 "La
serioza perforta evento de batado, detruado, rabado kaj bruligado
okazinta en la 14-a de marto estas kreita de naciaj secesiistoj.
Tio senmaskigis ilin antaŭ la amaso de tibetanoj. Pri tio, ke areto
da bonzoj partoprenis la eventon, mi sentas grandan bedaŭron,"
en gazetara konferenco, per la obtuza kaj kvieta voĉo, diris Jiamuyang,
viva budho la 6-a de la templo Labolung, altlernejo de la tibeta
budhismo.
La templo Labolung, unu el la 6 temploj de la Gelu-sketo
de la Tibeta Budhismo, estis konstruita en 1709 en Xiahe-gubernio
de la Gannan-a Tibetnacia Aŭtonoma Subprovinco en Gansu, nordokcidenta
Ĉinio. La skalo de la templo Labolung estas malpli granda nur ol
tiu de Potala-palaco en Lhasa, ĉefurbo de la Tibeta Aŭtonoma Regiono.
Labolung signifas en la tibeta lingvo "palaco de bonzoj".
Tie iam vivis pli ol 3 mil bonzoj kaj kolektiĝis 220 mil volumoj
da budhismaj sutroj. Nun tie vivas pli ol mil bonzoj kaj legeblas
60 mil volumoj da budhismaj sutroj. Malgraŭ tio ĝi ankoraŭ funkcias
kiel religia centro en nordokcidenta Ĉinio. Kaj tien ofte vizitas
pilgrimantoj.
Antaŭ nelonge tibetaj secesiistoj malhelpis stafetadon
de torĉo de la Pekinaj Olimpikoj ekster Ĉinio, tio estas multe atentata
de internaciaj vehikloj. Pri tio, Jiamuyang, viva budho la 6-a,
montris sian sintenon: "Intenco de malhelpo de stafetado de
torĉo de la Olimpikoj malplaĉas al la popolanoj, kaj de tio la tutmondaj
popoloj klare vidos ilian veran fizionomion."
Dum la intervjuado Jiamuyang malĝoje diris, ke pro la
socia pozicio de la templo Labolung, antaŭe la lokaj popolanoj respektis
ĝiajn lama-ojn, sed nun menciinte ilin, oni nature memoras la perfortan
eventon okazintan en la 14-a de marto. Li opinias, ke "la aspekto
de lama-oj estas nigrigita."
Por denove aŭreoli lama-ojn, la viva budho diris kun
granda inteligenteco: "Ni devas obei instruadon de la fondinto
de budhismo, kiu neniel permesas al la bonzoj damaĝi la socion kaj
aliajn homojn. Koncerne lama-ojn, ili antaŭ ĉio devas bone lerni
budhismajn sutrojn."
La viva budho diris ankaŭ, ke plejparto da bonzoj domaĝas
sian nunan vivon, kaj deziras vivi pace kaj energie disvolvi la
nacian kulturon samtempe kun ekonomia prospero.
En la sekvantaj intervjuoj ankaŭ aliaj prestiĝaj bonzoj
faris similajn parolojn.
Vicestro de la administrada komitato de la templo Labolung
opiniis, ke la junaj bonzoj sensciaj kaj nekapablaj gvidis la perfortan
eventon. Ili ne scias budhisman kulturon nek nacian historion, kaj
ĝuste pro sia senscio, ili estis trompitaj kaj partoprenis la perfortan
eventon.
"Plejparto da bonzoj estas patriotaj. Ili amas
siajn nacion kaj kulturon, havas bonkorecon disvolvi la budhisman
doktrinon kaj fari normalajn aktivadojn de budhismo, kaj observas
la leĝojn," diris alia respondeculo de la templo.
|