Aktualajhoj Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Armeano Huang Xingguo

"Mi volas viziti Huang Xingguo."

"Estas malfacile vidi Huang Xingguo, elbe li savas suferantojn en alia loko." Huang estas bone konata en Chaping-subgubernio de Sichuan-provinco, sudokcidenta Ĉinio.

Huang Xingguo estas malmobilizota armeano ĉi-jare. Post okazo de la tertremo li tuj montris sian deziron aliĝi al sav-taĉmento.

Je 38 minutoj post la 23-a horo de la 15-a de majo laŭ pekina tempo, lia trupo ricevis ordonon de superulo, kiu postulis tuj organizi sturman taĉmenton por trabori vojon al Chaping-subgubernio. Aŭdinte la ordonon, Huang Xingguo la unua leviĝis por aliĝi al la taĉmento.

La taĉmento iris sur malglata montvojo kun multaj fendoj, kaj super ĝi elstaras nudaj rokegoj. Oni povis vidi falantajn ŝtonojn kaj sablon. La soldatoj prizorgis la sanstaton de Huang, kiu tamen diris: "Ne maltrankviliĝu pri mi, mi certe plenumos la taskon!"

Kiam la taĉmento marŝis al Chaping, subite okazis postskuo de la tertremo. Amaso da sablo kaj ŝtonoj falis de supre kaj baris la vojon.

"La popolo atendas nin, ni certe elhakos la vojon." Huang firmdecide diris. Li kaj liaj kolegoj grimpis la monton per la manoj kaj la piedoj.

En la 19-a de majo Huang gvidis sian taĉmenton al la difinita vilaĝo por serĉi kaj savi katastrofitajn homojn.

Ĉe la enirejo de la vilaĝo oni vidis, ke viro sin klinis sub tegmentorando kaj senĉese murmuris: "Vi foriru! Mi restu ĉi tie ĝis morto." Huang rapidis al li, prenis lian manon kaj diris: "La Liberiga Armeo certe ne lasos vin ĉi tie." Poste, oni konigis al Huang, ke tiu viro estas grava paralizito. Post okazo de la tertremo, li ne povis malsupreniri de la monto. Dank' al klopodado de Huang kaj liaj kolegoj, tiu ĉi viro estis transportita al sekura loko per helikoptero.

"En ĉiu savado Huang laboris plej multe." Tion diris Hou Wen, soldato plenumanta taskon kune kun Huang.

Sur monto de Chaping vivis kuracisto Du Shihai, kiu estas kripla je la kruro kaj ne povas iri per unu piedo. Post okazo de la tertremo, Du Shihai persiste kuracis malsanojn en la monto. Kvankam la helikoptero venis ĉi tien plurfoje por transporti suferantojn, tamen li ne formoviĝis.

En la 24-a de majo la trupo ricevis la ordonon, ke oni nepre devas formovi ĉiujn suferantojn al sekura loko tiutage. Survoje estas ŝtona monto kun alteco de 1960 metroj super la marnivelo. Por trairi ĝin sanaj homoj bezonas almenaŭ 7 horojn. Ja estas multe pli malfacile por Du Shihai.

Huang estas la plej aĝa en la sav-taĉmento, sed li "forkaptis" Du Shihai kaj sola subtenis lin je la brako por malsupreniri de la monto. Subite ekpluvegis kaj la kota vojeto fariĝis pli peniga. Post 12-hora malfacila penado, la du kotkovritaj personoj finfine aperis en la sekura loko.

Huang diris: "Mi estas veterana soldato, nemankigebla sur batalkampo." Huang ja faris sian kontribuon al savado kaj forkonduko de pli ol 900 suferantoj.

Laŭ statistiko de koncerna departemento, post okazo de la tertremo pli ol 200 malmobilizotaj armeanoj de la Chengdu-a trupo aktive partoprenis batalon kontraŭ la tertremo kaj hodiaŭ pli ol 70 el ili daŭre viglas en la fronto.