              necesa. Ĝis nun la katastrofo jam pasis pli ol monato kaj klare 
              vidiĝas simptomoj de psika traŭmato de iuj suferantoj kaj ilia malsano 
              devas esti diagnozita kaj kuracata kiel eble plej rapide.           |